SOCIO, SOCIALA, SOCIETO

Giordano Moya Escayola.

Jen tri radikvortoj en Esperanto, kiuj havas propran signifon iom malsimila al la hispana lingvo. Socio tradukiĝas en la hispana per "sociedad", kaj tiu "sociedad" povas esti, laª la vortaro de la Akademio, kunveno pli malpli granda da personoj, familioj aŭ nacioj kaj tiel same komerca, geedza, kooperativa aŭ anonima societoj. Socio en Esperanto, laŭ PIV, en la unua signifo estas simila al la hispana: "Tuto da homoj, kunvivantaj pro komunaj interesoj kaj havante komunajn kutimojn kaj komunajn leĝojn. En la adjektiva formo socia: 1. koncernanta la socion: la socia vivo, la sociaj sciencoj, la nuntempa socia stato, la granda pesto, kun ĉiu alia socia malfeliĉo. Tiuj esprimoj jam ne estas rekte tradukeblaj al Esperanto. En la hispana, rilate al la "sociedad" estas "social" kiu en Esperanto havas la du signifojn socian kaj socialan.

Pri la "sociedad" rilate al komerco kaj asocioj, en Esperanto estas "societo", ne kiel diminutivo de "socio", sed kiel propra substantiva radiko.

En la hispana lingvo "socialismo" devenas de "social". En Esperanto "socialismo" devenas de la adjektiva radiko "sociala", ne de la substantivo "socio".

Tiu diferenco en la signifo de la radikoj inter la hispana kaj Esperanto okazigas dubojn, precipe pri la signifo de socia kaj sociala. Jen ekzemplo eltirita el La Bona Lingvo de Claude Piron: Kial eblas diri pri Esperanto, ke ĝi estas psikologie, "socie", morale, arte, strukture bona lingvo?". Ĉu en tiu senco "socie" povas esti anstataŭata per "sociale"? Ne! La lingva problemo estas socia, sendependa de la disdivido de la socio en diversaj sociaj klasoj. La sendungeco aŭ senlaboreco estas sociala afero, kiel tiel same ĉiuj konfliktoj inter la kapitalo kaj la laboristoj.

Al la esperantista movado povas aparteni homoj el ĉiuj sociaj klasoj, ĉar la lingva problemo estas socia kaj komuna al la tuta homaro. En la esperantista movado de antaŭ ol la unua mondmilito estis multaj intelektuloj, riĉuloj kaj eĉ la generalo Severt, subdirektoro de granda Ùipkonstrua entrepreno. En Hispanio multaj el la unuaj esperantistoj estis militistoj kaj ekleziuloj. Ili deziris solvi la socian problemon de la internacia komunikado. La fondiĝo de SAT en Prago en la jaro 1921 sub la devizo "For La Neŭtralismon!", estiĝis pro tio, ke krom la socia lingva problemo, ili ankaŭ deziris batali por la solvo de la sociala problemo de la laboristaro.

La nuntempaj sociaj problemoj estas multegaj en mondo, kiu ekonomie planediĝas, sed naskiĝas novaj etnaj aŭ gentaj naciismoj, kaj se ne estas grandaj militoj oftas la terorismo. La libera merkato pro la konkurenco povas provoki gravajn sociajn krizojn, kiel la ruiniĝojn de entreprenoj, metiistoj kaj agrokulturistoj en multaj geografiaj zonoj kaj provoki §aoson kaj diktaturojn. Granda sociala krizo sekvos la ruiniĝon de entreprenoj.

La sociala problemo estas unu el la sociaj problemoj ligita al la socia problemo entute. Ne solviĝos la sociala problemo, se antaŭe ne solviĝas la sociaj problemoj de la milito, kaj de la disdivido de la mondo en tute soberenaj Ùtatoj. La naciaj patriotismoj devas esti anstataŭitaj per la Tera patriotismo, kio ebligos la unuecon de la homaro.

La lingvo Esperanto povas esti, ne nur kiel lingvo, sed alportante la mesaĝon de la unuiĝo de la homaro ĝis tutmonda federacio de popoloj, la plej grava rimedo por solvi la socian problemon de la krizo de nia civilizacio por eniri survoje al universala civilizacio, en kiu ankaŭ devas esti solvita la sociala klasproblemo.

Ni ne pretendu solvi ĉiujn sociajn problemojn por ĉiu, ĉiam kaj ĉie. La kunvivado ĉiam estos problemara, sed oni devas eviti la grandajn krizojn, kiuj povos ruinigi la homaron kiel atom-nuklea milito aŭ la perforta unuiĝo de la homaro sub unu sola granda imperio. Necesas ĝenerala scio kaj bonvolo, necesas vasta interrilatiĝo kapabla por akordigi planedan socion en planediĝo konkorda kun la ekonomia planediĝo. Necesas Ùanĝo de la pensmaniero je planeda skalo. Esperanto kun gia interna ideo aŭ homaranismo povas roli kiel la precipa kohero de la tutmonda socio.

La esperantistoj devas esti la unuaj, kiuj devas kompreni la socian gravecon de la esperantismo.

Giordano Moya
(majo 1998)


~ Kajero 39ª ~ Kajeroj ~ En PDF (paĝo 11ª) ~
Kreita de Jesuo de las Heras la merkredon 15-an de julio de 1998.