El aktuala liriko 

TUJA


Tuja:

aŭguro aŭ suspekto aŭ percepto,
supozo aŭ sensado, profetaĵo
pri am' aŭ sindetruo aŭ stertoro
plej plaĉa, ho eterna tempo-grajno
tiel korskurĝa kiel morto! Vivo
la pleje viva: vi, sentata tuja.

Tuja.

Aŭguri l' friskon viaombran tuja,
suspekti vian oran venon tuja,
percepti haŭte turto-flugon tuja,
supozi la ekstazon seksan tuja,
sensi la stagnon de la horoj tuja,
profeti l' regnon de l' rukuloj tuja.

Tuja

vi, senco kaj kribril' de mia memo,
grajlo matena, alo miaŝultra
etendiĝanta dis ĉe l' vorto amo,
perfekta blovo, ku min sorigas
al splenda regiono tulo-fajna,
ke renaskiĝi mi en viaj brakoj.

Tuja:

Mi diras "tuja", kaj subite ŝprucas
el miaj lipoj svarmo da kolomboj.

Tuja
futuro ĝoje sismas en l' animo,
dum mi divenas vian korpon tuja.

M. Fernández   


Kajero 9ª ~ En PDF (paĝo 21ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo