Etnismo:
Eŭropo seneŭropana..., kie estas eŭropanoj?


Usonanoj kutime envias eŭropanojn, ĉar ni havas multe da antikvajn monumentojn, plene da historiaj eventoj, kaj ne ekzistas usonaj okazintaĵoj pli malnovaj ol du cent jaroj..., aŭ almenaŭ tion ili kredas.

Tia opinio ne plene konscias pri la mema kaj aliesa historioj. Fakte, Usono -nek Ameriko tuta- ne ekestis el nenio antaŭ du -aŭ kvin- centjaroj. Fakte antaŭ multaj miloj da jaroj homoj aperis tie. Ili starigis diversajn kulturojn -jen mi-grantajn (siuksoj), jen sidantajn (aztekoj)-, kies mirantoj de Rousseau plibonigis troe. Tamen ili estis ne malpli batalemaj ol la tieaj eŭropidaj loĝantoj.

Europo kaj europanoj Tiam Kristoforo Kolombo enkondukis mezepokan kulturon ŝokante la antikvajn kiuj loĝis en Ameriko, kaj enmiksigante ambaŭ kulturojn. Kelkaj jarcentoj poste, puritanaj rifuĝintoj alvenis el sia rifuĝo nederlanda, sed ankoraŭ fuĝante de sia brita reĝo, kiu volis mortigi ilin. Ili ne miksiĝis kun la indiĝenoj, ĉar, (malsame de la hispanoj en la sudo antaŭ du jarcentoj), ili kunportis edzinojn kaj gefilojn. La rezulto estis tragika kolizio inter antikva kulturo kaj moderna, kiu posedis pafilojn sed ne naskiĝlandon amikeman por reiri.

Post du centjaroj, tre malmulte el la tiamaj 500 nacioj restas en Usono nune..., kaj la usonanoj nunaj certe ne estas la filoj de la indianoj malnunaj, sed filoj de la koloniistoj kiuj amase mortigis ilin por okupi ilian landon. Do, kiu estas la pragepatraro de la usonanoj hodiaŭaj? Post la unuaj britoj, el alie multaj homoj alvenis en Amerikon Nordan: irlandanoj, germanoj, italoj, hispanoj, francoj, ĉeoj, rusoj, afrikanoj -kontraŭvole, vere, sed tie ili nun estas. Veras, ke neniu el ili nun sentas germane, brite, irlande, itale, hispane, france, kaj tiel plu. Ne, ili ĉiuj sentas usone, tio estas, ili sentas, ke ili ĉiuj havas komunan nacion, komunan kulturon -ne pli malnova ol du centjaroj-, kaj ili ĉiuj volas, ke May God Bless America (Dio benu Usonon).

Kaj mi demandas al mi, ĉu tiu ĉi komuna nacio farita el diverseŭropana origino ne estas vere la esenco de la eŭropismo? Ĉu tio ne estas kion la eŭropistoj de Maastrich volas? En Eŭropo ni ne trovas eŭropanojn: ni vidas hispanojn (diverstipajn, certe), francojn, italojn, nederlandanojn, germanojn, kaj tiel plu. Sed nenie ni povas trovi eŭropanojn en Eŭropo. Por trovi ilin, oni devas iri al Usono aŭ Sudameriko. Ĉu ne estas ridinde, ke la solaj eŭropanoj kiuj ekzistas diras, ke ili estas ne eŭropanoj, sed amerikanoj?

Eble multaj amerikanoj ne konsentos kun mia opinio, sed se ili pensas ripoze pri ĝi, eble ili opinios, ke mi pravas!

Isabel Acevedo

| Kajero 32ª | En PDF (paĝo 15ª) | Kajeroj |