Bernard Golden

Ĉu Gonçalo Neves ankoraŭfoje faris mave mizeran mispaŝon?

Bernard Golden


Al hirudo ne sufiĉas nur aludo; ja bezonata estas ankaŭ erudo.

En sia peco titolita Pri skatologio kaj alio (Kajeroj el la Sudo n-ro 27, 1995, pĝ. 7-8) portugalo Gonçalo Neves faras fiŝe fuŝan kaj debile feblan provon defendi la riproĉendajn aspektojn de la lingvouzo de la venezuela esperantisto Fernando de Diego. Estas nekompreneble, kial tiu lisbonano denove eniris la arenon de publika polemikado post la drasta disbatado de liaj argumentoj, kiam la unuan fojon li surmetis la talaron de advokato por pledi favore al la malverda renegato Kabe. Mi tiutempe publikigis artikolon por demonstri sen nubo de dubo, ke tiu prototipa kabeinto kompilis vortaron kun leksikografie neakcepteblaj difinoj. Poste mi trakribris la enhavon de La Faraono, romano elpoligita de tiu sama Kabe, kun la celo kompari lian uzon de la prepozicioj de kaj per post pasiva participo. Per pluraj trafaj citaĵoj mi montris, ke Kabe estis senespere konfuzita, ĉar en identaj kuntekstoj li kaprice skribis jen de jen per. Mi pensis, ke la prezentado de tiuj plene dokumentitaj atestiloj povos konsistigi nerefuteblan pruvon pri kritikindaj trajtoj de la lingvouzo de Kabe, kaj pro tio Neves estos facile konvinkita pri la vaneco de sia puse pisa apologio de la tradukinto de La Faraono, kaj sen pluaj pepoj li prudente retiriĝos. Tamen, pro iu stranga kialo venis en la kapon de Gonĉjo Neves la ideo refoje rampi en la forumon de publika opinio. Tirante kun si la jam polvokovritan kaj plurloke flikitan talaron, li ĉi-foje rolis kiel proparolanto de Fernando de Diego, kiu lastatempe estis metita sur pilorion fare de pluraj esperantistoj.

Kulo el Karakaso furzetas, dum elefanto muĝe trumpetas.

Ankaŭ mi kontribuis al tiu kontraŭdiega kampanjo por riveli la nekontentigan lingvoscion de la karakasano. En unu el miaj artikoloj mi montris, ke la neologismo palefreno, kiun de Diego ekuzis en sia traduko de la romano Don Quijote, ne estas akceptebla, ĉar li kreis ĝin sen observo de la principoj de maksimuma internacieco gvidantaj la laboron de planlingvistoj. La ĝusta formo de tiu vorto estas palafreno.

La sekva ekzemplo de malaprobenda lingvouzo temas pri mistranĉado de Esperantaj vortoj por akiri antonimojn. Kiam de Diego elhispanigis la romanon Cent Jaroj da Soleco, okazis al li krak _ en la kap _ , kaj li elcerbigis la vorton glekti per amputado de la silabo ne en neglekti. Lia celo estis doni al glekti la signifon de zorgi, kiu estas la antonimo de neglekti. Nu, kial je la barbo de Bofront li ne uzis zorgi en sia traduko? Mi verkis du artikolojn kondamnantajn tiun atencon kontraŭ la lingvo. Tio havis malbonan efikon sur la kulon el Karakaso.

Venĝocele li sendigis al mi, kun la kompliceco de Reinhard Haupenthal, vitriolplenan leteron, kiu estis kruda konfeso, ke li tute ne kapablas toleri kritikojn pri sia devia lingvouzo. Fine de tiu fi-litero estis la du vortoj Ice via. Nu, kiu nun komprenas, kiel funkcias la aberacia vortmutilada pensmaniero de de Diego, ne havos malfacilaĵon deĉifri la enigman esprimon. Ice devenas de la vorto malice post sensenca buĉado fare de de Diego. La du vortoj, glekti kaj Ice, estas la rezulto de forigo de la respektivaj unuaj silaboj ne kaj mal, kiuj etimologie kaj semantike havas neniun rilaton kun la adverbo ne kaj la prefikso mal.

Iu ajn, kiu volas imiti la mensajn akrobataĵojn de de Diego, povas ekzerci sin per simila silabo-dishakado. Jen kelkaj ekzemploj. Se Nederlando laŭ Plena Ilustrita Vortaro (PIV) estas eŭropa lando inter Germanujo kaj Belgio, la loknomo Derlando devas esti lando ekstere de Germanujo kaj Belgio. Kaj logike sekvas, ke derlandanoj estas sinonimo de eksterlandanoj. Nu, kion oni diru pri la nova etna termino gro? Ĝi devas temi pri homo nenigra, t.e., la kontraŭo de negro. Laste kaj tute balaste, ni eksperimentu per mal vorto laŭ la modelo de malica/ica. PIV informas, ke malvazio estas dolĉa greka vino, do vazio devas esti maldolĉa greka vino! Lingvistoj sendube reagos negative rilate la bizaraĵojn, kiujn kreas la venezuelano, sed poetoj plej verŝajne havos gativan opinion pri lia kreiveco.

De Diego mispaŝis trian fojon, kiam en recenzo en Venezuela Stelo li hontinde malkovris sian nescion de la esperanta vorto skatologio kaj rivelis miskomprenon de la etimologioj de du malsamdevenaj hispanaj vortoj havantaj la saman ortografion eskatologio.

Se fremda la fako,restu ferma la faŭko

Nu, kiel estas eble klarigi, kial Gonĉjo Neves tiel obstine okupiĝas pri la defendo de homoj kiel Kabe kaj de Diego? Argumentado ne estas la metio de tiu lusitanido. Li similas al advokataĉo, kiu, per sia nekapablo, certigos, ke sia kliento atingos la pendumilon. Ĉu Gonĉjo ne konstatas, ke ne valoras pledi por la sudamerikano? Don Fernando ne estas DI-EGO sed nur pita di-eto kun kruroj el argilo.


| Kajero 34ª | En PDF (paĝo 13ª) | Kajeroj |







NOTOJ.-

  1. KABE:Reiri al teksto



















  2. Aŭtodafeo por la vortaro de Kabe! Nia Bulteno, novembro-decembro 1991, n-ro 54, pĝ. 18-19.Reiri al teksto.

















  3. Kial Kabe konfuziĝis pri la uzo de de kaj per. Kajeroj el la Sudo, n-ro 20, 1993, pĝ. 17-19.Reiri al teksto

















  4. La malĝusta formo de la neologismo palefreno. Metodologia studaĵo. Esperanto en Skotlando, 1988, n-ro 147, pĝ 19-21. Publikigita ankaŭ en: The Worker Esperantist, n-ro 354, julio-aŭgusto 1987, pĝ. 61-62 (mallongigita versio). Reiri al teksto.





























  5. La kazo de la mistranĉita neologismo glekti. Esperanto Skotlando, 1987, n-ro 142, pĝ. 19-21. Publikigita ankaŭ en The Worker Esperantist, n-ro 354, julio-aŭgusto 1987, pĝ. 61-52 (mallongigita versio). Reiri al teksto.
































  6. La diferenco inter eskatologio kaj skatologio. Kajeroj el la Sudo, n-ro 25, 1995, pĝ. 16-19. Reiri al teksto.