Beletro

LIRIKAJ PAĜOJ

LA MORALISTO

Kun mien' serioza kaj severa,
per parolad' frapanta kvazaŭ vipo,
ĵetis la moralist' de sia lipo
la malaprobon, ĉu per voĉ sincera?

Diris li -li ne estis hom' malklera,
virto ja estas kvazaŭ forta ŝtipo
rekta baston' nekuragebla
aŭ konstruaĵo granda, ŝtono fera.

Ĉiu malvirto estas demonarto,
vinon forlasu, ludon kaj virinon,
ĉar de la virt' devenas la bonfarto.

Sed li, drinkinte kaj drinkinte vinon
kaj disĵetinte monon per ludkarto
ĵetis sur liton belan amatinon...

Rafael de San Millán

*****

VERA LIRIKO

JUDIT

  (El Lope de Vega)
      Cuelga sangriento de la cama al suelo
      el hombro diestro del feroz tirano.

Pendas de l' lito ĝis tero-nivelo
La sanga dekstra brako de l'  tirano
Kiu Betuljon sieĝis je vano
Kaj al si tiris fulmon el ĉielo.

Time volvitra ruĝa tendo-velo
Malkovras, apud la maldekstra mano
Terur-aspekto de morta tetano:
Trunkon rigidan kiel glaci-ŝelo.

Fortan armilon ŝpruc-makulis vino;
La vazoj kuŝas ĉe tabl' renversita;
Gardistoj dormas, kontraŭ disciplino;

Kaj sur remparo staras, ĉirkaŭita
De sia gento, la ĉasta Judino,
Kaj per la kapo ŝi brilas armita.

FESTENO EN LA KAMPO

(El José Iglesias)

Debajo de aquel árbol
de ramas bulliciosas..

Sub la branĉoj de la arbo
kies foliaron movas
Milda spiro de l' zefiro,
Kiu bonorde blovas

Kie najtingalo kanta
Kun dolĉegaj triloj sidas,

Kie fonto murmuranta
Kvazaŭ plendas, kvazaŭ ridas.

Super freŝaj rozoj metu
Nian tablon amantino,
Metu la pokalon plenan
Plenan de bongusta vino;

Kaj ni gaje por la sano,
Trinkos en soif' ebria,
Sen ĉagrenoj, zorgoj, penoj,

Sen afliktoj, tiom ia;

Dume, en kastelo sia,

Manĝas iu grand-sinjoro,
De flatistoj ĉirkaŭite,

Kun mil zorgoj en la koro.

Tradukoj de Antoni GRABOWSKI








Kajero 23a ~ En PDF (paĝo 21ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo