Laborista movado

DEKLARACIO DE LA 66A SAT-KONGRESO:

   La 661 kongreso de SAT okazinta en Kazanlak (Bulgario), de la 14a ĝis la 21a de aŭgusto 1993 kun la partopreno de 250 esperantistoj el pluraj kontinentoj

KONSTATAS, ke la politikaj ŝanĝoj okazintaj en la mondo de kelkaj jaroj ne realigis la SAT-idealon de socia justeco, kaj, ne konsekvence plu devas ekzisti asocio, kiu kunigu la esperantistojn, kiuj sin vivtenas per sia laboro fizika aŭ intelekta.

ASERTAS, ke la diverseco de la etnaj lingvoj kaj kutimoj devas esti fonto de kultura pliriĉigo de la tuta homaro, ne preteksto uzata de ŝtatestroj kaj ceteraj politikistoj por praktiki aŭ rekomendi diskriminojn, perfortaĵojn kaj militojn.

REMEMORIGAS, ke al la propra kulturo de Esperanto apartenas la alvoko de Zamenhof distingi inter la konceptoj pri "landoj" kaj "gentoj".

ATENTIGAS, ke la universala deklaracio pri homaj rajtoj konsistigas nedisigeble aplikendan tuton.


Kajero 20ª ~ En PDF (paĝo 5ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo