Politiko


Poetoj de Al-Andalus:

LA BIBLIOFILO AL-HAKAM II-a

Dua kalifo de Kordovo (961-976) kaj filo de la granda Abd-al Rahman la III-a. Lia regado donis al la tuta Iberio (tiam Al-Andalus) longan pacan periodon, apenaŭ interropita de sporadaj atakoj far normandoj aŭ kristanoj. Neniam en Al-Andalus regis princo pli saĝa kaj inteligenta ol li, kaj tio eĉ konsiderante, ke ĉiuj liaj umajaj antaŭuloj estris homoj tre kleraj, ĉiam inklinaj al kulturaj temoj kaj la riĉigo de la propraj bibliotekoj. Neniu kiel Al-Hakam serĉis kun pli da fervoro valorajn aŭ rarajn librojn. En Kairo, Bagdado, Damasko, Aleksandrio, li havis inteligentajn agentojn kun la ordono kopii aŭ aĉeti antikvajn kaj novajn librojn sen priatenti la prezon.

Lia palaco estis plenplena ne nur de libroj, sed ankaŭ kopiistoj, bindistoj kaj miniaturistoj. Nur la katalogo de lia biblioteko konsistis 44 kajeroj -ĉiu dudekfolia- (laŭ kelkaj)- aŭ kvindekfolia -(laŭ aliaj) enhavantaj nur la titolojn. Kelkaj fakuloj kalkulis, ke la nombro de libroj en lia biblioteko superis 400 000 volumojn(*). ALGakam ne nur legis ĉiujn, sed kutime notis sur ĉiu el ili certajn substrekindajn detalojn. Li skribis je la komenco aŭ fino de ĉiu libro la kompletan nomon kaj alnomon de la aŭtoro, tribo, jaro de naskiĝo kaj forpaso, same kiel anekdotoj pri li. Tiuj notoj montriĝis grandavaloraj sub diversaj vidpunktoj laŭlonge de l' tempo.

Al-Hakam konis pli bone ol iu ajn alia la historion pri beletro, kaj tial liaj notoj estas tiel intersaj por al-andalusaj studemuloj. Plej ofte li legis librojn verkitajn en Persio aŭ Sirio antaŭ ol la tiulandaj kleruloj. Iam, informite pri la preparaj esploroj d eAbü -l- Farach Isfaåni por verki erudician libron pri muziko kaj kanto, li sendis al la fama iraka verkisto milon da ormoneroj kun la peto, ke tiu sendu la libron tuj post finverki ĝin. Dankeme, Isfahåni komplezis la deziron d ela kordova kalifo kaj sendis al li ekzempleron antaŭ ol publikigi libron. La aŭtoro skribis sur la unua paĝo de la teksto poemon honore al la kalifo, laŭde priskribante la umajan genealogion. Li ricevis novan rekompencon pro tiu ĝentileco.

Alian ekzemplojn oni povas citi pri la konduto de Al-Hakam en similaj okazoj, iel tiu pri episkopo de Girono, Gotmar la II-a, aŭgtoro de kroniko pri frankaj reĝoj dediĉita al Al-Hakam; aŭ la traduko en la araban de "Historiarum" de Orosio (plej konsultata verko dum la mezepoko por koni la antikvecon), pagita de la kalifo; aŭ la verkado de "la kalendaro de Kordovo" far mozaraba episkopo Rabi ibn Zaid kunlabore kun la araba kuracisto Arib ibn Sad, ankaŭ aŭspiciata de la kalifo; aŭ la versio en la araban de la greka verko "Planisferio" de Ptolomeo, tradukita de Maslama-al-Mayriti. Kaj same oni povus ankoraŭ mencii multajn aliajn tradukojn de la araba en la latinan fare de mozaraboj; tradukoj tre taŭgaj por diskonigi en Eŭropo la araba(j)n matematikon kaj astronomion... Tiam oni ekfabrikis en Al-Andalus la paperon kiun oni eksportis al la kristana Hispanio kaj al aliaj lokoj. Tiaj entreprenoj funkciis ĉiam sub iniciato kaj mecenateco de Al-Hakam.

Al-Hakam

Ĝenerale, la malavareco de la kalifo al poetoj kaj scientistoj, same enlandaj kiel eksterlandaj, estis tiel granda, ke ili venis amase al la kordova kortego. Tiun protekton ĝuis eĉ la filozofoj, tre ofte persekutitaj de fanatikaj prudaj religiuloj, tiam kiel ĉiam tre influaj.

Ĉiuj branĉoj de la instruado floris sub la regado de Al-Hakam: la unuagradaj lernejoj estis sufiĉe bonaj kaj multenombraj. En Al-Andalus preskaŭ uj homoj scipovis legi kaj skribi, malkiel  en la kristana Eŭropo, ie nu rla pastra-monaĥa klaso akiris kleriĝon. Kvankam oni instruis Gramatikon kaj Retorikon en la lernejoj, Al-Hakam taksis la ĝeneralan isntruadon ankoraŭ ne sufiĉe disvastigita: tial li kreis en Kordovo dudek sep novajn lernejojn, kie malriĉaj infanoj estis senpage edukataj, ĉar li mem pagis la profesorojn(**).

La Kordova Universitato estis dum tiu epoko unu el la plej famaj de la tuta mondo. En la ĉefmoskeo, kie oni eksplikisla lecionojn, Ab¨Bekr ibn Moauia instruis pri la tradicioj rilate al Mohameto kaj Abü Ali Cali, el Bagdado, eksplikis pri la antikvaj araboj kaj ties proverboj, idiomo, poezio ktp. La Gramatikon instruis Ibn al-Cutia, verŝajne la plej erudicia homo pri gramatiko en Al-Andalus kaj eble en la tuta araba mondo. Ankaŭ aliaj sciencoj estis isntruataj de renomaj homoj el inter la plej eminentaj.... Granda parto el la lernantaro studis la tiel nomatan "fif", t.e. Teologion kaj Juron, ĉar per tia studo oni atingis pli rapide multprofitajn postenojn.

Tiu Universitato ankaŭ estis grava fonto el kiu ŝprucis peljadoj da eminentaj poetoj. La plej gravaj sciencistoj de la mondo venis al Kordovo por informiĝi pri la lastaj eltrovoj de la Scienco, kaj eble ankaŭ por vivi en la plej altnivela civilizacio de tiu epoko.

Oni povas diri, ke unuafoje en la ekzistado de la araba popolo, arabaj homoj (en tiu kazo la umajaj regantoj) venkis la tradiciismon de la araboj kreante kune kun hispanoj kaj hebreoj modernan socion ankoraŭ ekzemplan por la nuntempaj generacioj. La troa longeco de la artikolo konsilas min lasi la priskribadon de la poezia temo dum tiu ĉi vivperiodo en Al-Andalus por venonta artikolo, kion mi certe faros baldaŭ.

Al-Hakam forpasis en la jaro 976.

Antonio Marco Botella.

(*) Ibn al-Abbar, pĝ.101-103.
(**) Ibn-Adari, pĝ, 256.


Noto de la Redakcio.

Kun bedaŭro ni rimarkis tajperaron en la artikolo "LA BELA SENKOMPARA KORDOVO" de nia revuo "Kajeroj el la Sudo" n-ro 13, 13-a paĝo, 24-a linio: kie oni skribis 113 domoj devus diri 113 000 domoj.

Ni petas senkulpigon!

***************

Ni tutkore dankas al naij abonantoj la pagon de la jarkotizo kaj al nepagintoj ni petas, ke ili bonvolu tio fari kiel eble plej baldaŭ. Dankon!


Kajero 14ª ~ En PDF (paĝo 18ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo