Enkonduko en muzikon

La korda familio

Jen la violono kaj siaj partoj. Kiu ne aŭdis sinfonion de Beetoveno, aŭ kvarteton de Mozart? Kvarteto aŭ kvararo estas fakte la kerno de sinfonia orĥestro, kiu estas la instrumento por sinfonioj, laŭ tradicia uzo.

La korda familio konsistas el nur unu instrumento, sed en kvar grandoj: la violono, aldviolono, violonĉelo kaj kontrabaso. Ofte oni mallongigas la vorton violonĉelon en ĉelon. Violono estas la plej akutvoĉa, tio estas, ĝi sonas plej alte en la familio. La aldoviolono estas pli basa, kaj ĝian muzikon oni skribas per klavo de do (C klavo). La voĉo, tio estas, la sono, de la ĉelo estas ankoraŭ multe pli basa ol tiu de la aldoviolono pro tio, ke ĝi estas fizike multe pli granda ol aldoviolono. Ĝian muzikon oni legendas per klavo de fa (F klavo). Finfine, la kontrabaso (origine kontraŭbaso) sonas tiel base, ke ĝian muzikon, skribitan per klavo de fa, la plej basa, oni devas legi ankoraŭ unu oktavo pli base ol oni skribis ĝin. Tio okazas al kelkaj aliaj instrumentoj, kiel gitaro, kaj tiujn instrumentojn oni nomas transmetaj pro tio, ke oni devas transmeti la muzikon je la alia parto de la pentagramo.

Violono havas kvar kordojn metalajn agordigitajn po kvinoj, tio estas, ke ĉiu kordo sonas kvin notojn pli alte ol la antaŭa. Violono havas skatolon aŭ korpo, mango kaj kapo. Ĉe la skatolo estas du longaj truoj kun formo de fo, tra kiuj la sono iras en ĝi kaj la resono eliras. La supra parto de la mango ne estas tute rekta, sed ĝia sekcio estas ete kurba. Oni promenas sian fingrojn tie premante la kordojn por fari notojn, kaj pro tio oni nomas ĝin fingrejo. Male al aliaj kordaj instrumentoj, kiel gitaro aŭ liuto, ne ekzistas metalaj pecetoj por gvidi la fingrojn al ekzakta loko. Neniu instrumento en tiu ĉi familio havas tiujn trastojn. Pro tio estas tiom malfacile ludi violonon, kaj tiom facile rekoni malbonan violoniston. Ĉe la kapo estas la kejloj, kiuj estas etaj pecoj da ligno kiuj tenas la kordojn, kiujn entenas je ĝia alia fino la agordilo, kio estas aparta tenilo por ĉiu kordo post tio, ke ili apogas sur la ponto.

La violonon oni ludas premante la koncernan kordon per la fingroj de la maldekstra mano, kaj samtempe oni frotas ĝin per la arĉo arko, kiu konsistas el marko da ligno kiu tenas ĉevalharojn tirante. Por ke estu frotado, oni metas rezinon sur la ĉevalharojn. Tiel, kiam oni frotas la kordojn per la arko, ili sonas. Oni povas ankaŭ bati la kordojn per siaj fingroj, kaj tion oni nomas pizzicatto (pinĉata, en la itala), sed la kutima maniero ludi la violonon estas per arko, ĉar tio multobligas ĝian laŭtecon.

La kordojn de la violono oni agordas al sol re la mi, respektive de la kvara ĝis la unua. La plej akuta kordo de la aldviolono, la unua, sonas tiel alte kiel la dua kordo de la violono. La dua kordo de la aldviolono sonas je la venonta pli basa re, la tria sonas je la sol, kaj la kvara kordo sonas je la do. Pro tio, oni uzas alian klavon, kiel dirite. La violonĉelo estas eĉ pli basa, kaj la notoj de la kordoj malfermataj (tio estas, senpremate per la fingroj) estas do - sol - re kaj la, skribate ekde la unua je la dua malsupra ekstera linio sur la klavo de fo. La kontrabasan muzikon oni ankaŭ skribas per klavo de fo, sed oni devas legi ĝin unu oktavon pli base ol ĝi estas skribita. La notoj de la kordoj malfermataj estas: mi (je la unua subekstera linio) - la - re kaj sol.

Se vi legas tion ĉi en Interreto, vi jam aŭskultas kordan familion kompletan. Se vi volas aŭskulti ĝin pizikate (tio estas, pinĉate la kordojn, anstataŭ uzi la arkon) deprenu ĉi tie.


Muziko: Plezuro de amo, komponita de Giovanni Martini kaj transkribita de Federiko Noad.
Jen la vortoj:
I II III
Plezur' de am'
momenton daŭras, ne plu,
dolor' pro am'
daŭras tutan la vivon!
Forlasis mi
ĉion pro Silvi' la fia
lasas ŝi min kaj alian amas ŝi nun.
Plezur' de am'
momenton daŭras, ne plu,
dolor' pro am'
daŭras tutan la vivon!
IV V
Dum ke tiu akvo fluas si---lente
al tiu ejo herbenaĵata
mi amos vin

ripetis mia Silvio
Fluas akvo ankoraŭ
Ŝi ŝanĝis sekve...
Plezur' de am'
momenton daŭras, ne plu,
dolor' pro am'
daŭras tutan la vi------von!



Kajeroj ~ PDFª versio (paĝo 23ª)
Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon 16-an de januaro de 2000.