Lirikaj paĝoj

KIEL

Kiel misdrivaj mil kristoforoj
mil-ameriken, maron kaj sablon
trae, fuĝe afrikan lulilon       
al lun', el edeno gehenon      

Kiel delfenoj maren replonĝis,
kiel vespertoj subite anĝelaj,
dum simi' dearbriĝis homvojen
invite solecan tenion                

Tiel timas mi
tial nunas mi
ĉi-lontane.

kiel etulo froste senvesta
diste de sun', samkiel nopalo
klimatan rigoron defia
forgese pri la paradizo

kiel vi, miriadoj da ĉeloj
vigle, zigzage, varme ien svarmaj
plenumonte la celon obstine,
konsume de l' kvar elementoj

tiel umasmi
tial nunas mi
             ie ajn.
kiel vi, universo pulsanta
foren de si kaj sturme vakuon,
laŭ ordono praĉiam direkta
ambaŭ kosmojn, inertan kaj vivan
tiel, tial
             ĉi tiam

M. Fernández   


Kajero 9ª ~ En PDF (paĝo 22ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo