Demisias la redaktoroj

Post ok sinsekvaj jaroj da redaktado de "KAJEROJ EL LA SUDO", t.e. ekde la fondiĝo de la revuo, niaj Redaktoroj Antonio Marco Botella kaj Miguel Fernandez Martín decidis forlasi nun la postenon.

Por ebligi la HALE-prezidanton serĉi la koncernajn anstataŭantojn, ambaŭ redaktoroj konsentas resti maksimume ĝis junio 1995 nur se tio estus necesa.

Antonio Marco Botella kaj Migel Fernández Martín dankas la legantojn de "KAJEROJ" pro tiom longa atentado.


Kajero 24ª ~ En PDF (paĝo 3ª) ~ Kajeroj
Enretigis jesuo.