Politiko

Ingrid Goset

Lasta ĉefministro de la 2a respubliko

La lasta ĉefministro del a Dua Hispana Respubliko, Juan Negrín López naskiĝis en 1889 aŭ 1893, depende de la libroj,  kiujn oni legas, en La Palmas, Kanariaj Insuloj. Li studis fiziologion, unue en sia naskiĝurbo kaj poste en Madrido. Ni scias malmulton pri lia privata vivo, ĉar li ĉiam estis tre rezervema homo; doktoriĝis en 1921 kaj, aŭ jam antaŭe estis en Germanio, aŭ vizitis tiun landon post tiu dato. Li certe iris tien, kie li studis kaj laboris dum sufiĉe da tempo por flue posedi la germanan ligvon. En Germanio kaj Madrido li elstaris kiel doktoro pri fiziologio, sciencon kiun li studis tre profunde. En 1926 li aliĝis al la Hispana Socialista Partio (P.S.O.E), ĉefe ĉar li akiris jam en Germanio sciojn pri la socialisma doktrino kaj tre plaĉis lin. Li neniam estis unu el la plej elstaraj personecoj de la Partio kiel Largo Caballero aŭ Prieto, sed tre inteligenta li fariĝis en 1929 Sekretario de unu el la fakoj de la Civita Universitato de Madrido, kie li laboris, tiam inaŭgurita.

Kiam oni proklamis la novan respublikon en 1931 li estis elektita kiel parlamentano de la Socialista Partio, sed li ne tro elstaris politike dum tiu periodo. En 1933 li lasis la Parlamenton, ĉar ne estis reelektita, sed reeniris en tiu institucio en februaro de 1936, kiam triumfis la Popola Fronto, kaj la socialistoj gajnis multajn voĉdonojn en tiu balotado.

La nomo Negrín aperis en ĉiu ĵurnalo en septembro 1936, kiam Largo Caballero fariĝis ĉefministro kaj tiu ĉi nomis lin Ministro pri Financoj en la respublika registaro, kaj estis en tiu posteno kie li faris bonegan laboron, haltigante kaj regante la inflacion kaj ankaŭ negocante la sendon de la nacia oro de Hispanio al Moskvo por havi ĝin sekura, ĉar tiutempe jam Franko avancis kontraŭ Madrido, kaj la franca kaj brita registaroj montriĝis inklinaj agnoski oficiale la reĝimon se la generalo konkeros la ĉefurbon.

Negrín silente kaj efike laboris kiel Ministro pri Financoj ĝis la 17-a de majo 1937, kiam la registaro de Largo Caballero falis. Aŭdi la nomon de Negrín kiel ĉefministro surprizis ne malmultajn homojn. Oni konis lin kiel efikan kompetentan organizanton, kiel scienciston kaj laste kiel laboreman homon en la ministerio, sed estis multaj, same en Hispanio kiel eksterlande, kiu profetis lian falon kaj tiun de la Respubliko ne pli malfrue ol la jarfino de 1937. Ni scias, ke nek li kaj ankaŭ nek la Respubliko falis en 1937, male tiu jaro finiĝis kun eble la plej grava batala venko respublikana de la civila milito, tiu de Teruel.

Mi ne intencas detale verki pri la kapableco kaj agado de Negrín dum la intercivitana hispana milito, ĉar multajn librojn jam oni verkis pri la temo, kelkajn favorajn, aliajn malfavorajn prijuĝante tiun malfacilan periodon inter la 17a de majo 1937 kaj la militfino en marto 1939. Post la malvenko en la hispana milito Negrín veturis al Parizo kiel ĉefministro en ekzilo. Sed li devis forlasi Francion en printempo 1940, ĉar la germanoj invadis la francan teritorion. Nur kelkajn semajnojn antaŭ la germana invado li atingis Londonon, kie li restis dum kelkaj jaroj.

Envenante Londonon li promesis al la brita registaro de Winston Churchill, ke li faros nenion kiu povu implici iun ajn subtenon de unu partio aŭ alia, kaj efektive li plenumis sian promeson. Post junio 1941, kiam la soveta teritorio invadita de la germanoj, la brita registaro montriĝis unuafoje iom pli favora al la respublika kaŭzo, kaj Negrín faris du aŭ tri bonajn paroladojn al la demokratoj loĝantaj tiam en Britio. Du tiuj tagoj, kiam oni renkontis lin okaze de festoj por solenigi respublikajn eventojn, li ĉiam estis afabla kaj amike konversaciis kun la hispanaj ĉeestantoj. Troviĝis certaj homoj kiuj instigis lin publike paroladi pri la kontraŭ-Franka batalo, sed li ĉiam respektis la kompromison kun la brita registaro ne interveni en la politikon kaj krei diplomatajn konfliktojn.

Finfine, en aŭgusto 1945, hispanaj politikistoj kunvenis en Meksikio kaj decidis ke tiam, post la fino de la tutmonda milito, estis la momento oportuna por organizi registaron por iamaniere helpi aŭ enkonduki la respublikan kaŭzon. Negrín, kiu ankoraŭ sin konsideris kiel la oficialan Ĉefiministron decidis, ke tiu estis la momento por demisii de tiu posteno. Tiam, la hispanaj deputitoj kunvenintaj en Meksikio decidis  elekti José Giral kiel ĉefministro de la ekzilita registaro, okazo kiun D-ro Negrín profitis por definitive forlasi la politikon kaj rekomenci sian taskon kiel biologian scienciston. En Parizo li brile kaj silente laboradis kiel unu plia el tiuj sciencistoj, kiuj tiom malavare laboras por la progreso de la homaro.

Juan Negrín forpasis en la jaro 1956. Li petis al sia filo Rómulo, ke li transdonu al la hispana ambasadoro en Parizo la arĥivon enhavanta 168 dokumentojn, kiuj detale atestas pri ĉiuj liaj plej gravaj decidoj kiel Ĉefministro.

D-ro Negrín ne estis homo deziranta  famon. Li akceptis la postenon, unue kiel parlamentano kaj poste kiel Ĉefministro, celante la modernigon de la lando kaj la progreson de la hispana kulturo. Famo venis al li en septembro 1936, kiam li montris kapablon kaj honestecon metante ordon en la ŝtataj financoj. Poste li akiris tutmondan famon kiel Ĉefministro, ĉar li montris firman karakteron gvidante la Respublikan registaron dum dudek monatoj heroe kaj obstine batalante kontraŭ la internacia faŝismo.

Multajn verkojn oni eldonis pri la hispana milito, sed en neniu el ili Juan Negrín López volis aperi kiel ĉefrolanto de tiuj historiaj paĝoj, li ja preferis preskaŭ malaperi anstataŭ pompe sin prezenti en la unua vico de tiu ragedia historio pri la intercivitana milito. Eble, se iam ni legos tiujn 168 dokumentojn transdonitajn al la hispana ambasadoro en Parizo, ni konos verojn ĝis nun nur diritajn de unu aŭ alia homo, sed sen reala konfirmo.

Amador Díaz.

strioj

Kajero 14ª ~ En PDF (paĝo 15ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo