Antaŭ kelkaj tagoj la ĵurnaloj informis pri terura
batado al nederlandano en Barcelono nur pro rasaj motivoj, kaj kelkajn
semajnojn pli frue, pri murdo de junulo sur Madridaj stratoj, en ambaŭ
kazoj fare de junaj bandoj de "razkapuloj", t.e. nazioj. Tiuj ne estas
la unuaj kazoj, ja similaj krimoj, bedaŭrinde, ripetiĝas en Germanio,
Francio, Anglio kaj aliaj landoj. Antaŭ ne multaj semajnoj, en la urbo
kie ni redaktas tiun ĉi kronikon, alia el tiuj bandoj batadis
senkompate dum sama nokto, unue, povran senhelpan enmigrinton, ĝis ili
lasis lin surtere grave vundita. Tuj poste, ili ripetis similan
«heroaĵon» per botoj fere garnitaj kontraŭ granda nombro da
maljunaj mizeruloj, kiuj kutimis kolektiĝi en publika place. Simile
kiel en tempo antaŭa al la lasta mondmilito, tiuj krimuloj volas
pravigi tian aĉan konduton en la nomo de raspurigo kaj por la "gloro"
de la patrio... Ĝis kiam ni toleros tiujn degenerintajn bestojn?
En Centra Eŭropo, eksplodo de naciismaj aspiroj
revivigis la plej tragediajn dramojn de multaj popoloj en antaŭaj
militoj: bildoj de koncentrejoj, scenoj pri humiligoj, perforto,
malsato, detruo kaj murdado aperas en ĵurnalo kaj televido kiel atesto
pri io nepravigebla. Torturoj, ekzekutoj, krimoj kontraŭ la omaro tute
nepardoneblaj, nur ĉar oni volas starigi landlimojn kelkajn kilometrojn
pli aŭmalpli malproksime, aŭ ĉar la rasfiero de certaj arogantuloj
volas elmontri iliajn makabrajn instintojn... Ĝis kiam ni toleros tiujn
fondantojn de patrioj, kiuj eksportas sistema la murdon kaj tamen
toleras en la propra hejmo maljustan socion kun karakterizoj
nedemokrataj?
Antaŭ kelkaj tagoj ni ricevis en nia Redaktejo
broŝuron en Esperanto, senditan sendube de kelkaj el tiuj "patriotoj",
kiuj volis pravigi murdojn kulpante la aliajn pri similaj faroj: krimo
ne pravigas alian krimon! Kompreneble en tiu broŝuro ne aperas la
pravigitoj en la momento, kiam ili praktikas homoĉason sur
ubostrato kaj lerte vundas virinojn kaj infanojn. Ne aperas hospitaloj
masakritaj de potencaj kanonoj, nek torturistoj aŭ mil kaj unu aliaj
krimoj, kiuj ne havas eksplikon en Esperanto nek en iu ajn alia lingvo.
La uzo de paca lingvo Esperanto, kiel instrumento por klarigo de
malhumanaj naciismaj celoj, estas, niaopinie kaj minimume, alia
perversa decido, evidenta eraro...
Ekzistas aliaj naciismaj terorismoj en niaj urboj,
inter ili tiu de la ŝtato aŭ de certaj minoritatoj, kiuj intencas
konvinki la aliajn civitanojn per pistoloj kaj bomboj. Ni abomenoas
tiujn "savantojn" de popoloj kaj laŭte denuncas tiajn farojn kiel
neeksplikeblajn krimojn... Ĝis kiam ni toleros tiujn agresojn de
nazioj, naciistoj kaj reakciuloj kontraŭ la paco kaj la homaro? Batalo
por plibonigo de sociaj konkeroj, por liberoj kaj homamaj celoj povas
pravigi en konkretaj kazoj la uzon de perforto, sed neniam por fondo de
novaj patrioj aŭ tribaj aspiroj aŭ por distingo kaj elstarigo de rasaj
fokusoj kaj etnaj sanktejoj. Kaj bonvolu ne aludi la defendon de
kulturo, ĉar pistoloj kaj bomboj ne kongruas kun civilizacio kaj
kulturo. Ĉiukaze oni devas esti ĉiam inda je la pluekzisto de
homaj rajtoj de la individuoj Progresema moderna socio postulas jam de
antaŭ longe kaj por ĉiam malaperon de ĉiuj baroj inter
homoj, bezonon de solidara politiko, kiu unuigu la homaron, ĉar
sen tutmondaj organizo kaj celoj ni ne atingos superi la primitivan
socisistemon de la kavernoj, al kiu ŝajne strebas tiuj patriotoj...
Mizero kaj malsato ne povas malapero de la mondo dum tiuj agresemaj
minoritatoj sin okupas egoisme garantii la propra modelon de sia senmakula patrio kaj raso,
ĝuste kiam ni estas ĉe la sojlo de la dudekunua jarcento, kaj tiuj
tribaj distingoj estas nur signoj de pasinta tempoj regresemaj...
Cetere, ni klare diru al la eldonantoj de la citita
broŝuro, ke ne validas pretekstoj, kiuj intencas pravigi krimojn
citante alies flagojn. Esti serbo aŭ muzulmano ne ŝanĝas la fian
karakteron de maljusta ago, eĉ se esksplikata en Esperanto, ĉar
paco havas nur unu solan vizaĝon. Nu, sinjoroj naciistoj: bonvolu ne
ripeti vian eraron uzante Esperanton por pravigi krimojn, ĉar tio,
anstataŭ ebligi la komprenon de via konduto, inklinigas nin al naŭzo.