Gvidrezolucioj

Gvidrezolucioj

Deklaracio de la 64a SAT-Kongreso en Ottignies-L.L.N, Belgio, 27-7-al 3-8-1991.
   La 64a SAT-Kongreso okazanta en Ottignies-Louvain la Neuve (apud Bruselo) kun 163 partoprenantoj el 15 landoj,
    konsiderante , ke la lastaj jaroj en la mondo pasis sub la signo de la kresko de la nacia kaj etna memkonscioj kaj sekve de tio kreiĝis naciliberigaj movadj:
    vidante samtempe, ke la naciaj kaj etnaj memkonscioj, kunpuŝante kun hegemoniaj potencoj, ofte kriple transformiĝas je naciismo kies sekvo estas sangoverŝo;
    konstatante, ke la imperiismajn atencojn kaj ekstermismon ofte akompanas ankaŭ la religia aŭ ideologia fanatikeco, kiu servas kiel bazo kaj pravigo de ĉiuj perfortnaskaj konkeraj aŭ naciismaj agoj;
    atente observas strebojn de ĉiiuj popoloj al sendependeco kaj liberiĝo;
    kondamnas ĉiujn imperiismojn kie ajn en la mondo ili montriĝas;
   atentigas pri la danĝero de troa evoluo de la naciismo, kiu facile transformiĝas je ŝovinismo, kaj de ĉiaj dogmoj;
    pro tio alvokas al plena toleremo kiel ĝi aperas nuntempe en la internaciaj rilatoj kiuj konverĝas al ĝenerala malarmigo kaj al limigo de armiloj tradiciaj, kemiaj kaj atomaj.

Rezolucio de la 64a SAT-Kongreso den Ottignies-L.L.N., Belgio de 27,7 al 3-8-1991
    Konsiderinte la nuntempa staton de la organizado de kongresoj kaj aliaj aspektoj de la aktuala ekzisto de SAT, la 64a SAT-Kongreso en Ottignies Louvain la Neuve atentigas la SAT-membrojn kaj estontajn OKK-ojn pri jenaj punktoj:
  1. SAT-membroj estu konsekvencaj ne nur en siaj paroloj, sed ankaŭ en la ĉiutaga konduto.
  2. Organizantoj kaj partoprenantoj de la SAT-Kongresoj kaj aliaj aranĝoj klopodu inviti reprezentantojn de la lokaj laboristoj, sindikatoj kaj aliaj progresemaj organizoj kaj kreu kun ili aliajn kontraktojn. La kongresanoj pli detale ekkonu la lokajn problemojn de la progresemaj movadoj kaj de la entreprenoj, modelaj laŭ la socialaj, ekologiaj kaj ceteraj karakterizoj.
  3. Ĉar la kongresojn de SAT ankaŭ partoprenas komencantoj.- la LEA-oj antaŭzorgu por ili dumkongresajn paroligajn rondojn.
  4. Informcele la OKK-oj antaŭvidu kunvenon rilate al la klarigo pri SAT-movado por la esperantistoj, kiuj tion deziras.
  5. Ĉar dum la kongresperiodoj al la plimulto el la partoprenantoj mankas nacilingvaj novaĵfontoj, necesas organizi ĉiutagajn resumojn de la ĉefaj aktualaĵoj de la mondo.
  6. SAT instigu siajn membrojn laŭeble venigi infanojn al SAT-aranĝoj. Ni esprimas la admiron pri la sukcesa organizo de la infanaj kongresetoj fare de k-ino Tokarska du mla 63a kaj 64a SAT-kongresoj.
************** **************** **************

Kajero 12ª ~ En PDF (paĝo 17ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo