Estis foje juna soldato, kiu vojaĝis revene al sia vilaĝo post longa militservado. Survoje trafis lin pluvo tiel forta, ke li devis kuri ĝis proksima domo por peti rifugon. Tie, la soldato frapis je la pordo kaj, momenton poste, aperis la mastrino, kiu diris al li, ke ŝi ne povas lin enlasi, ĉar la edzo troviĝas for. Tamen, ĉar pluvis kvazaŭ la akvo estus verŝata per siteloj, ŝi permesis la junulon tranokti en la stalo. Li akceptis kun ĝojo kaj sin aranĝis en la brutejo kiel eble plej komforte.
Jam la soldato preskaŭ dormis sur la pajlo, kiam li aaŭdis gajan bruadon ene de la domo. Scivole li rigardis tra fendo en la muro, kaj jen li vidis tablon tute plenan de bongustaj manĝaĵoj kaj de granda kvanto da vinboteloj. La alloge aspektaj kolbaso, la bongustaj kaponoj kaj la sukoplenaj farĉitaj kokidoj ekscitis la apetiton de la malsata soldato tiel, ke lia buŝo pelnigis de salivo. La junulo observis, ke en la festeno partoprenas la mastrino kaj tre bela knabo kaj ke, se juĝi laŭ lia konduto, post la tablo venos la lito. Ĉe tio, oni frapis je la pordo kaj la virino ektimis multe.
Ŝu enfermis la kanbon en la knedtrogo, la kokidojn kaj kaponojn en la forno, la kolbasojn en la provizejo kaj la vinbotelojn en la ŝranko. La soldato atente rigardis tra la fendo, ne perdante el la vido eĉ unu detalon pri la tuta afero.
Kiam la mastro envenis, la soldato aŭdis lin paroli kun la edzino:
Ĝuste en tiu momento, la soldato komencis laŭte ĝemi:
Kiam la soldato eniris kun esprimo de doloro kaj forte premante sian dekstran flankon per ambaŭ manoj, la mastro demandis lin:
Rimarkinte la analfabetecon de la bona viro, la soldato fiere montris la libron, kies enhavo estis la militista reglamento.
Kun iom skeptika sinteno, la edzo sin direktis al la indikita loko kaj, efektive, tie li trovis la petitajn kolbasojn.
Kaj jen, tie ili estis.
La virino gapis konsternita; kaj la edzo, plene mirigita, dankis la soldaton pro lia invito al kuna vespermanĝo. Sed la bonulo sentis sin eĉ pli feliĉa, kiam la soldato petis farĉitajn kokidojn, kaj la libro indikis, ke ili troviĝas en la forno.
Kiam la edzo levis la kovrilon, la kaŝita knabo aperis tute blanka pro la faruno, forkurante kvazaŭ persekutata de la diablo.
Firme konvinkita, ke li neniam trovos alian libron tiel mirindan; la mastro montris al la soldato sian deziron aĉeti ĝin. Longe la ruza junulo simulos necedemon pri la vendo, ĝis la naiva edzo, ĉiam pli kaj pli pikita, proponis al li grandan kvanton da or-moneroj. La soldato akceptis, kaj poste foriris tre kontenta kun plenplenaj stomako kaj poŝo.
Popola rakonto adaptita de Liven Dek