La 6an de Februaro 1991 forpasis tiu ĉi prifilozofia verkistino, unu el la mensoj plej privilegiaj el la hispanaj pensistoj dum la lastaj jardekoj.
Ŝi ekziliĝis en Januaro 1939, jam proksima la malvenko de la progresema maldekstrularo en la intercivitana hispana milito (1936-1939), do ŝia intelekta aktivado malvolviĝis precipe laŭlonge de tiu ekziliĝo. Jen kial la esenco de ŝia pensado, grandparte el ŝia verkaro, estis preskaŭ nekonata dum la nigra regado de la diktatoro Franco. Nur reduktita minoritato sufiĉe konis ĝin.
María Zambrano sekvis la filozofian vojon de tiu alia granda pensisto kaj filozofo nomata José Ortega Gasset, kiun ŝi ofte citas. Tamen, kvankam konsiderata lernantino de tiu dokta majstro, fakte ŝi havas proprajn opiniojn kaj tute sendependan penson, kiujn ŝi esprimis per multenombraj artikoloj kaj libroj publikigitaj kaj oftaj sciencistaj disertacioj. Ŝia stilo montriĝas per la signo de la strebado serĉanta la esencojn pri filozofio kaj poetiko, kaj du el ŝiaj unuaj verkoj "Filozofio kaj Poezio" kaj "Pensado kaj Poezio", publikigitaj en 1939, fidele reprezentas tiun linion, ŝian celitan volon al studado kaj rezonado de propraj ideoj lokitaj en tiuj parametroj, kiujn ŝi profundigis dum longaj jaroj da inteligenta laboro.
Ŝia filozofia pli profunda pensado rezonadas ĉirkaŭ ŝia centra ideo pri "la origina peno iranta al la renkWontiĝo de sia propra origino, kiu descendas al la radiko de la propra esenco kaj tie serĉas ĝian rezonadon". Sed, ĉu ekzistas ia ajn disciplino, sistemo aŭ vojo kiu ebligas nin reveni al la origino de nia penso, de nia propra esto? María Zambrano pensas, ke ne ekzistas tiu vojo, nur la intuo aŭ certa scisoifo kiuj impulsas nin esplori en la originojn, en nia kondiĉo de loĝantoj de universo, kaj tie trovi eksplikon al niaj demandoj. La veroj kontrastitaj aperantaj en la respondoj al tiuj demandoj, helpas nin kompreni aliajn pensojn, kiuj en aliaj momentoj estis neeksplikeblaj. Tiamaniere —ŝi pensas— komenciĝas tiu vojo, kiu nin enkondukas al la origina spaco, fundamenta pri la tuta sciado.
En sia verko "La Hispanio de Galdós", María Zambrano esprimas tre interesan tezon pri la verkoj de Cervantes kaj Galdós, kiun ŝi difinas per du konceptoj: "la soifo pri la esto" kaj "la avido pri realeco". Ambaŭ starigas simbolajn signifojn pri la verkado de tiuj du gigantoj el la hispana romanarto.
María Zambrano, avida pri scio, rafinita sciencistino kaj verkistino senlaca, restis ekzilita pli ol 40 jarojn, kaj dum epoko, kiam la virino apenaŭ estis aŭskultata en sciencaj medioj, kaj la viro akaparis ĉiajn ĉefajn rolojn, ŝi sciis esprimi en ĉiu momento sian opinion sendependan kaj solidan, kaj cetere iĝi respektata kiel inteligenta intelektulino, kiu dediĉis sian vivon al la scio kaj metis tiun scion je la servo de la ceteraj homoj. En 1988 ŝi estis la unua virino ricevinta la premion "Cervantes", la plej altan distingon ekzistantan nun en Hispanio por premii la grandajn verkistojn.
Kiel kutime oni skribas, kiam forpasas intelektulo "la morto nur forpenis la parton fizikan de la homo, ĉar lia verkaro ankoraŭ vivas", sed en tiu ĉi kazo pri María Zambrano la signifo de la paragrafo akiras specialajn verdirajn akcentojn, unue, ĉar la abunda kaj grava verkaro de María nur malfrue kaj parte alvenis al la manoj de la hispanaj legantoj, cetere ĉar la profundeco de ŝia talenta filozofia pensado postulas certan tempon por esti ĝuste kaj ĝisfunde komprenita.
Ripozu pace la granda pensistino!
Antonio Marco Botella.