Uzo de lia kaj sia laŭ logika vidpunkto

En respondo al la argumentado de Akademiano Bernard Golden pri la apliko de la E-refleksivo, argumentado aperinta en la rubriko Lingve parolante... de Kajeroj el la Sudo, aprilo/junio 1996 --similan replikon mi jam faris pasintjare en la periodaĝo KAE-informilo no 12, publikigita en la urbo Sabadell--, mi unuafoje ekstrakte ripetos, kiel simpatianto de la tiel nomata Analiza Skolo, mian kriterion rilatan al atiu komplika temo.

Unuavice mi diru, ke Sro Golden ial forgesis mencii, en sia artikolo, la aŭtoritatan informon de la Akademio de Esperanto, kiu institucio, jam en la jaro 1971, oficialigis tiun liadire Mimoisman regulon pri la refleksiva pronomo-adjektivo. Sekve, ne estis s-ano Luiso Mimó Espinalt, kiu la unua precizigis aŭ reviziis tiun gramatikan punkton, sed ja la propra Akademio de Esperanto, kiu tiujare diskonigis jenan gvidan tekston: II Foje la vera subjekto lasas vidi sin per enmeto de la vortoj kiu(j) est- ekz. apozicioj adjektivaj aŭ substantivaj provizitaj per komplemento (ekz. kastelo fama pro sia historio; sed li ekvidis sian fraton Benjameno, la filon de lia patrino= B., kiu estis la filo de...).

Analogaj ekzemploj, ĉiuj same Zamenhofaj kiel tiu de la Akademio, estas troveblaj en la verkoj Plena Gramatiko de Esperanto kaj Komplementa Volumo de Kompleta Lernolibro de Regula Esperanto, ili nome estas Li trovis la leteron de la kamarado de lia filo (kies estas la kamarado?) La popolo ne turnis forte sian koron al la dioj de ĝiaj patroj (kies estis la dioj?, kies la tribo?) En la tria jaro de lia regadoli faris festenon por ĉiuj siaj parencoj. (De kio estis la jaro?)

Estas do evidente, ke ĉiuj tiuj zamenhofaj ekzemploj, kies posedan adjektivon mi substrekis, aperas konformaj al la normoj kaj de la Akademio de Esperanto, kaj de la bedaŭrata esperantologo Luiso Mimó Espinalt.

Krome Sro Golden ree kritikas la frazon ... li estis gvidata nur de lia eksterordinara lingva intuicio (ne institucio!), t.e., de lia logika sento, sur kiu baziĝas la majstreco de lia stilo. Ja estas konjekteble, ke en tiu ĉi frazo --aperinta en la KAE-Informilo no 9-- nur taŭgas la apliko de la poseda adjektivo lia ĉar la formo sia estas ne funkciebla kiel subjekto. Apoge al tiu kriterio, mi refoje citu la verkon Komplementa Volumo de Kompleta Lernolibro de Regula Esperanto, kie sub la titolo Refleksivo en pasivo tekstas kene: en pasivo, refleksivo rilatas ne al propozicia subjekto, sed, en ne rektaj aŭ cirkonstancaj komplementoj dependaj de la pasiva verbo, al la aganto de la pasivo mem, kiu funkcias kvazaŭ dua subjekto, t.e. oni neniam povas diri -ita, -ata aŭ -ota de sia -o, aŭ de si. Tion cetere pravigas la konstatebla simetrio inter la sekvaj ekzemploj, ĉiuj samasencaj en pasivo kiel en aktivo, nome: Ŝi sentis sin freneze brakpremata de ŝia kuzo = Ŝi sentis, ke ŝia kuzo freneze brakpremis ŝin. Petro respondis tion pelante de lia delikateco = Lia delikateco pelis lin. Ŝi deziris matene ne esti ĝenata de ŝiaj amikoj = Ŝi deziris, ke Uiaj amikoj ne ĝenu Uin. Li povas esti savata nur pere de lia onklo = Oni povas savi lin nur pere de lia onklo. Tiu hundo estis donita de ĝia mastro al sia najbaro = Iia mastro estis doninta tiun hundon al sia najbaro. Kaj tiel, plu. Kiel ni jam rimarkigis, aparte de tio, ke la refleksivo sia ne povas funkcii kiel subjekto, kio plej frape konvinkas, el tiuj pasivaj ekzemploj, nome estas ilia pluan konformeco kun la respektiva aktivo, kion ĉiuj gelegantoj povas mem kontroli helpe de la ekvivalenta signo.

Fine, kaj reage al la cetere senbaza kondamno, farata de Sro Golden, kontraŭ la logikohava lingvaĵo de prestiĝa esperantologo hispana, la jam forpasita Kdo Luiso Mimó Espinalt, mi transkribas tiurilatan rekomendon de Dro Zamenhof, kiu racie konsilis, al la tuta esperantistaro, agi laŭ jena neapelaciebla instrukcio: En lingvo arte farita ĉiu havas la rajton uzi formon pli logikan, kvankam neniu ĝis nun ĝin uzis. Tiun ĉi zamenhofan rekomendon ja rigore obeadas la strebantoj por perfekta, senerara Esperanto, kiujn Sro Golden nomas Mimoismanoj.

Vicento Hernández Llusera


| Kajero 31ª | En PDF (paĝo 8ª) | Kajeroj |
Kreita de Jesuo de las Heras la marton 27-an de junio de 2000.