Kovrilo
Jen nia kovrilo

Kajero 45: La kovrilo

Kvankam ne sole grava, la plej grava temo, kiun ni traktas ĉifoje estas libereco. Sekve, estas nur unu kovrila temo: la disfalo de la berlina muro. Kontraŭ nia kutimo, ankaŭ la artikolon mem ni metis je la kovrilo. Ŭinston Ĉerĉil (Winston Churchill) diris, ke ĝi estis Muro de Honto, kaj tiel 1999 estis la deka datreveno de la senhontigo de la tiel nomita libera mondo. Tamen, faktoj tiel malgajaj kiel Kosovo kaj Ĉeĉenja pruvas, ke tute ne estas diferenco inter tiu buŝa libera mondo kaj tiu liberiĝita post 67 jaroj.

Dum estas nur unu sola homo, kiu ne estas libera, kiu ne povas esprimi sin tute libere kaj nekontraŭvolata, ne estos libereco ie ajn en la mondo. Nur povas esti homoj, kiuj sentas sin liberaj -ĉu ili vere estas tiaj aŭ ne-. Honore al la unuaj, ni invitas al la duaj kunlabori por Esperanto kiel ilo por krei mondon da libereco. Tia estu nia novjara intenco.


Kajeroj ~ PDFª versio (paĝo 1ª)
Kreita de Jesuo de las Heras
la vendredon 8-an
de januaro de 2000.