Libroservo

La libroservantoLa libroservanto de HALE, kamarado Nikolao Gil Carballo, informas, ke la sekvanta listo de Verkoj de André Cherpillod estas mendebla ĉe li:

  1. La aglutinaj lingvoj kaj Esperanto: la strukturo de la aglutinaj etnolingvoj, kun multaj ekzemploj (hungaraj, finnaj, turkaj, japanaj, ktp). Komparo kun la strukturo de Esperanto. Memeldono, 1988, 24 paĝo j: 600 ptj .
  2. La Dioj de Izraelo:la vera naturo de la biblia dio. La dio de la Biblio havas nenion komunan kun la instruo de la kateĥismo. Memeldono, 1990, 24 paĝoj: 600 ptj
  3. Glozel kaj la prahistoria skribo. La plej fama kaj plej skandala arkeologia afero en la jarcento. Pruvoj de la ekzisto de skribo en la epoko neolitika kaj eĉ en la paleolitika. Memeldono, 1991, 134 paĝoj: 2250 ptj.
  4. Kaj la suno haltis... Katastrofismo en la folkloro de la popoloj. La eksterordinaraj eventoj de la Biblio klarigitaj dank' al la folkloraj tekstoj de la aliaj popoloj. Memeldono, 1993, 74 paĝoj: 1350 ptj.
  5. Historio de la ciferoj. La bazoj 10, 12, 2, 5, 8, 60. La ciferoj ĉe la egiptanoj, sumeranoj, babilonanoj, grekoj, hebreoj, ĉinoj, ktp.) Memeldono, 1992, 122 paĝoj: 750 ptj.
  6. Po, la diabla vorto. Studo pri la malfacila prepozicio po. Memeldono, 1996, 20 paĝoj: 525 ptj.
  7. Vortkonsisto, vortfarado, vortanalizo, vortordo. Teorio de la esperanta vortfarado. Memeldono, 1996, 56 paĝoj: 1050 ptj.
  8. La zamenhofa radikfarado. La reguloj, kiujn L.L. Zamenhof sekvis, ne formulante ilin, en la kreado de la esperanta leksiko. Memeldono, 1990, 32 paĝoj: 750 ptj.
  9. Katarismo kaj naskiĝo de Inkvizicio. La albigensa doktrino, la krucmilito kontraŭ la albigensoj, la terura Inkvizicio. Memeldono, 1996, 36 paĝoj: 750 ptj.
  10. Le Plessis-Bourré et l'alchimie, le Plessis-Bourré kaj alĥemio. Priskribo de la kastelo kaj de sia fama hermetika plafono, biografio de Jean Bourré kaj mallonga historio de alĥemio. Dulingva. Memeldono, 1993, 40 paĝoj: 900 ptj.
  11. Historio de la universala lingvo Volapuko. La Jenotem Valemapüka Volapük, de Johann Schmidt, esperantigita de Philippe Combot, 1996, 54 paĝoj: 1125 ptj.

ANKAŬ DISPONEBLA la Lirikaj perloj de Al-Andalus, de Antonio Marco Botella 1900 ptj.

Ĉiuj mendeblaj el:

Nicolás Gil Carballo
LIBRO-SERVO DE HALE,
Ap. 305, 24080 León, Hispanio.
Grava rimarko.- Ekde 1999 la libroservon prizorgas María del Mar Guirao.

| Kajero 34ª | En PDF (paĝo 18ª) | Kajeroj |