Asocia anonco
Alvoko al nia anaro

Al ĉiu HALEanoj!

La neokazigo de la ĉijara asembleo de HALE, kunvokita pasintsomere en Valencio ĝuste en momentoj kiam estis demisiintaj preskaŭ ĉiuj estraranoj de nia LEA-o, kreis krizan situacion tre malfacile solveblan, kiu devigis la unuan preizidanton-fondinton de HALE, k-do José Mª Bernabéu, proponi provizoran komitaton, kies unua celo estis superi la krizon kaj eviti la malaperon de nia asocio. Estis speciale dankinda, ke la proponitaj k-doj akceptis la vakantajn postenojn, kaj tio ebligis la daŭrigon de nia asocio. La komitato konsistas el jenaj kdoj:

Prezidanto: Martín Bustín Benito, el Alikanto.
Vicprezidanto: Manuel López Hernández, el Seviljo.
Sekretario: Jesús de las Heras Jiménez, el Murcio.
Kasisto: Nicolás Gil Carballo, el León.

Same akceptis daŭrigi plian jaron antaŭ redaktoroj de nia organo "KAJERO EL LA SUDO", Antonio Marco Botella, el Zaragozo, kaj Miguel Fernández Martín, el Madrido.

Kompreneble, oni devas konsideri tiun gvidan komitaton kiel provizoran, ĉar ili ne estis rekte elektitaj de asembleo. Aldone ni diru, ke, ĉar la internaj problemoj de nia asocio ankoraŭ ne estis oportune debatitaj pro ne sufiĉa partopreno de membroj en la antaŭaj asembleoj, mi, kiel nuna prezidanto, kunvokas ĉiujn HALE-anojn al ordinara asembleo, okazonta en Malago, de la 16a ĝis la 21a de Julio 1994, laŭ jena tagordo:

  1. Legado kaj eventuala aprobo de la antaŭa protokolo.
  2. Legado kaj eventuala aprobo de la jara bilanco.
  3. Informo pri nia organo "KAJEROJ EL LA SUDO".
  4. Elekto de novaj Komitato kaj redaktoroj por nia organo.
  5. Konfirmo aŭ disigo de niaj kunlabor-rilatoj kun HEF.
  6. Situacio kaj uzo de la havaĵo de nia asocio.
  7. Novaj kotizoj. Minimuma agadplano por la periodo 1994/95.
  8. Petoj proponoj kaj demandoj.
Eventualaj sugestoj kaj petoj por kompletigi ĉi tiun tagordon ĉiam estos bonvenaj.

En la nomo de HALE-Komitato

Martín Bustín Benito

Kajero 22ª ~ En PDF (paĝo 3ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo