Laborismo

Laboro pro eksterlandanoj

Fremduloj laboristopovas labori en Hispanio. La organa leĝo (1) 7/85 de 1ª de Julio ("Leĝo pri rajtoj kaj liberoj de fremduloj en Hispanio") en sia IIIª titolo (nomata "pri laboro kaj enlokigo") starigas ĉion rilatan al laboro.

Principe, la leĝo havas kiel startpunkton la jenan postulon: la fremdulo akiru al si kaj rezid- kaj laborpermeson samtempe. Ambaŭ permesoj  validas en la sama daŭro: kvin jaroj, sed estas donataj de malsamaj ministerioj: rezidpermesojn donas la MInisterio pri Internaj Aferoj, laborpermesojn la Ministerio pri Laboro kaj Sociala Asekuro.

La leĝo starigas sceptojn por aljuĝi laborpermesojn al profesoroj, sciencistoj kaj teknikistoj invititaj aŭ kontrakte dungitaj por labori en Hispanio; al la civila aŭ militista personaro de eksterlandaj administracioj; al la raportistoj de la amaskomunikiloj; al la pastroj de la diversaj religioj aŭ kredoj; al la artistoj venantaj Hispanion; al la personoj devenantaj el la urbo Ĝibraltaro.

La aljuĝon de la laborpermeso kondiĉas tion, ke la petanto preznetu skribe laborkontrakton aŭ povu pravii dokumente formalan pridungan sindevigon fare de la entrepreno celanta dungi ilin. Se por labori necesas la speciala diplomiteco (ekzemple medicina), nepras submeti la koncernan diplomon al homologado (2) wamkiel aparteni al la koncerna korporacio (niaekzemple, al la kuracista korporacio).

Supoze, ke temas ne pri dungiĝo ĉe hispanoj, sed pri la inenco fariĝi entreprenisto, la interesato devas pruvi, ke li petis la rajtigojn postulatajn de la leĝaro valida por la naianoj. Tial, ke la merkato pri laborfrto estas nestabila, kio implicas, ke ne ĉiam eblas la plena dungiĝado (kiel efektive okazas en la nuna situacio), la administracio, rajtigite de la leĝo, ekzamenas la jenajn cirkonstancojn por la aljuĝo de la laborpermeso:

  1. ekzistadon de hsipanaj laboristoj en senlaboreco kadre de la agado, kiun la petanto celas plenumi.
  2. nesufiĉecon da hispana laborforto en la agado aŭ profesio kaj en la geografia areo, kie oni celas labori.
  3. la reĝimon de reciprokeco reganta en la devena lando de la fremdulo.

La admnistracio povas malaprobi la aljuĝon de la laborpermeso. Tamen, se temas pri permeso por labori je sia propra konto, oni taksos favora la fakton, ke la aljuĝo povas sekvigi kreon de novaj laborpostenoj por hispanoj, investon aŭ alportadon de havaĵoj kapablaj plivigligi la nacian dungiĝadon aŭ plibonigi la laborkondiĉojn.

Lastloke, supoze, ke entreprenistoj postenigos fremdajn laboristojn ne atingintajn la koncernan laborpermeson, ili kulpos pri po unu malobeo por ĉiu fremda laboristo postenigita.

La puno havas la karakteron "tre grava".

Juan Antonio Cabezos,
Advokato

  1. Organa leĝo: Leĝo rekte fontante el ŝtata Konstitucio kaj kontribuanta al ties plej perfekta plenumado kaj observado.
  2. Homologi: oficiale kompari la gradon de kompetenteco aŭ taŭgeco agribuian de fremda instanco al individuo, agado, varo, ks., kun kies homola (responda) en la agadsfero de la komparanto, por aljuĝi al ili la rangon ĉi-sfere, laŭe al difinitaj kriterioj. (N. de a R.)

  3. Kajero 10ª ~ En PDF (paĝo 6ª) ~ Kajeroj
    Enretigis Jesuo