Humuro

Bonvolu ridi..., sed ne tro!Ni ridu...

Trafa respondo

La hejmo-mastrino plendas: Aŭskultu, Mari: hieraŭ vi rompis florvazon kaj du tasojn, hodiaŭ vi rompis tri glasojn..., kio okazos ĉi tie morgaŭ?

La servistino saĝe respondas: Ne timu, sinjorino. trnakviliĝu, ĉar morgaŭ mi havas liberan tagon!

Justa rajto

Knabeto petas kalendaron por la nova jaro en butiko proksima al lia hejmo. La mastro proteste diras al la infano: Sed, knabeto, viaj gepatroj ne kutimas ĉe ni aĉeti!

La knabeto saĝe rezonas: Ni ne, sed la najbaroj jes, kaj mia panjo ĉiam prunteprenas ĉion de ili!

Saĝa principo

ĵusa edziĝinto petas al sia direktoro plialtigon de salajro: Mi kuraĝas peti al vi plialtigon de salajro, ĉar mi edziĝis!

La direktoro per teknikaj terminoj respondas: Mi bedaŭras, sinjoro, sed mia firmo ne kutimas pagi damaĝmonon pro akcidentoj okazintaj ekster la negoco.

Oni devas distingi.

Pasie viro diras al sia fianĉino: Ĉu vi rifuzas min, amata Maria? Ĉu vi ne volas iĝi mia edzino?

Ho, mia kara, tiuj estas du aferoj malsamaj: antaŭe vi demandis min, ĉu mi volas ami vin eterne, kaj poste, vi proponas edziĝon. Kompreneble, ke mi akceptas vian duan proponon!

Malbelulino

La paro de malbela junulino riproĉas la fianĉon: Kiel vi kuraĝis kisi mian filinon en la mallumo?

La fianĉo, konstatante la realan malbelon de la junulino, respondas: Ho, sinjoro, senkulpigu min! Ankaŭ mi mem nun ĉe la lumo mi miras pri tio!

Malantaŭ la kulisoj

La ripetado ne sukcesas. Fine la direktoro krias: Ĉu ni estas en teatro aŭ en frenezulejo?

La unua ĉefaktoro malbonintence respondas: En teatro! Sed en la frenezulejo almenaŭ la direktoro estas normala homo.

Konscienca ŝtelisto

Justeco blinda La jugisto severe riproĉas ŝteliston: Unue vi ŝtelis la tekon de tiu sinjoro kaj poste vi eĉ intencis mortigi lin!

La ŝtelisto pretendas pravigi sian fiagon: Jes, ŝinjoro juĝisto, tion mi devis fari, ĉar en la teko aperis noto kun la jena teksto: Malfermota nur post mia morto!

Prezo de aŭtomobilo

Du ŝtelistoj konversacias: Belegan aŭtomobilon vi havas. Kiom ĝi kostis?

-Nur du jaron en karcero. Pensi, ke ĝi apartenis al juĝisto!

Senlima vanteco

Du amikoj konversacias pri intimaĵoj kaj unu diras la alian: Al mia edzo ĉio plaĉas ĉe mi: miaj jaroj, miaj vestoj, mia voĉo, mia figuro, miaj kapricoj... - Kaj al vi, kio plaĉas ĉe via edzo?-, respondas la alian.

- Lia bona gusto!-, replikas la unua senhezite kun granda fiero.

Taŭga preteksto

Chu la testudo venos..? -Kelnero, jam antaŭ pli ol duonhoro mi mendis la testudan supon, kial oni ne portas ĝin?

-Ho, sinjoro, mi multe bedaŭras tion, sed jam vi scias kiel ege malrapida besto estas la testudo!

Konsulto al spiritisto

Naiva spiritismkredanto demadas al spiritisto: Ĉu estas vere, ke la spirito de Beethoven aperis antaŭ vi? Kaj kion li diris

La spiritisto senhezite respondis: jes, aperis kaj diris al mia edzino ke ŝi ne plu ludu liajn sonatojn, jen kial ŝi nun turmentas min aĉe pianludante nokturnojn de Chopin.

Pedagogio

Pedagogo emfaze parolas al malfeliĉa patro pri kvar sovaĝaj gefiloj: Neniam oni devas bati la infanojn, kaj aldonas: Mi supozas, ke vi neniam tion faras, ĉu ne?

La malfeliĉa patro prudente respondas: Ho, ne! Tre malofte, sed ĉiam por memdefendo!

De eraro al eraro

La juĝisto severe: Vi eniris hieraŭ nokte je la dua horo tra la fenestro rompinte vitron, kion vi serĉis tie?

Ruze la akuzato respondas: Mi opiniis, ke ĝi estas mia loĝejo.

La juĝisto kun triumfa tono: Kaj kial vi elsaltis kaj forkuris, kiam la mastrino malkovris vin?

La akuzato, senhezite: Ĉar mi pensis, ke ŝi estas mia edzino.

Alia pri juĝistoj

La juĝisto kun serioza mieno: Kaj vi diras, ke tiu ĉi viro prirabis vin! Ĉu vi rekonas inter tiuj multaj aĵoj vian propraĵon?

La denuncinta virino: Jes, tiu poŝtuko kun la litero M.

La juĝisto replikas: sed, sinjorino, tio ne estas pruvo, ĉar ankaŭ mimem havas poŝtukon kun litero M.

La virino obstine: Ĝuste! Precize du mankas al mi!

Antaŭ bela pejzaĝo

Ho, karulo...Edzo al sia babilema edzino: Kia vi trovas ĉi tiun pejzaĝon, mia kara?

-Ho, karulo, superba, mi restas muta!
-Bonege!-, sopiras la edzo, -tiam ni restos ĉi tie dum tri monatoj!

A. Lapra.


Kajero 29ª ~ En PDF (paĝo 12ª) ~ Aliaj Kajeroj
Depósito legal: Z-2398-88
Presejo: Eurocopia, S.L.
Muziko: Valzo de la verko 17ª de Fernando Sor.