En la lasta numero de nia revuo ni konfirmis la SAT-kotizojn de la pasinta jaro. Por anonci ilin, ni, antaŭ ol nia revuo eniris en presejon, fine de novembro konsultis telefone nian tiaman SAT-peranton. Ĉar li, samkiel ni, ankoraŭ ne estis ricevinta la novembran "Sennaciulo"-n, kio okazis laŭlonge de la unuauj 15-aj tagoj de decembro, li konfirmis al ni saman tabelon kiel pasintjare. Kaj tian tabelon tabelon ni publikigis. Post la ricevo de nia gazeto ni konstatis la ŝanĝon. Ja la modifo estas atentinda (nur "Sennaciulo" + 22%) ĝuste en momentoj, kiam la salajroj de la hispanaj laboristoj stagnis aŭ eĉ suferis malaltigon. Ĉu estus tro peti al niaj parizaj k-doj de SAT-P.K., ke ili alkitimiĝu, kiam temo koncernos nin, prezenti al ni la oportunajn konsultojn, kaj poste informi nin sufiĉe antaŭtempe al la efektivigo de la koncerna decido?
Ni petas al niaj legantoj kaj al la nova SAT-peranto en Hispanio, k-do Bustín (kiu suferas la menciitan neglekton), senkulpigon, kaj reproduktas tiujn novajn kotizojn por Hispanio: