Laborista movado

Miaj impresoj pri la SAT-Kongreso

Rozoj de la roza valo Unuafoje SAT-kongreso okazis en Bulgario. La kongresurbo situas en Kazanlak (Roza Valo), loko kiu prenis tiun nomon, ĉar tie, ĉe la valo de rivero Toundja, inter la montaroj Prednagora kaj Staraplanina, komenciĝis je la fino de la 18a jarcento la kulturado de rozoj. De tiam, fabrikado kaj eksportado de roza parfumo kaj roza oleo fariĝis kutima aktivado de tiu regiono. Tiel naskiĝis tiu poezia nomo Kazanlak (Roza Valo).

   Partoprenis la kongreson ĉ. 250 gekongresanoj, grandparte el ili venintaj el Orient-Eŭropaj landoj, kiuj trovis seriozajn malfacilojn por atingi la kongresurbon, ĉar survoje al ĝi, en Rumanio, transport-striko paralizigis ĉiajn veturilojn. Tial multaj kongresanoj ne alvenis ĝustatempe je la komenco de la kongreso.

   Nur du hispanoj partoprenis la kongreson: la alta kosto de tiaj longaj vojaĝoj kulpas sendube pri tiu ne abunda reprezento de niaj samlandanoj.

   La kongresmalfermo disvolviĝis tiel rutine kiel kutime. La laborkunsidoj estis speciale interesaj, sed mi ne povas reprodukti a komenti ilin, ĉar evidente ke nia bulteno ne disponas la sufiĉan spacon por tio. Cetere ĉiu SAT-ano povos legi detale tiun raporton en nia organo "Sennaciulo".

Deklaracio kaj Gvidrezolucion ŝajnas oportunaj reagoj de la kongreso al la nunaj aktualaj problemoj, ĉu de la politiko en la mondo, ĉu de la internaj problemoj, kiujn vivas nia asocio respektive. Tiurilate estus dezirinda, ke "tiu repripensado de la Gotemburga konvencio" ne estu distra piroteknikaĵo celanta forgesigi la temon, kiel jam okazis en pasintaj jaroj. Tamen, speciale trafa mi konsideras la paragrafon indikantan: "Konsilas al LEA-oj maksimuman adapton al lokaj cirkonstancoj, ĉefe tie, kie ekzistas plurlingvaj ŝtatoj aŭ plurŝtataj lingvoj". Paragrafon, kiu devus anstataŭi, jam, tiun konatan kiel "lingvioj" (esprimo, kiu kaŝas novimperiismajn resonojn tute netolerebla en SAT-medio).

Estis multnombraj la fak-kunvenoj: naturisma, liberpensula, liberecana, vegetarana, sindikatisma, pacisma, ekologiisma, sennaciisma, ktp. En tiuj, kiujn ni partoprenis, mi konstatis la bonan laboron plenumatan per tiuj fakoj.

Malgraŭ tiu densa laborado ankoraŭ restis libera tempo por amuzaj vesperoj kaj interesaj ekkursoj: Koncerto de esperanta kanzonistino Nikolino kaj teatraĵo "Mi ne plu konas vin", prezentita de Bullgara Esperanto-Teatro, multe plaĉis al la kongresanaro. Sed tute specialan mencion meritas, miaopinie, la Bulgaraj Folkloraj Grupoj, kies kanto, danco kaj muziko, tipaj kaj popularaj, kun rimarkinda influo turka, estis vera regalo por ni. Ja tiu riĉa eksplodo de popolkostumaj koloroj kaj ĉarmaj harmoniaj sonoj konkeris ĉies korojn...

Dum la tuttaga ekskurso ni vizitis Veliko-Tarnovon, mezepokanbulgaran ĉefurbon, kies antikva parto, iam ĉirkaŭita per remparoj, el kiuj pecoj ankoraŭ restas, komplezis la scivolemulojn sopirantajn pri historio kaj antikvaĵoj. Duontaga ekskurso al la monto Ŝiptka, ankaŭ interesa sub vidpunkto historia, ĉar ĝi koncernas la liberiĝon de tiu lando el la jugo turka, taŭgis tre bone kiel distraj horoj post la intensa tasko. Mi miris pri ekzisto de tiom abundaj monaĥejoj, preĝejoj kaj armeo-muzeoj, kio inklinas nin pensi pri tro da influo de Religio kaj Armeo sur tiu socio.

Postkongresa semajno okazis ĉe Nigra Maro, kie ni palpis saman turisman etoson kiel tiu de Okcidento: invado de germanaj turistoj kaj la indiĝenoj, kiuj ellerninte la merkata leĝon, metas la produktojn je astronomiaj prezoj.

Speciale rimarkindaj, la frateca etoso reganta inter kongresanoj kaj ankaŭ la simpatio kaj gastemo de la bulgara popolo. Venontjare, la 67a SAT-kongreso okazos en la moravia urbo Straznice (Ĉeĥa Respubliko), kie ni dezirus, ke malgraŭ la krizo ekonomia kiu dronigas nin, pli da hispanaj SAT-membroj partoprenu tiun kongreson. Ĝis la venonta!

Martín Bustín Benito

DEKLARACIO. GIVDREZOLUCIO.

Kajero 20ª ~ En PDF (paĝo 3ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo