Tre malfacilas paroli pri Bernad Golden sen mencii lian "goldenan" artikol-verkemon. Oniklaĉe, en la redaktejo de tre konata Eo-revuo multaj liaj artikoloj sidas en granda tirkesto -ĉar ili eminente taŭgas por ŝtopi blankaĵojn de ĉiu aperonta numero. Kredu, ne kredu, mi devas tuj diri, ke mi ĉiam legas kion ajn kun la subskribo de Bernard Golden: malgraŭ oftaj hardfendismo kaj tropedanteco oni ĉiam lernas ĉe bona lingvo-metiisto. Aparte plaĉas liaj tradraŝoj al la t.n. "analiza skolo", kies korifeo jam okdeksepjariĝis...
Foje, tamen, Golden eniras la kampon de la Esperanta prozo. Ĝis nun li publikigis la rakontaron Hieraŭ, hodiaŭ, morgfaŭ kaj Bestoj kaj homoj. La rapide ellegebla romaneto Infero en aŭtuno tre similas ambaŭ librojn stile kaj forme. Oni same ricevas la impreson legi tradukon el anglalingva originalo sub Esperanta vesto: usonecaj tekniko, tono kaj etoso pere de abundaj dialogoj. Ŝajnas, ke la verkisto ne ĉerpis el Esperantaj fontoj por verki rakontojn, sed el sialingvaj. Kvankam la iom plataj roluloj (ne eblus aliel en tiutipa romaneto) parolas tre romanece kaj unutavole, la stilo tamen ĉiam tre klaras, eble ĉar la aŭtoro ne celas beletrajn pretendojn, sed distron kaj viglan intrigon. Ĉu sukcese?
La enhavo temas pri malfaro inter junulo kaj edzino, en kiu implikiĝas ankaŭ la edzo kaj dua amanto: murdo-projektoj kaj monaj interesoj en rapida ago-disvolviĝo kondukos al fino tragedia. La revuo Esperanto sub la Suda kruco (n-ro 6, novembro-decembro 1993) skribas pri la romaneto de Golden: "Distra novelo, facila stilo, intrigo iom surprizhava. Literatura valoro tia, al kiu oni kutimiĝis en Esperanto. Leginda, sed ne legenda". Mi konsentas, ĝuste ĉar Golden ne pretendas alton, sed nur plaĉon. En Eŭska kverko (n-ro 3) aperas anonceto pri Infero en aŭtuno: "Ideala kiel postkursa legaĵo". Tute trafe kaj juste.
Nur du finaj rimarkoj: 1) la simplega kovrilo ne tro instigas al legado; 2) la libro-finaj glosoj tre bonas kaj precizas. Nehazarde, Golden sekvas sian propran rekomendon kiel akademia sekciestro pri la venonta PIV-ido.
Antonio Valén