Mi eklernis Esperanton en 1946 en Novjorko kaj edzesperantistiĝis en Hungario en 1971. Miaj du filoj, Daniel Lariko kaj David Alko, estas esperantistoj.
Mi estas dumviva membro de Universala Esperanto-Asocio kaj funkcias kiel fakdelegito en Veszprém pri arkeologio, esperantologio kaj interlingvistiko. Mi estas membro de Akademio de Esperanto kaj okupas la postenon de direktoro de la Sekcio pri Ĝenerala Vortaro.
Post la fino de miaj universitataj kursoj en Usono, mi entreprenis post-diplomajn studojn en Meksiko, Anglio, Francio, Hispanio kaj Italio. Mi laboris kiel arkeologisto en la ĉi-supre menciitaj landoj kaj ankaŭ en Gŭatemalo, Svedio, Orient- kaj Okcidentafriko kaj Hungario. Inter 1975 kaj 1995 mi oficis kiel arkeologisto, muzeologo kaj bibliotekisto ĉe la Muzeo de Bakony en Veszprém, Hungario, ĝis mia emeritiĝo en 1985.
Nuntempe mi dediĉas min preskaŭ ekskluzive al beletra kaj faka verkado en Esperanto kaj jam kontribuis al pli ol 160 esperantaj periodaĵoj publikigitaj dise en la mondo. Pluraj miaj verkoj estis premiitaj en internaciaj belartaj konkursoj, kaj mi fariĝis Majstro de Internaciaj Floraj Ludoj. En 1988 Hungara Esperanto-Asocio honoris min per la memormedalo Pro Esperanto pro altnivelaj literatura kaj interlingvistika agado.
De 1969 ĝis la nuna dato aperis pli ol 1800 artikoloj, studaĵoj, recenzoj, beletraĵoj kaj tradukaĵoj. La plej granda parto konsistas el pritraktoj de lingvaj demandoj. La dua grava temo rilatas al la historio de la Esperanto-movado. En la sfero de beletro estas originalaj noveloj kaj unuaktaj teatraĵoj, feljetono, tradukaĵoj de hungaraj noveloj (kunlabore kun mia edzino Eva) kaj esperantigoj de afrikaj popolrakontoj. Verkoj kaj studaĵoj pri interlingvistikaj kaj planlingvistikaj temoj estis publikigitaj ankaŭ en la angla lingvo en ne-esperantaj fakrevuoj.
Bernard Golden