En tre sistema maniero li transkribis publikigitajn fontojn, en kiu aperas jam esperantigitaj katalunlingvaj loknomoj kaj informas pri la ĉefaj problemoj rilate elekton de formo kaj prononco. Ekzemple, specifeco de la kataluna kazo estas manko de unueca norma prononco; nuntempe samrangaj estas kvin prononcmanieroj. Sekve, li proponas du eblojn por asimilado:
La aŭtoro pravigas sian asimiladon "laŭ la tradicio de esperanto", kiu liaopinie "fiksas la fonetikan sistemon de la lingvo". Efektive, tiu tradicia esperantigo "paŭsas la manieron, laŭ kiu estis kreita la espranta vortaro, kiu mem sekvas la rusan prononcon de latino: kvar (lat. quattor), kvin (lat quinque), akvo (lat aqua), kvankam (lat. quanquam),ktp (pĝ. 12).
Por montri, ke la solvo proponita de Alos i Fnt ne havas universalan aplikeblecon, mi prezentas la sekvajn brazilajn toponimojn esperantigitajn de Délio Pereira de Sourza. Li ne altrudas la "v"- sonon en portugallingvaj loknomoj finiĝantaj per diftongoj, en kiuj u sekvas vokalon:
Blumenau - Blumenaŭo (Ne Blumenavo)
Grajaú - Graĵaŭo (Ne Grajavo).
Pajeú - Paĵeuo (ne Paĵevo)
Poxoréu - Poŝoreo (ne Poŝorevo).
Banabuiu - Banahuio (ne Banabuivo).
La tikla demando estas, kiel decidi pri la fundamenteco de la karakterizo de "ŭ", kiun faris Albault, se ne ekzistas unuanima akordo inter la kvin tekstoj? 40% fundamenteco estas sensencaĵo; io stas aŭ laŭfundamenta aŭ kontraŭfundamenta. Ĉu ni insistu, ke la germana kaj rusa tekstoj de la Fundamenta Gramatiko estas pli aŭtentaj ol la aliaj? Efektive, ĝuste pro la mankhaveco de la regulo pri "ŭ" en ĉiuj kvin etnolingvaj versioj, oni rajtas dubi pri ĝia fundamenteco kaj, sekve de tio, ne estas iu ajn kialo aŭ devigo akcepti la aserton de Albault, ke la Fundamento preskribas,ke litero "ŭ" estas uzata nur post vokalo.
Kay Gŭadalkiviro. Kŭinto Fabio kaj Kŭirino estas, ĉu portugaleskaj? monstroj! La lingvo konas ja nur Gvadalkiviro. Kvinto, kvirino. Krome Kŭinto, kuirino en Esperanto ne legiĝas kvinto, kvirino, ma Kujnto, Kuirino!!! Kaj ĉu, anstataŭ kvin, ni de nun skribu kŭin?
Ni havu kompaton por povra, pita Piĉ, kiu ne kapablas artikulacii la sonojn "gŭa" kaj "kŭi", do lia slava buŝo eligas nur la kakofoniajn bleojn "gva" kaj "kvi".
Parolantoj de la lingvoj de Iberio ne devas lerni de fuŝe prononcantaj alilingvuloj kiel esperantigi nomojn el sia denaska lingvo. Oni ne disstreĉu Esperanton sur la kruco de slava fonetiko!
Bernard GOLDEN