Antaŭ kelkaj monatoj mi legis la lastan verkon de Claude Piron,
Le défi des langues, kaj mi trovis, ke estas tempo por ĉesi
klinitkape laŭiri. Ni esperantistoj havas ŝlosilon por malfermi
internacian diskomprenon, sed ni ankaŭ devas ekspliki tion al
neesperantisto obstina. ĉiuj argumentoj kaj kontraŭargumentoj
kiujn ni esperantistoj suferas iam estas sufiĉe bone eksplikataj en
tiu ĉi libro. ĝi estas vere mensa manĝaĵo por konvikita
esperantisto. La solan problemon kiun tiu verko havas estas la
lingvo: ĝi estis verkita france. Tial mi tuj tradukis en la
hispanan, por ke multaj samideanoj de mia lando kaj Sudameriko
povos profiti la valoran verkon de Profesoro Piron. Mia traduko
estas korektita kaj aprobita de la aŭtoro mem, kaj baldaŭ estos
eldonita. Tamen, estas mono problemo nun, kaj se samideano kredas,
ke li aŭ ŝi povas helpi, mi plezure ricevos lian aŭ ŝian leteron!
Profesoro Piron priskribas la plej multekostan malsanon en la mondo:
La Sindromo de Babelo; kaj ankaŭ diskutas pri la diversaj flegadoj
de la malsano, kaj ankaŭ la sola kuracilo. La strukturo de la libro
estas jene:
Mia opinio estas, ke estu plej bono se la aŭtoro mem esperantistigu la verkon, por ke samideanoj de la tuta mondo povos profiti tiun ĉi kopernikanan verkon pri ekscio de Esperanto ene de la esperantistaro, kaj ekster ĝi pere de postaj tradukoj en multajn aliajn lingvojn ele de la esperanta versio.
Se vi volas pluan informon pri la hispana versio, bonvolu skribi al kajeroj@gmail.com