Informoj de la Prezidanto

Estimataj haleanoj kaj gelegantoj de Kajeroj el la Sudo:

Ĉiu Asocio mortas, kiam ĝi ne havas internan vivon, kiam ĝi ne havas projektojn, aŭ ne havas ideojn. Sed Hale havas internan vivon, Hale havas proprajn projektojn kaj ni havas proprajn ideojn.

PROJEKTOJ POR LA JARO 2.000:

1ª AĈETO DE ĈAMBRO.

En la konstruaĵo de domo kaj oficejoj kie mi havas la advokatejon, la posedantoj de la konstruaĵo konstruos ĉambrojn sur la tegmento.

La esperantistaro de Mursjo volas aĉeti ĉambron, kiu estos la loko por la regiona arĥivo de la esperantistaro en la provinco de Mursjo. Kompreneble ĝi estos, ankaŭ,la arĥivo de Hale.

Mia advokatejo estas situita en la centro de Mursja urbo, kio estas la ĉerfurbo de la provinco Mursjo.

2ª LOKO POR REKONTIĜO.

En Mursjo ni havos tri lokojn por rekontiĝo:

La unan sabaton de ĉiu monato ni rekontos en mia advokatejo kaj ni atendos la burokratiajn aferojn.

La duan kaj kvaran sabatojn ni rekontiĝos en trinkejo. En la trinkejo la hispanoj povas aŭskulti nin en E-o, tiel ke ni per ekzemploj povas divastigi nian lingvon.

La trian sabaton ni rekontiĝos en la urbo Lorko, kie ni kongresumis la pasintan jaron.

En Mursjo ni havas bonŝancon ĉar ĉiun sabaton de almenaŭ naŭ monatojn de la jaro ni povas paroli en Esperanto.

3ª.- DONACOJ.

La ŝparkaso Mediterraneo donis du komputilojn al la esperantistaro de Mursjo.

Nia samideano, José Pina Tuells, lingv-kontrolanto, uzos unu el ili.

La alia komputilo iros a la samideanaro de Lorko.

Kiel vi scias en Lorko en tiu ĉi jaro 1999 ni havis la unuan kongreson de Hale. Mi opinias, ke estas juste ke la haleanoj de Lorko havas propran komputilon, kompreneble senpage.

4ª PLIGRANDIGI LA LEGANTARON.

Kiel pligrandi la legantaron de Kajeroj el la Sudo?

Mi decidis apliki la merkatoteĥnikojn por pligrandigi la legantaron.

Ni sendos mesaĝojn al ĉiuj esperantistoj, kiuj havas e-mail kaj ni invitos ilin viziti nian paĝon web, paĝo kiu enhavas Kajerojn el la Sudo kaj novaĵojn pri nia asocio.

Ni komencos per Norvegio, Svedio, Finnio, Danio kaj Britio kaj post un jaro ni pripensos ĉu pligrandi la legantarojn aŭ ne, kaj ĉu ni sukcesis aŭ ni fiaskis.

Nia Asocio estos forta se la esperantistaro legos nian bultenon kaj kunlaboros kun nia celoj: divastigi Esperanton.

La estraro de Hale atendos viajn sugestojn, viajn kunlaborojn por divastigi HALE-n kaj esperantajn lingvon kaj movadon.

Dankon elkore.

NOTO.- Vidu la sekvojn al tio je artikolo Elektronika krizo.
Reiru.

Kajeroj ~ PDFª versio (paĝo 4ª)
Kreita de Jesuo de las Heras la vendredon 8-an de januaro de 2000.