Ene de unu monato mi legis
du komdamnojn pri civila respondeco de instruistoj kaj ambaŭ estante tute malsimilaj je la
supozoj, tute similis la rezultoj.
La unua estis novaĵo nacia, ĉar lernejestro de
E.G.B. (baza ĝenerala edukado) estis kondamnita pagi 120 milionojn da pesetas. Kaj la
faktoj okazis ekster lernejo kaj la lerneja horaro:
En lernejo kun transportilo por
geinfanoj, aŭtobusoj venas je la 8:25 matene, sed klasoj komencas je la 8:45. Estas, tial,
dudek minutoj inter la alveno de la busoj kaj la komenco de klasoj. Kiu patro ne konsentus la
decidon de la estro por malfermi la pordon de la lernejo por ke geinfanoj sepjaraĝaj ĝis
dekdujaraĝaj povu ludi en la ludejo? Mi opinias, ke ni ĉiuj samopinias kun la estro, ĉar
gardi la lernejon fermitan kaj lasi centoj da infanoj atendi sur la trotuaro kaj la strato ĝis la
lernejo estos malfermita povas kaŭzi akcidentojn.
La lernejo estis malfermita, sed
kelkaj infanoj ne ludis tie, sed en falita domo apude de la lernejo; kaj domaĝe muro falis sur
infanon. Siaj kunludintoj portas lin al alia loko, kaj sekve vundas lin tiel, ke li
handikapuliĝas.
La defendanto de la instruisto argumentas, ke la akcidento okazis
ekstere de la lernejo antaŭ la komenco de klasoj, sed la juĝisto konsideris, ke kiam la
lernejestro ordonis malfermi la lernejon, li alprenis gardon pri la geinfanoj, kaj sekve civilan
kaj punan respondecojn derivitajn de la gardo de la infanoj. La ĵuĝisto komdamnis,
deklarante ke devis esti gardado en la ludejo por ke la infanoj ne eliru aŭ ŝanĝi la horaron
por ke ĝi eniĝu la venon de la aŭtobusoj. Li kondamnis civile firmaon Winterthur ĝis la
limo paktita en la poliso, kaj la instruiston por la diferenco kaj solidare al la Generalitat, tio
estas, okaze ke la instuisto ne havus propraĵojn, la Ĝeneralitato devus pagi. Kiu
lernejestro aŭ patro ne estus aginte same? Kiu estus rifuzinte malfermi la pordon de la
lernejo, lasinte la etajn infanojn sur la troruaro? Tamen, la lernejestro estis
kondamnita.
La alia afero okazis en Murcia, kaj ankaŭ estis sur niaj televidaj ekranoj.
La faktoj okazis en la lernejo, kaj estis ekster la klasaj horoj. Infano ĵetis kalkon al alia
infano, kiu sekve perdis okulon. La aktivaĵo estis aprobita de la Lerneja Konsilio. La
instruiston oni ne kondamnis pune, sed civile, kaj li devis pagi kelkajn milionojn.
En
ambaŭ okazoj la misfaraĵoj estas ekster klaso, ambaŭfoje instruistoj agis bonintence, kaj
ambaŭfoje ili devis pagi kelkajn milionojn.
Eĉ se la Ĝeneralitato pagas, eĉ la se la
Ministerio pri Edukado kaj Scienco pagas, kiu pagos al la du instruistoj por malgajajn
tempojn kiun ili vivis?, por timo, por kolero? Bedaŭrinde, neniu pagos. Kvankam la viktimoj
havis stipendion por sia doloro, ĉu ili estus pagitaj pli por alpreni pli grandan respondecon?
Bedaŭrinde, ne. Por eviti akcidenton kaj, la alia, por voli aktivvaĵojn aprobita de la Lerneja
Konsilo, ili nur obtenis malgajaĵon, malfarton, sensonĝajn noktojn.
Finfine, per tiu
kaj aliaj similaj kondamnoj, geprofesoroj ne volas alpreni respondecon, ĉar neniu pagos nek
dankos tiun aktivaĵojn, kaj ankaŭ ili devos pagi por ĉio difektita.