Beletro

M. FERNANDEZ MARTIN: Poeto

Hodiaŭ ni prezentas al niaj legantoj en la Lirikaj Paĝoj de nia revuo la figuron de poeto, de granda poeto de la verto ĝis la plandoj, fantazia kreanto de mondoj, de sunoj, e lirikaj revoj survestitaj de harmonio, ritmo, beleco; organizanto ankaŭ ĉi-jare  de Lirika Festo okazonta en Merido, ĉiuj vi sendube jam divenis, ke ni parolas pri nia kamarado kaj amiko Miguel Fernández Martín.

Miguel naskiĝis en Granado, 1950. Bakalaŭreco kaj studoj pri solfeĝo kaj kanto-arto, En 1968 li tranaslokiĝas Madridon por pluigi sian kleriĝadon ĉe la Madrida Politeknikairka Universitato. 1980 signifas por li la jaron de lia esperantistiĝo kaj la komencon de liaj per- kaj por-esperanta agadoj, girantaj ĉirkaŭ la tiam plej vigla MEL (Madrida Esperanto-Liceo), en kies organo, "Nia Voĉo", baldaŭ verkas beletraĵojn kaj artikolojn, kaj kadre de kies instruaj kaj kulturaj aranĝoj li gvidas litgeraturajn kursojn, prelegas, ktp.

MEL-prezidanto (1988-1989). SAT-ano, kunredaktoro de "Kajeroj el al Sudo", li kunlaboras en "Boletín", "Heroldo de Esperanto", "Literatura Foiro", ktp., ofte prelegas en kaj eskter Esperantio (E-aj kongresoj kaj renkontigoj, Madrida Ateneo, Domo-Muzeo F.G. Lorca kaj la "Generacio de 27" trovas sian kontrapunkton en alia pasio: Esperanto, per kies pluraj registroj li daŭre klopodas transponi la voĉojn de tiu ora plejado.

Tradukinto de tri entuziasme akceptitaj libroj: "Sanga Nupto kaj la domo de Bernarda Alba", de F. García Lorca (n-ro 23 de la kolekto Oriento-Okcidento de UEA), "Poeto de l' popolo", antologio de poemoj de MIguel Hernández (n-ro 4 de la kolekto HIspana LIteraturo de HEF) kaj "La blua nhundo", rakonto de Guillermo Osorio (eldonejo Aguacantos, Madrido).

Pasintjare li estis ĉeforgnizanto kaj direktoro de "1ª LIRIKA FESTO DE HEF" honore al Prof. D. Juan Régulo Pérez en la kadro de la 51-a HEF-kongreso en La Laguna kaj li estas senhalte verkante poemojn, kiujn oni publikigas en modernaj antologioj kaj plej gravaj esperantistaj revuoj de la tuta mondo. Jen unu el liaj laste verkitaj poemoj:

dubo

DONU AL MI L' VENENON DE LA DUBO.
Donu al mi l' venenon de la dubo.
Vi, mia certo, fakto,
rokfirma kverko, doni
vian profilon, viajn altajn branĉojn
por birdi kaj ekflugi; vian trunkion
por ĉirkaŭ ĝi heredi viasupren
kaj gvati eblajn fulmojn aŭ hakistojn.
Lasu de nun surtrunke aperturon,
ke la mister' englitu.
Vi, mia daŭra forto kaj aŭdaco,
donu al mi la tremojn de fajrlando
ĉe ululad' cerbera, ĉe descendo
viaradiken tra obskuraj grotoj,
kie gnomar' palavras kaj petolas
apere kaj vanue;
ĉe raŭkaj ridoj, briloj de trezoroj,
solidiĝintaj sonĝoj kaŝe kuŝaj
en egaj oraj kofroj.
Lasu por ĉiam min magien strebi.

Ĉi amo via estas la forsto
aŭ forto aŭ ĝardeno babilona.
El arbaj rondoj kaj el ziguratoj
la akvo sendas re sur vian frunton
kapricajn klaroskurojn kaj kriptaĵojn
jam deĉifritajn, ve!, zigzagan spacon,
kiun la rekto faras unustreka.

Donu al mi la fonton de la sorĉoj.
Vi, saĝo, ekvilibro, mia ŝtala
memfido ĉiutaga,
donu al mi ŝparvojon trans la poploj,
ke la aventurist' en mia eno,
portanto de parfumoj kaj pasintoj
neeksplikeble vivaj,
trafu de l' fantazi' la bluan lagon,
mergiĝu al la fundo,
kie la nimfoj, nudaj, per kaleŝoj
tirataj de gigantaj hipokampoj,
veturas al kastelo
el perlamot', kristal' kaj anemonoj.
Mil sunoj viajn akvojn kaj aleojn
inundas kaj brulvundas,
faras la verdon ŝrumpa, efloreska
l' esencon duran de la ŝtono. Donu
al mi solsole punkton sub ombrejo,
punkton da nerealo, ke sintrompe
mi ŝpinu mian dozon da ĥimero.

Ĉiujn adjektivoj, kiujn ni uzis por priskribi la poeziajn ecojn de nia k-do Miguel Fernández pali.gas post la lego de tiel belaj versoj, sed ni emocie silentas nun kaj lasas al niaj legantoj la rajton opinii pri la poemo.

La Redakcio.


Kajero 13ª ~ En PDF (paĝo 18ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo