Esperanta naturismo estas kreenda


Unue mi klarigas por eviti miskomprenon, ke krei tian naturismujon devas signifi malpliigon de la suvereneco de la ekzistantaj ŝtatoj: provizita de propraj policoj, estraroj, impostsistemojn, ktp. Kion mi deziras estas la kreo de spaco kie ni, la E-naturismanoj kaj INOE-anoj povus realigi niajn ideojn.

La Islamo havas sian Mekon, la katolikismo sian Vatikanon, ni, la natursimanoj devas havi nian naturismujon. Kial? Mi klopodos tuj klarigi ĝin. Jen la ekspliko.

En Eŭropo ekzistas la F.N.I., kiun konsistigas la naturismaj federacioj de la eŭropaj landoj. Ĉiu federacio nacia havas siajn klubojn kaj kelkaj el tiuj kluboj havas siajn proprajn instalaĝojn por la praktikado de la naturismo. Tamen, ne ĉiam la kluboj posedas proprajn instalajojn, pro tio aperas la fenomeno de la natursimaj strandoj tiel, ke ĉiuj ajn povas praktiki la naturismon. El tiuj strandoj, kelkaj estas rajtigitaj, dum aliaj ne.

Tiuj lastaj estas ejoj kie iuj homoj praktikas la naturismon senpage. La rajtigitaj strandoj naturismaj estas ekspluatataj de entreprenoj kampingaj aŭ hotelaj. Nu ekzistas kvar klasoj de naturismanoj:

  1. La homoj kiuj estas organiziĝintaj kaj pagas por la praktikado de la naturismo.
  2. Tiuj, kiuj nek apartenas al iu ajn organizaĝo, nek pagas por siaj praktikoj.
  3. Tiuj, kiuj apartenas al neniu organizaĝo sed ĝuas la kampingojn kaj hotelojn, kvankam kontraŭ pago de pli da mono al tiuj apartenantaj al la klaso a. Ĉi lasta profitas rabatojn.

La du unuaj klasoj preskaŭ plene jam solvis siajn praktikad-problemojn, tamen, restas nesolvita la problemaro de la lasta grupo. Kiuj estas la solvoj por ĉi grupo? Evidente, utilas ankaŭ por ĝi la samaj solvoj aplikitaj de la tri unuaj grupoj, sed ekzistas ankaŭ alian solvon.

Nuntempe, ĉio estas komerce ekspluatata. La kapitalismo profitas ĉion: la privatan vivon, la sekurecon, la naturismon, ktp.

Ignori ĉi fakton estas vivi aparte de la historia momento. Tial estas necese krei entreprenojn celantajn:

  1. Krei naturismajn spacojn kie krome oni povas diskonigi Esperanton.
  2. Profiti la apogon de la naturismanoj per la disdonado de entreprenprofitoj.

Tiucele mi opinias, ke ni, en INOE, disponas de ampleksan gamon de gekapabluloj por formi komisieton de 3 aŭ 5 membroj por trankvile pristudi la eblecojn de sukceso pri naturismuja entrepreno pritaksante la eblajn lokojn, kapitalon, ktp.

Juan A. Cabezos Martínez

| Kajero 31ª | En PDF (paĝo 7ª) | Kajeroj |
Kreita de Jesuo de las Heras la marton 27-an de junio de 2000.