Ĉi-jubilee tamen kelkajn publicistojn ŝajne atakis
la modo superpedanti etajn stilerojn de la karakasano, kun la celo
implicite draŝi lian tutan traduklaboron. Unua ĉi-vente boardis la
aŭstralia Trevor Steele (cetere mem tre bona stilisto), kiu kaptis la
okazon de recenza tasko (3) por fari al li bonan lavon pro la uzado de
pronoma nul.
Dua krozis la pldevena britino Kry
Ungar. Sub la ŝirmo de eseo tradukkompara (4), ŝi regalis lin sur la
oreloj per doktoreca ulno (5), akuzante lin aroganta, misscia pri la
angla lingvo kaj nekompetenta pri bibliografia laboro. Ŝin perfidis
tamen komparcela apudigo de du versioj de du eroj el la romano Dr-ro Jekyll kaj S-ro Hyde,
unu el la plumo de Albert Goodheir, alia el la ateliero de De Diego.
Paralelpaĝe metitaj post ŝia eseo, tiuj versioj frape astestas, ke la
venezuelano superstilas la nederlandanon, dementante la aserton de Unga
pri la redono de De Diego: "Tiu lasta traduko aldonas nenion, nek
stile, nek komprenige, al la laboro de Goodheir". Se ŝi ne
almetintus la versiojn komparcele, la legantoj devas konfidi al ŝiaj
juĝo, kvankam ilin eble suspektigus ŝia ŝovinisma pafo samalinee: "iom
arogante alilingvano arogas al si la taskon traduki el la angla". Tamen
antaŭ la paralelaj versioj ĉiu povas kompari kaj decidi mem. Ekz.
laŭmia komparo de la versioj sur p. 24, de Diego superatutas la
nederlandanon sepfoje, dum ĉi lasta lin venkas nur trifoje.
Laste, sed ne balaste, al ĉi ĥoro aliĝas neniu alia
ol Bernard Golden (7), fama pro siaj (pravaj) lingvoskurĝoj. Ekirante
el leksikologia mispaŝo de De Diego (8), Golden lekcias pri eskatologio kaj skatologio,
prezentante, kiel kutime, abundan farĉon de difinoj, etimoj, argumentoj
kaj leksikografiaj referencoj. Tamen la pravon kaj ravon de lia erudo
stompas la hasto kaj drasto de lia konkludo, ke pri leksikologio De
Diego.., ne kompetentas!
Oj! Golden devus gardi sin de tiaj bruskaj pafoj. En
aligazeta artikolo (9), aperinta preskaŭ samtempe, ankaŭ li stumblas
sur la leksikologia tereno, erudante pri "lazo, ĉe kies finaĵo ligiĝas
du aŭ tri pezaj ledkovritaj buloj el ŝtono aŭ metalo". Ve, Berĉjo!
Buloj el rigida ŝtonoj aŭ metalo? Evidente ĉi-loke temas pri
globoj, ne pri buloj! Eĉ la povra Kabe "renegata fuŝleksikografo" (laŭ
etikedo de Golden mem) povintus lin instrui pri la ĝusta signifo de bulo (10)...
Ĉu el tiu peko, eventuale hapaksa (11) oni samhaste
konkludo, ke Golden ne kompetentas pri lesikologio? Aŭ ĉu oni apliku la
indulgemon de Jan Harselaar (12), kiu unua elspuris la konfuzon de De
Diego, sed saĝe reeĥis la faman diron pri la granda Homero kelkfoje
dormetanta? Mi ne dubas elekti la duan, ĉar la leksikologiaj kapabloj
de Golden ŝajnas al mi neriproĉeble solidaj kaj gratulinde fekundaj,
malgraŭ disfojaj stumbloj. Peko kaj eraro estas ecoj de l' homaro!