Politiko

Dek jaroj senmuraj

Antaŭ dek jaroj la muro de Berlino falis, kaj per ĝi falis multaj aferoj. Multaj personoj diras, ke la merkato venkis, ke ni vivas la histori-finon kaj ke ni estas globa vilaĝo.

La honto de la mondo

La muro de Berlino falis ĉar la reĝimo totalisma ne povas venki la ideon pri libereco de la popoloj de Eŭropo. Ni la eŭropanoj havas komunan kulturon, la kulturon de la malnovaj greklandoj, la kulturon de la malnovaj romianoj.

La germana filozofiisto Nietzche diris, ke en Eŭropo la eŭropanoj partoprenas la saman ideon pri libereco. Libereco estas ideo, sed en orienta parto de la mondo la libereco apartenas a la gvidantoj aŭ estroj de tiuj ĉi popoloj.

Tio signifas ke ni havas la ideon de libereco, kaj tio ĉi estas la diferenco kun aliaj popoloj.

Kiam falis la muro de Berlino, la ideo de libereco de la malnova civilizacio greka sukcesis kaj la muro falis pere de la neperforto, kaj nek bataliloj, nek tankoj nek aviadilo sukcesis tiucele, nur la malperforto.

La leciono de la muro parolas pri la granda malinteligento de la personoj, de la reĝimoj, kiuj starigas murojn, kaj la popoloj faligas la murojn; kaj ni, la esperantistaro konas multe pri la granda nombro de muroj, kiujn malinteligento malfalis kaj malfalas.

La dua lecciono el la muro de Berlino estas tre grava, ĉar ĝi pruvas, ke la komunisma ŝtato ne funkciis bone, la komunisma ŝtato fiaskis. La popoloj volas liberecon sed ankaŭ la sekurecon en la laboro, la bonan edukadon kaj bonajn sanulejojn.

Ili volas liberecon, havas liberecon sed ankaŭ maldungon, kaj maldungitoj rememoras la tempon, kiam ili ĝuis sekurecon en laboro.

Tria leciono: la merkato ne solvas plene la problemon de la sekureco en la laboro, la merkato kreas malriĉulojn, ĝi kreas senhomojn.

Kvara leciono: mi, kiel persono, estas en la dubo, la merkato ne funkcias, la komunismo ne funkiciis, sed estas bone por la popoloj havi sekurecon en la laboro kaj sekurecon pri la homaj rajtoj kaj bedaŭrinde la komunistoj perdis la grandan ŝancon historian por havi socian ordon en paco, libereco kaj laboro.

La unua fiasko de la komunismo estis la faŝismo, la dua fiasko de la komunismo estas la merkato, kaj ni la personoj bezonas tiel la liberecon kaj la homajn rajtojn kiel sekurecon en la laboro kaj ankaŭ universalan lingvon.

Johano Antono Cabezos Martínez


Kajeroj ~ PDFª versio (paĝo 1ª)
Kreita de Jesuo de las Heras la vendredon 8-an de januaro de 2000.