Kajero de julio 1996: Informoj de la Prezidanto


Ĉi foje mi havas la okazon komenti du gravajn eventojn favorajn al nia Asocio, kaj al la hispana laborista movado.

La unua estas la starigo de la libroservo de HALE, dank' al helpo de nia kamarado Nikolao Gil el Leono, kiu akceptis, post persona demando, respondeci pri nia libroservo. Nun por ke oi bone funkciu ni ĉiuj devus rilati kun nia libroservo kiam ni deziros havi esperantan materialon.

La alia grava novaĵo, kiu sendube multaj el la HALE-anoj jam konas, estas la eldono, fare de la libroservo de SAT, de la verko de kamarado Antonio Marco Botella Laboristaj kronikoj pri la hispana Esperanto movado. Recenzo de tiu interesa verko jam estas farita, do mi rekomendas al ĉiuj esperantistoj legadon de tiu-ĉi instrua verko pri la laboristaj esperantistaj eventoj en Hispanio.

Ankoraŭ foje mi alvokas ĉiujn membrojn de HALE por ke oni provu kompletigi nian komitaton. Nun vakas du postenoj: vicprezidanto kaj sekretario. Ĉu neniu el la valoraj membroj de nia Asocio akceptos doni iom da tempo por ke la fragila strukturo de HALE povu pli firmiĝi? De ni ĉiuj dependas la vivo de nia Laborista Esperanto Asocio.

Nia poresperanta laboro ne estas tre fruktodona. Mi sciis nur pri la du kamaradoj kiuj instruas en sindikatejoj de Madrido kaj Leono kun pli aŭ malpli sukcesaj atingoj. En Alikanto, urbo en kiu mi loĝas, mi povis pasintjare starigi Esperanto-kurson el kiu nur unu lernanto finis. Ĉi- jare miaj klopodoj por daŭrigi la instruadon estis vanaj ĉar mi fiaskis. Mi esperas, ke estonte mi trovos pli favorajn cirkonstancojn por daŭrigi poresperantan laboron.

Nur tri respondojn mi ricevis pri la demando kiu faris la sekretario de la LEA komitato pri la akcepto aŭ malakcepto de Esperanto Nederlando kiel LEA-o en sia lando. Malgraŭ ke ĉiuj membroj estis informitaj, la rezulto estis vere malkontentiga. Ĉu iam ni vekiĝos?

Kamaradece al vi,

Marteno

| Kajero 31ª | En PDF (paĝo 2ª) | Kajeroj |
Kreita de Jesuo de las Heras la marton 27-an de junio de 2000.