Triangulujo

Estas membroj de Esperanto-grupo en Freiburg (Suda Germanio), kiuj starigis redakcion por Esperanto-ma-gazino «TRIANGULUJO» en la loka «libera» radio, nome Radio Dreyeckland.

TRIANGULUJO serĉas kontakton al Esperantistoj muzikistoj kaj «radio-aktivaj» program-aranĝantoj.

Kio estas TRIANGULUJO, kiuj estas ni?

Ekde lasta septembro la Frajburg _ a Esperanto-grupo starigis redakcion, kiu prizorgas radio-elsendon TRIANGULUJO en la loka «libera» (=privata, sed ne komerca = ne profitema) radiostacio.

Nia magazino TRIANGULUJO enhavas postrikoltitajn «novaĵojn» (parolitaj en du lingvoj: en Esperanto kaj en a loka germana dialekto = la «alemana») miksitaj kun muziko tipa por tiu libera radio (tio estas precipe, kion la samideanoj de Rokgazet _ /Vinilkosmo nomas «bru-muziko», kaj krome ĉio aŭtentika, ankaŭ eksperimenta).

Krome - mi emfazu, ke ni ne havas intencon instrui Esperanton dum niaj elsendoj. Ni simple uzas la lingvon tute memkompreneble kaj nature, same kiel iu ajn uzas sian lingvon. Sed nia intenco ja estas per interesaj elsendoj atentigi kaj scivolemigi la aŭskultantojn.

TRIANGULUJO estis disaŭdigata de lasta septembro unufoje monate dum unu horo, ekde aprilo ni productos du elsendojn monate.

Radio Dreyeckland estas ricevebla nur en regiono kun diametro de ĉ. 100 km (t.e. ridinda distanco kompare al dimensioj en aliaj landoj, kaj eĉ en Germanio tio ne tre grandas).

Ni alstrebas interŝanĝon de nia magazino TRIANGULUJO kun aliaj liberaj radioj. Nur komencinte tiun kampanjon antaŭ mallonga tempo, ni jam unu plian radiostacion gajnis por disaŭdigado, kaj ni esperas pli multajn, kiam ni koncentriĝas je tiucela propagando al ĉiuj kvardek liberaj stacioj en Germanio. (Kaj ni ne volos haltigi tiun agadon ĉe la landlimoj! )

2e) Kion ni bezonas?

1) MUZIKON. Estante muzikfakulo, vi certe scias, ke muziko, kiu taŭgas por nia radiostacio kaj aŭskul-tantaro, ne tro abundas en Esperantujo.

Ni aparte serĉas «brumuzikon» - (do: hardkoran, punkan ...) . Tipan muzikon de via lando - (se ĝi restis aŭtentika kaj ne estis elektronike «soft»igita por surmerkatiĝi - se tia ekzistas en Esperanto ?!) Tre interesa estus ankaŭ eksperimenta muziko.

Pro la malofteco de tia muziko en Esperantujo ni avidas ĉi-tian muzikon de ĉie en la mondo. - Kaj multe da tia muziko ne estas konata ĉi-tie. Ni volas ŝanĝi tion per elsendado de tia muziko en la programo TRIANGULUJO, tial ni petas VIN kontribui per via muziko.

2 )RADIO. Por pli efike labori kaj por povi prezenti pli interesan programon, ni ankaŭ serĉas kontaktojn al Esperanto-redakcioj en radio-stacioj de via lando. Kun ili ni povus interŝanĝi elsendojn aŭ minimume po partoj prezenti «kolaĵon» (mozaikon) el tiaj elsendoj. Tial ni petas vin peri al ni tiajn kontaktojn (se vi konas tiajn programojn).

3) TEKNIKO. Radio Dreyeckland disponigas al ni ĉiujn siajn teknikajn eblojn. Do ni povas akcepti sonojn per jenaj rimedoj:

  1. CD - kompaktdiskoj,
  2. MD - minidiskoj,
  3. MC - muzik-kasedoj,
  4. LP - longludaj diskoj
  5. kaj - baldaŭ - ankaŭ DAT.

Sed ne nepre necesas iuj kostaj materialoj. Se vi povus disponigi al ni iujn «demo»-kasedojn provmaterialojn), ni ankaŭ ĝojus.

3e) Kion ni povas oferti?

Al MUZIKISTOJ kunlaborantaj momente ne jam tro multe. Sed certe la diskonigon de ilia muziko pere de la elsendo de TRIANGULUJO, kaj la mencion en nia interretpaĝo (kiu momente estas en konstruo kaj urĝe atendas ĝisdatiĝon.

(En perspektivo TRIANGULUJO estos aŭdebla en pliaj (multaj?) lokoj, tiel la muzikistoj ricevas pli da atento.

Al RADIO-REDAKCIOJ kunlaborantaj Interŝanĝon de interesaj programoj / programpartoj kun internacia akcento, do, materialon preta por disaŭdigo kaj pli grandan aŭskultantaron por propraj elsendoj.

Kion ni NE povas oferti estas rekta profito.

- Kaj la buĝeto de Radio Dreyeckland estas «modesta

» ;-) (pli prave: ĝi montras minuson de 30.000 Eŭroj) T.e. ni ne havas monon por salajroj, kaj eĉ ne la monon por aĉeti ĉiun muzikon, kiun ni volonte ludos en la elsendoj. - Do, la profito povas esti nur nerekta, per konigo de la muziko al eblaj estontaj klientoj (kaj muzik-eldonejoj).

4e kaj laste)

Dankon ... pro via pacienca legado de tiu ĉi skizo de nia projekto.

Ni petas, ke vi sen reteno diru vian opinion pri la projekto, kaj kompreneble ni treege ĝojus, se ni povus gajni viajn spertajn konsilon kaj kunlaboron.

Tutamike el Triangulujo (la triangula regiono, kiu tuŝas tri landojn, nome Francion, Svision kaj Germanion).

Ursula

-TRIANGULUJO -

(TRIANGULUJO@esperanto.de)

PS: TRANSPORTO de materialoj perpoŝte kutime estas terure kosta.

Se vi havas ret-adreson, ni volonte interkomunikos per retleteroj. Por transdono de materialoj ni laŭeble uzu «kurierojn», do bonvolemajn homojn, kiuj foje aŭ regule vojaĝas inter niaj landoj.

Kajero 46 ~ Kajeroj ~ En PDF
Muziko: Isabel, valso komponita de Fransisko Tarrego.