Politiko

Por kiu voĉdonas Bernard Golden
(kaŝnomo de Bernartxo Goldentxategigoitia): PNV aŭ HB?

Ke la mondo estas fola, ĉiu ja scias, same ke en ĉi tempoj ŝanĝiĝantaj nenio estas kio ĝi aspektas. Sed eĉ homo moderna kiel mi, kiu aĉetas El Mundo, aŭskultas new age, penas kompreni Newsweek kaj asiduas el kiĉaj kinokluboj, kie kiĉaj homoj babilas afektite pri lasta de Kaurismäki aŭ Greenaway, ne sen problemoj povas sekvi la fadenon de la okazintaĵoj. Almenaŭ ne sen skizi etan mir-grimacon.

Se mi tuj klarigu la kialon de nia maldormo: Jesus de las Heras (Kajeroj 22, 16-18) detektis viruson dum la lasta UK, kiu —se ni donas kredindecon al liaj vortoj— minacas ŝanceli la pilierojn de nia butiko kaj fari el la diligenta kolegaro unu kaĉan rondon familian kun la frida kaj dura asfalto. Temas esence pri bone klasifikita viruso (el la konata familio kojonpula neologismus) sed ĉi-okaze prezentiĝanta en stranga mutacio kun mikrobo ankaŭ infektinta sektoron de la anaro, nome: la timata sangosoifa naciistorum.

Kaj kiel espereble, efektoj ne malfruiĝis: la unua trafis la malsano  la vorton Vaskio, kiu unu matenon vekiĝis kaj ekvidis metamorfoziĝinta sian morfologion al nerekonebla formo Eŭskio.

Tuj post la malkovro plej diversaj onidiroj kuris de buŝo en buŝon pri la origino de la epidemio, sed devis esti la eminenta doktoro Jesus de las Heras, kiu metos finon al la klaĉado malligante la gordian nodon: "Eŭskio?" li faris enpensiĝan mienon, dum li gratis al si la bokbarbeton kaj lokis bone la monoklon, "Eŭskio estas nomo nek de lando nek de ŝtato. Ĝi estas nomo inventita de vaskaj naciistoj, produkto de la febra menso de minoritato!" li sentencis rezolute, kaj tuj aldonis kun amara kaj laca sento: "Ve! Eĉ en la parolon eniras la paranojo de naciistoj" Poste li faris profundan enspiron al sia pipo kaj perdiĝis en la nebula vespero. Mi tamen, dezirante esplori pli funde la radikojn de la nova infekta plago, decidis daŭrigi per mi mem la reserĉadon kaj tiel venis al novaj kaj pli mirigaj malkovroj...

Sekvante la spurojn de la diabla viruso, mi trovis, ke jam antaŭ multa jaroj manifestiĝis ĝiaj unuaj simptomoj: jam ĉirkaŭ la jaro 1979 U.J. Moritz kaj Renato Corsetti inokulis provmikrobon en kasedon kaj libreton de tendenca titolo (Venos liber', Marĉela), kio rezultigis tujan modifadon de ĉiuj vask- al eŭsk- Sed tio ja devas neniun surprizi, se oni atentas la fakton, ke ambaŭ homoj apartenas al arkana organizo, kies membroj nomas sin etnistoj. Kaj dirante tion, jam sufiĉas ekscii, pri kiaspecaj uloj temas!

Plu serĉante en la arĥivoj, mi trovis, ke dek jarojn poste (Monato, decembro 1089) la ŝiboleto plu obstinas infesti la plaĉan ordon familian, ĉi-foje injektita —je la kutimaj pretekstoj, ke ĝi pli bone kongruas kun la origina nomo en la vaska lingvo, ktp— de la konataj eŭskaj  naciistoj  Georgo Kamaĉo kaj Ricardo F. Albert Reyna.

Tamen ne finiĝis ĉi tie mia surpriziĝo, ĉar iom poste trafis en miajn manojn (KAE-Informilo, n-ro 3), pledo de, ĝis tiam, homo for de ĉia suspekto: La Papo mem. Miaj kruroj febliĝis kaj miaj dentoj ekgrincis de hororo: li eĉ aŭdacis pravigi la mutacion argumentante, ke basko kaj vasko estas homonimaj radikoj (suprenfaldebla parto de vestaĵo kaj konkego de fontano, respektive), kaj  konsekvence, ke "Eŭskio estas bona solvo por elimini tiun konfuzon".

"Ho, ve!", mi klamis al la ĉielo... Mi ne povis kredi miajn okulojn... Tia grado de degenero... Nun marteladis miajn tempiojn la saĝaj vortoj de doktoro Jesu de las Heras: "Eŭskio estas nomo nek de lando nek de ŝtato. Ĝi estas nomo inventita de vaskaj naciistoj, produkto de la febra menso de minoritato!" eĥiĝis en mia interno lia amara lamento: "Eĉ en la parolon eniras la paranojo de naciistoj!"

Jen kial teniĝas la afero: Bernard Golden estas eŭsko —pardonu: vasko— kaj ...naciisto! Lia vera nomo estas Bernartxo Goldentxategigoitia kaj, kiel ĉiu elemento naciista —kiom saĝe parolas denove tiu cerbero de la ortodokseco!— li nur celas meti konfuzon inter la homojn kaj uzi Esperanton por siaj propraj celoj. Ĉu liaj interesoj respondas specife al tiuj de PNV aŭ HB* estas demando, kiu obsede hontas miajn pensojn sed al kiu mi ankoraŭ ne sukcesis trovi respondon. Tamen se mi ion novan ekscios, mi plu informos!

Joxemari Sarasua



Noto.- *PNV kaj HB estas du eŭsk-naciistaj politikaj partioj.


Kajero 23a ~ En PDF (paĝo 23ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo