Movado

Korespondadi deziras

   La prezidanto de Rumana Esperanta Fervojista Asocio invitas al hispanaj esperantistoj partopreni en la 35a Internacia Fervojista Esperanto-Skisemajno okazonta en POINA BRASOV (Rumanio) de la 5a ĝis la 12a de februaro 1994.

   Ekzistas la ebleco plilongigi la restadon post tiu Skisemajno.

   Nia rumana samideano petas al tiuj hispanaj esperantistoj dezirantaj korespondadi kun rumanoj bonvolu sendi al li la koncernajn adresojn tiucele. Interesatoj skribu: Dipl. inĝ. Stefan Mihai; Str. Mirĉea ĉel Bäträn, 39, blok. 51. Ap. 26. Ro-2200 BRASOV. Rumanio.


Kajero 21ª ~ En PDF (paĝo 21ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo