Laborismo

Paĝoj el la laborista E-movado en Hispanio

(Venas el la paĝo 19a de K.S.-23)

La neŭtrala Esperanto-movado preskaŭ malaperis en Hispanio, kaj restis nur izolitaj E-Grupoj, la plej gravaj. La krizo de valoroj, ekonomia malstabileco kaj la alta kosto de la papero forbalais la regulan aperadon de esperantistaj revuoj, inter ili "Homaro". Nur restis en la lando revueto eldonita de la Popoldomo de Madrido, "Socialismo Esperantista", (4 paĝ 34x34), organo de la socialistoj de la hispana ĉefurbo.

  Antaŭ tiu gravega situacio, kiu minacis malaperigi la tutan E-Movadon en nia lando, Julio Mangada intencis savi ĉion saveblan kaj fondis en 1917  la Federacion "Zamenhof", kies celo estis kunigi ĉiujn espernatistojn sendistinge en unu solan asocion kaj dotis gin per oficiala ilsutrita organo, "Hispana Esperantisto".  Por publikigi  iun revuon en tiu momentoj de profunda ekonomia krizo oni disponis pri la redaktoraj servoj de F. Redondo, kaj pri li mem, kaj pri la profesiaj servoj kaj malavara sindonemo de la presisto Emilio Gonzalez Linera, sen kies efektiva kunlaboro la revuo certe ne povus aperi pro divesaj ĉiaspecaj sufiĉe gravaj motivoj, precipe manko de papero kaj de pecoj por ripari la malnovajn presilojn, tute ne asntataŭigeblajn, ĉar en tiuj momentoj oni fabrikis nur militinstrumentojn.

Dum la daŭro de la Mondmilito, la Movado stagnis kaj restis en tiu minimuma aktivado. Oni povas konsideri en tiu punkto finita la unuan etapon de la Laborista Esperanto-Movado en Hispanio, kiu fakte konsistis nur en propagandado, varbado, instruado de la lingvo kaj fondo de Laboristaj E-Asocioj aŭ Fakoj en la sino de Socialistaj Partioj kaj Atenoj. Eble mankis la sufiĉa forta volo por starigi internaciajn rilatojn kun aliaj laboristaj asocioj de Eŭropo, sed en tiu epoko la hispana popolo malofte rigardis preter Pirineoj.

REVIVIGO DE LA MOVADO
  La forpaso de D-ro Zamenhof en 1917 estis kvazaŭ emocia skuo en la konscienco de ĉiuj hispanaj esperantistoj, kaj la funebraj celebradoj honore al la Majstro estis samtempe plej evidentaj vivosignoj pri revivigo de Esperanto en Hispanio: la Socialista Esperanta Grupo de Bilbao estis en tiu momento la plej forta E-Grupo de Vaskolando, kaj en la sidejo de la Popoldomo de Bilbao okazis la 19an de majo nekrologa sesio honore al la Majstro, kun partopreno eĉ de neŭtralaj  esperantistoj. La funebran oracion eldiris la prezidanto de la laboristaj esperantistoj, k-do Jesús Iñarritu, kiu priskribis la idealisman penson kaj homaman pragmatan agadon de D-ro Zamenhof. Poste intervenis reprezentantoj de aliaj Esperantaj Grupoj de Vaskolando: k-do Linacero deklamis poemon verkitan de samideano Santamaría, kaj tuj poste k-do Rosendo Sánchez disertaciis pri filozofaj aspektoj de la homaranismaj ideoj de la Majstro; k-do Velasco deklamis belan soneton kaj fine k-do Larrea legis tres interesajn pecojn pri sociaj temoj de José Gorostiza kaj Julian Zugazagoitia.

La Ateneo Laborista de Gijón publikigis dum tiu ĉi jaro revuon "Diagonalo", kies ĉefredaktoro estis Alfredo Villa Villa, helpite de Francis F. Braga.

En aprilo 1918 la Socialista Grupo de la Arboleda (Bilgbao) elektis novan estraron konsistantan el jenaj k-doj: prezidanto Saturnino Ortiz, sekretario Juan Rincón kaj kasisto Jacinto Prieto. L anova estraro organizis ekskurson al Barakaldo invitante aliajn Esperanto-Grupojn: La Socialistan Esperantan Grupon de Bilbao kaj la neŭtralan Esperantan Grupon de sama urbo. la celo estis revigligi la Movadon en Barakaldo, kie ĉiam ekzistis potenca E-Grupo kaj dum la Mondmilito tro dekadencis. Prelegis la prezidanto de la loka Grupo Eugenio Lunate, kiu paroladis pri la gloraj mortintoj de nia Movado. Li skizis unue la vivon kaj agadon de Dro Zamenhof kaj poste tiun de aliaj esperantsitaj pioniroj: Mudie, Bourlet, Boirac, k.a., kiujn li komparis kun novaj Donkiĥotoj. La Renkontiĝo estis vere sukcesa.

Grava decido pri Esperanto fare de sindikatoj
 
  En 1919 okazis en Madrido kongreso de hispanaj laboristaj sindikatoj, kiuj en unu el siaj kunsidoj decidis disvastigi Esperanton en la Racionalismaj lernejoj funkciantaj ene de la Sinditakoj mem. Tio tute simple signifis organizi Esperanto-kursojn en ĉiu hispana urbo, kie ekzistis tiuj laboristaj centroj (800 000 membroj en tiu momento). La propaganda efekto estis tiel granda ke la malamikoj de Esperanto akuzis la esperantistojn sendiskriminacie esti "sindikatistoj", kio fakte ofendis tiujn, kiuj ne estis tiaj aŭ ne simpatiis la sindikatojn. Kompreneble, tiu situacio ne longe daŭris, kaj iom post iom ĉiu homo aŭ kolektivo okupis sian lokon antaŭ la publika opinio.

Atintinginte ĉi tiun punkton eksplikante la historion de la Laborista Esperanta Movado en nia lando, ni konsideras oportuna skizi la plej gravajn eventojn de tiu sama historio ekster nia lando, ĉar post la fondo de SAT, nia Laborista E-Movado funkcios en prekaŭ kompleta interrilato kun tiu internacia.

FONDIĜO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA (SAT)

En 1921 fondiĝis en Prago Sennaieca Asocio Tutmonda (SAT), kies celo estis krei mondorganizon sennaciecan, uzi Esperanton kiel edukan ilon por klasbatalo de la laboristaro en ĉiuj landoj kaj unuigi ĉiujn laborsitajn esperantistojn sendistingue al ilia partia membreco, kunordigante la aktivadon de ĉiuj ili. En Prago jam ekzistis la precedento de formiĝo en 1911 de socialdemokrata Laborista Asocio Esperantista, kies organizo, "La Kulturo", proklamis sloganon, kiu post la unua mondmilito aktualiĝos kiel konvinko de multaj laboristoj esperantistaj: "Unue ni estas socialistoj, kaj tuj poste esperantistoj" (4).

La fondo de SAT respondis ankaŭ al la bezono kunigi ĉiujn laboristajn kaj socialistajn grupojn jam ekzistintajn en diversaj Eŭropaj urboj ekde almenaŭ la jaro 1905. Speciale menciindaj pro ilia aktivado estis la Socialistaj Grupoj de Stokholmo, Hago, Hamburgo, Munkeno, Parizo, kaj en Hispanio la Socialistaj Esperantistaj Grupoj de Bilbao, Madrido, Valencio, Barcelono kaj Gijón.

   Lanti La plej elstara fond-iniciatinto esits la franco Eugène Adam, pli konata per la nomo Eugène LANTI. Tiu ĉi klera aŭtodidakto naskiĝinta la 19an de julio 1879 en normanda vilaĝo jam skizis siajn ideojn pri la utilo de Esperanto  por laboristaj celoj monatojn antaŭajn al la SAT-fondiĝo per artikoloj aperintaj sur paĝoj de "Esperantista Laboristo" (1919-1920), en kiuj li difinis, kiel li konceptis tiun fondotan "Esperantista Internacio de la Laborklaso". Efektive en majo 1920, ankoraŭ freŝaj  la novaj statutoj de "Liberiga Stelo", balotitaj en referendumo, oni prezentis al la anaro tiujn statutojn apud proklamo, en kiu klare aperas la bazaj ideoj de LANTI pri Laborista Esperantista Internacio. La fundamenta skizo pri sennaciisma asocio ĝuste kuŝis en tio: la malapero de la koncepto nacio en la strukturo de la estonta Laborista Internacio, sen kiu kondiĉo, li insistas, ne eblas aŭtenta Laborista Internacio. La teksto de la proklamo diris:

Ĉi-apude  ni prezentas al vi la novajn statutojn de "Liberiga Stelo", ŝanĝitajn laŭ datfreŝa referendumo de la nuna anaro. Ŝajnas al ni superflua montri ĉi tien la neneceson de tia Laborista Internacio. Certe, ĉiuj antaŭenemaj esperantistoj sentas la bezonon de tiu organizaĵo, kiu pli ol io ajn helpos al la triumfo de nia kara idealo. Tamen, unu punkto el tiuj statutoj postulas klarigon. "Liberiga Stelo" fundamente malsimilas je la ĝisnunaj Internacioj. Ĉiuj laboristaj Internacioj, estintaj kaj estantaj, pekas en sia strukturo mem: ĉiuj staras sur mallogika bazo, nome: la nacio kiel celo. La nepra naciemismo de ĉiu nacia sekcio venenas la tutan asocion. Ĉiu sekcio penas —eble senkosncie— nur por si mem, nur por sia egoista naciemismo. Ho! Evidente! Sur la papero, la konkordo estas..., kaj ĉe la kongresoj, ĉiuj sekcioj reciproke ĵuras certan interhelpon. Tamen, du la akraj krizoj, tiu unueco, tiu samceleco malaperas kaj, spite la penegojn de kelkaj fideluloj, cedas lokon al naciemismo, eĉ al ŝovinisma fluego kiu puŝas la hieraŭajn amikojn unu kontraŭ alian! Tiam ne plu da interhelpo, ne plu da frateco, sed malfidemo eĉ malamo. Fakte, la laborista Internacio ne ekzistas: ĉiu nacia sekcio estas aparta, aŭtonomia asocio. Ja!, ĉe iu ajn Internacio, pro lingvodiverfseco, preskaŭ devigaj estas la sekcioj, almenaŭ lingvaj sekcioj..., sed ni, samlingvanoj, ni Esperantistoj, ni ne konas tiun baron. Kial konservi tiun formsistemon, kiu sin montris tiel fatala ĉe ĉiuj laboristaj internaciaj isntitucioj. Forpuŝu tiun antikvan kaj danĝeran koncepton kiu sufokas la internaciisman senton mem. Ni povas kaj devas fondi sennaciecan internacion. Al naciemismo opozu ni integralan Internaciismon.

Ĉiu komunistoj, kooperativanoj, liberecanoj, socialistoj, el ĉiuj landoj, ĉiuj kiuj kvankam enviciĝintaj diferencajn partiojn, aliras al sama celo, nome: la estriĝo, la memstareco de la laboristaro, ĉiuj unuiĝu, kuniĝu en nur unu Supernacia Internacio. Forĵetu ĉi tiujn etiketojn kiuj nin dividas kaj ĝenas, kaj ilin anstataŭigu per la devizo: Revolucio.

Kamaradoj!, diskonigu, pretigu nian alvokon, aniĝu, anigu L.S. Ni bezonas ĉies fortojn. Se ĉiu antaŭenemuloj komprenas sian devon, nia Internacio estos potenca, kaj sintrudos al la Laborklaso, kaj tie estigos la veran Intenaciismon kiu tiom mankas.

Nia agadkampo kaj patrujo estu: Homaro.
  Nia celo estu: helpi al la starigo de la Universala Respubliko Laborista.
Frate al vi
La Centra Komitato de L.S.

"Liberiga Stelo", sub kiu nomo stariĝis societo en Parizo en la jaro 1910, kun la statuta celo "batali por la malstarigo de la kapitalista socio, batali kontraŭ la religio, propagandi liberigajn ideojn" (5).

Esperantista laboristo.

Sur tiu linio la numero 20ª de la ĉiumonata "Esperantista Labotisto" (kiun ni fotokopias), organo de la citita socialista asocio "Libetriga Stelo" (nov.1920), E. Adam (t. e. LANTI) instigas la Verdruĝulojn partopreni amase en la Praga Kongreso "kie ni devas esti multaj kaj fortaj".

En la januara numero de 1921 a sama gazeto daŭrigas la kampanjon: Ni deziras krei sennaciecan popolon. Ni volas senprokraste kutimigi al eksternacia pens-, sent- kaj agadkapablo. Kaj en la junia numero insistas pri samaj principoj: "Nia asocio ne devas esti politika organizaĵo, laŭ la mallarĝa senco dela vorto. Ĝi estu eduka, kleriga, helpa, realiga; tiele ĝi estos pli revoluciiga ol la politikaj partioj, kiuj celas precipe fari partianojn, ne konsciajn revoluciulojn, t.e. homoj en kies menso formalaperis la malnovaĵoj kaj eniris ecoj ebligantaj novan socisistemon.

Sub tiu etoso vere revoluciema okazis la fondkongreso en Prago, en aŭgusto 1921.
La SAT-membroj kaj la laboristaj Esperanto-Asocioj (LEA-oj) funkciantaj sub sama inspiro, sin montris tre efikaj pri la uzado de la lingvo, tre praktikaj impulsante la eldonadon de lernolibroj kaj socipolitikaj verkoj, kaj tre liberemaj por la diskutado de temoj plej diversaj en la mondo de la ideoj kaj progresemaj filozofioj. La fondo de SAT respondis al la absoluta bezono de laboristaj esperantistoj organiziĝi internaciskale kaj estis pro ili esperoplena promeso pri tute nova koncepto uzi la internacian lingvon kaj plifortigi la solidaron kaj la unuecon por klasbatalaj celoj.

SAT-moskvanoj fondis en junio 1922 altnivelan informan kaj literatusciencan revuon, "La Nova Epoko", kiu en oktobro 1923 fariĝis organo de SAT, aperinta ĉiumonate. Unu jaron poste ĝi lasis tiun oficialan taskon al nova gazeto, "Sennaciulo", aperinta ĉiusemajne redaktata de Norberto Bartelmes, uno el la plej kompetentaj redaktoroj, kujn mi iam konis en nia Movado.

De 1922 ĝis 1929 SAT saltis de tutemodesta internacia asocio konsistanta el 1.064 membroj ĝis 6.500. Ĝi publikigis du gazetojn, "Sennaciulo" kaj "Nova Epoko", kiu aperigis socipolitikajn temojn kaj plej gravajn ideojn pri la sennaciismo de LANTI. La utiopia idealo esperantista antaŭa al la unua mondmilito, ke per interkompreno "la homoj faros en konsento unu grandan rondon familian", fariĝis kaduka kaj evoluis en laboristaj medioj al la ideo pli pragmata, ke per Esperanto kaj klasbatalo pli facile oni detruos la lingvajn barojn, kaj tio enkondukos la laboristojn al nova pli justa socialisma sociordo...

Sed SAT ne estis escepto en la socio de tiu periodo, certe tre riĉa je diverseco de opinioj, kaj en ĝia sino floris laboristaj minoritatoj politike pensantaj tute malsame: de unu flanko la oktobra rusa revolucio kaj la ekonomia krizo en kapitalismaj landoj influis multajn laboristojn kiuj akceptis la tezon kaj principojn de komunistoj pri la socialaj spertoj en Sovet-Unio kaj decidis kredi, ke la dogmemo kaj diktaturo aplikataj en tiu lando (la unua socialisma ŝtato en la mondo), estis akceptindaj, ĉar ili apartenis al la unua fazo de laboristara revolucio. En tiuj tagoj SAT montriĝis favora al soveti-amika kriterio. Sed, en la alia flanko, socialdemokratoj kaj anarkistoj tute ne akceptis regreson de la individuaj kaj kolektivaj liberoj, eĉ en la nomo de revolucio. Efektive, en 1924 konsiderinda grupo de anarkistoj decidis forlasi SAT kaj fondis Tutmondan Ligon de Senŝtatanoj (TLES), iel proteston kontraŭ tiu soveti-amika sinteno.

Sed iom post iom la opinio de SAT pri Sovet-Unio ŝanĝiĝis kaj tiam estis tiu kolektivo unue menciita,  t.e., la komunista, kiu komencis fortan kritikon de nur kontraŭ la sennacismaj teorioj de la fondinto LANTI aperintaj en broŝuro "La Laborrista Esperantismo", kiuj prezentiĝis kiel doktrino de SAT, sed ankaŭ kontraŭ la gvidantoj mem de SAT. Tiu kritiko fariĝis eksterordinare agresema dum la kongreso en Gotenburgo (1928), kiam Ernest Drezen, altranga funkciulo en sia lando kaj prezidanto de Sovetrespublikana Esperantista Unio (SEU), furioze atakis artikolojn de LANTI kritikajn kontraŭ la politiko de Sovet-Unio. Tiel naskiĝis en SAT forta opozicio, kiu konstante montriĝis proksima al skismo.

(Daŭrigas)
____________________
VERKOJ KONSULTITAJ
(1) Aŭtobiografio de Julio Mangada Rosenörn. (Ne publikigita).
(2) "La Deknaŭajarcenta Hispanio", de Manuel Tuñón de Lara.
(3) "Analoj de la E-Movado en Hispanujo", du volumoj (1987), dua eldono, de Antonio Marco Botella.
(4) "Laborista E-Movado antaŭ la mondmilito", de G. P. Bruin.
(5) "Historio de SAT", (1921-1952).
*****



Kajero 24ª ~ En PDF (paĝo 15ª) ~ Kajeroj
Enretigis jesuo.