Lingve parolante:

La esperantistigo de México,

de Bernard Golden

Komplikita problemo de asimilado

Diversaj proponoj estis faritaj por la ĝusta esperanta formo de la hispanlingva toponimo México. Ĝi bezonas specialan pritrakton, ĉar ĝi rilatas al diversaj lokoj, kiuj, laŭ kelkaj esperantistoj, devas esti diferencigitaj en Esperanto per ortografiaj modifoj. Jen kiel Bertil Wennergren reliefigas la problemon:

Aparte komplikita estas la kazo Meksiko, ĉar ni havas ne malpli ol kvin aferojn kun tiu nomo: la lando México, la urbo Ciudad de México, la federacia ŝtato México, la golfo de México kaj la usona ŝtato New Mexico (Planlingvistiko, 1985, aŭtuno; 4 (15): 4).

En sia rtikolo Wennergren ne proponas solvon. Tion mi faros ĉe la fino de tiu ĉi artikolo.

Etimologio de la toponimo

La deveno de la nomo México estas la azteka (nahŭatla) esprimo Metz-tli-a-pan, inter la akvoj de la luno. Ĝi akiris la formon Meztlixinhtlico kun la signifo la umbiliko de la luno, t.e., mezo de akvoj. La urbo estis konstruita sur insuloj en lago. De ankoraŭ unu variaĵo de la nahŭatla nomo, Metzixihco venis la urbonomo Mexihco, kiu evoluis al la hispana toponimo Méjico. Alia interpreto de la sama nomo estas ĉe la sanktejo de la militdio Mexitl. México, do, ne estas nomo de gento sed de loko. La hodiaŭaj loĝantoj de la lando estas posteuloj de indianoj de pluraj diversaj triboj kaj lingvo-grupoj kaj hispanaj kolonianoj. Okazis fizika kaj kultura interkruciĝo, kaj nova kulturo estiĝis.

Etnolingvaj formoj de la toponimo México

En la moderna hispana lingvo México estas prononcata "méĥiko"; la arkaika x (elp. ŝ) havas la saman prononcon kiel la hispana j (kp. Quixote, kiĥote). Prio tio kelkfoje estas uzata la ortografio Méjico sed ĝi ne estas ofta. En la plimulto da etnolingvoj la x estas prononcata ks kiel en la latina lingvo; angla Mexico, franca Mexique, germana Mexico, rusa Meksika. Esceptoj estas itala Messico (mesiko) kaj la rusa nomo de la federa ŝtato kaj la ĉefurbo Meĥiko. Sekve de tio, la plej internacia formo en Esperanto estas Meksiko, en kiu la akcento troviĝas sur la antaŭlasta silabo anstataŭ la unua de la originala nomo.

Konflikto inter Meksikio, Meksiko kaj Meksikujo

En Lingva respondo nro 47, publikigita en Oficiala Gazeto en 1911 (nro 18B en la 6a eldono de Lingvaj Respondoj), Dro Zamenhof skribis:

[...] Ni neniam devas diri, Meksikujo: ni devus diri Meksiko, sed por fari diferencon inter la urbo kaj la samnoma lando, mi konsilas nomi la urbon Meksiko, kaj la landon Meksikio (kiel Alĝero-Alĝerio, Tuniso-Tunisio, kaj tiel plu. Pĝ 15).

En artikolo pri Brazilo kaj Meksiko (Heroldo de Esperanto, 7/1981, paĝo 3), A. Vaitilaviĉius apogas la elekton de Zamenhof en la ĉi-supre citita Lingva respondo, sed en la sama periodaĵo (12/1981, paĝo 2), André Albault, tiama prezidanto de la Akademio de Esperanto, emfazis ke la landnomo Meksiko estas oficiala. Oni aprobis ĝin, ĉar ĝi apartenas al tiuj nomoj, kiuj estas sendube internaciaj kaj tradiciaj en niaj lingvo. En la Jarlibro de UEA aperas en la hispana formo México. La landa asocio nomiĝas Meksika Esperanto-Federacio.

Nekonsekvenca lingvouzo en Plena Ilustrita Vortaro

Laŭ Plena Ilustrita Voraro (PIV) la landnomo estas Meksikio, kaj la ĉefurbo nomiĝas Meksiko. Sekvas, ke meksikano estas loĝanto de la ĉefurbo, kaj meksikiano loĝas en la lando. Troviĝas ekzemplo de nekonsekvenca uzo de la adjektivo meksika en PIV. Pulkvo estas priskribita kiel meksikia brando, kaj meskalino venas de mesikia kaktaco, sed sisalo estas difinita kiel fibro, ekstraktata el la folioj de meksika agavo! La ĝusta esprimo estas meksikia agavo.

Ankoraŭ kelkaj variaĵoj

A. Vaitilaviĉius, apoganto de la landnomo Meksikio, proponas nomi la ĉefurbon Meĥiko, verŝajne pro influo de la rusa nomo de la urbo. En sia Esperanta Bildvortaro (1989) Rüdiger Eichholz registras Meksikio kaj Meksiko, sed preferas Meksikjo, kiu estas formita per la nova sufikso -j, elcerbigita de iu Sro Cool por forigi la ĝisnunan neregulecon en formoj de landnomoj. La sola esperantisto, laŭ mia scio, kiu insiste diferencigas ĉiujn toponimojn kun identaj formoj, estas Richard Schulz (=Rikardo Ŝulco). En sia Leksara kolekto de ofte uzataj propraj nomoj (1989) li registras la sekvajn nomformojn: Meksiko (la urbodomo), Meksikujo (la landnomo), Meksikujano (la loĝanto aŭ civitano de la lando). Li preteratentas la konsekvencan formon meksikano por nomi loĝanton de la ĉefurbo. Cetere, li ne diferencigas la landnomon disde la nomo de la federa ŝtato. Fine, en Encioklopedio de Esperanto (1933-1934) troviĝas la tre malofta nomformo Meksiklando.

La plej racia solvo

Jen kiel mi diferencigas la kvin signifiojn de la toponimo Meksiko:

Meksiko la lando
Meksikŝtato la federa ŝtato
Meksikurbo la ĉefurbo de la lando (Ciudad de México).
Loĝantoj kaj civitanoj de ĉiu loko estas indikeblaj per aldono de la sufikso -an.


| Kajero 32ª | En PDF (paĝo 13ª) | Kajeroj |