Informoj de la Prezidanto

Bustin

Malgraŭ la ŝajna stagnado de la laborista Esperanto movado du novaj LEA-oj kreiĝis.

Niaj italaj kaj rusaj kamaradoj sukcesis, malgraŭ diversaj malfacilaĵoj, starigi LEA-ojn kiuj atestas pri ia revigliĝo de la esperanta laboristaro.

Same kiel la aliaj laboristaj organizaĵoj, la esperanta laborista movado suferas ĝeneralan indiferenteco de la plej multaj laboristoj, kaj apation ene de la LEA-oj mem. Novaj junaj fortoj estas necesaj por revigligi nian agadon, kaj plenumi la celojn fiksitajn al niaj LEA-oj. Unu el tiuj celoj, laŭ la Statuto de SAT, estas Utiligi praktike la internacian lingvon ESPERANTO por la klasaj celoj de la Laboristaro tutmonda.

La ekspluatado de la homoj daŭras, kaj fariĝas pli, kaj pli kruela por la laboristoj kiuj perdas sian vivrimedon anstataŭgite de modernaj produktaj sistemoj kiuj kondamnas ilin al mizero. Ĝis kiam la laboristoj eltenos tiun-ĉi situacion? Se la distribuo de la kreitaj riĉaĵoj ne fariĝas pli justa okazos dramaj sociaj eventoj, ĉar la limoj de malriĉeco, kaj sencela vivo estos atingitaj.

Kamaradece salutas vin

Marteno.