Humuro 

Bonvolu ridi... sed ne tro!

En teatro.-
   Malbona kantistino kantas: -La pluvo ĉesis;la maro estas tankvila!-

Aŭsakultanto elirante rapide el la teatro: -Ni kaptu la okazon!-

******                        ******                        ******

Pri avarulo.Ridi-
   Avara vilaĝano iris en amerikon. Ĉe la elŝipiĝo li vidis, ke du skafandristoj emeræas el la maro marŝante kaj la vilaĝano tre surprizita plendas al la ŝipestro:
-Vi devintus averti min, ke oni povas al veni piede, kaj certe mi ne elspezus monon por la vojaĝo-.
******                        ******                        ******
Logika respondo.-
   Ĉe amiko iu lavas al si la manojn kaj petas de la dommastro:
-Donu al mi sekigilon-
-Mi ne havas- resondis la mastro, kaj sen tro atenti, aldonis:
-Nu, do eliro balkonen kaj elmetu viajn manojn al la aero; certe ĝi sekigos ilin-
-Bone, sed pripensu ke morgaŭ mi banos min- (¿?)
******                        ******                        ******
Neatendita reago.-
   Certan tagon pluvegis. Mi pensis, ke iu sinjoro iranta antaŭ mi estis mia amiko Petro, kaj mi, tuŝante lian ŝultron, diris al li ŝerceme: -Redoni al mi mia plumombrelon!-
   La nekonato sin turnis al mi, donis al mi la pluvombrelon kaj diris:
-Pardonu, sinjoro, mi ne sciis, ke ĝi estas la via!-
******                        ******                        ******
Antaŭ la juĝisto.-
La ŝtelisto: -Efektive, moŝta sinjoro, mi ne povas nei, ke tiuj dek personoj vidis min ŝteli,  sed tio ne estas tiel grava, ĉar mi povas prezenti al vi pli ol dekmil, kiuj ne vidis min ari tion!-
******                        ******                        ******
Fatala akcidento.-
Kelkaj masonistoj laboris sur skafaldo. Unu el ili falis teren kaj mortis. La aliaj parolis pri tio, kiu el ili vizitos lian edzino por sciigi al ŝi la fatalan novaĵon. Kompano balbutulo sin prezentis por plenumi tian malgajan komision, kaj ĉiuj akceptis lin kiel la homon plej taŭgan por tiu tikla taso.
Li alvenis ĉe la edzino de la mortinta masonisto kaj diris al ŝi: -mi...venas por diri...diri al vi,ke la ja...jako de via edzo falis te...teren de la su...supro de la ska...skafaldo.
-Tio ne gravas, amiko, -diris ridentante la vidvino- Sed...sed la plej gra...grava estis, ke via ed...edzo sur...surportis ĝin!
******                        ******                        ******
Bona respondo.-
   Patro demandas sian filon pri liaj ekzamenoj en la lernejo:
-Nu, mia kara, kiel vi sukcesis en via ekzameno?-
Filo: -Mi certas, ke mi donis almenaŭ unu trafan respondon-
Patro: -Kiu ĝi estas?-
Filo: -Oni demandis min, ĉu mi povas citi ĉiujn ĉefurbojn de la landoj de la eŭropa Komunumo-
Patro: -Kaj kion vi respondis?-
Filo: -Mi respondis: Ne!-
******                        ******                        ******
Kolektis:      
María Fernanda  

Kajero 9ª ~ En PDF (paĝo 16ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo