Recenzo 

RECENZO

"librojPAROLIGILOJ. EKZERCOJ POR PROGRESINTOJ", de prof. Stanley Nisbet.- 20 paĝoj tajpitaj, 15x21 cm., kun du ilistraĵoj.- Eldonejo KARDO, Skotlando.- Aĉetebla laŭ unuopaj ekzempleroj aŭ paketoj kun deko da ekzempleroj.

Jen pedagogia juveleto! Tiu ĉi broŝuro celas -kaj tre utilas- al akirado de parol-fluideco de tiuj, kiuj jam havas konon de la lingvo, tamen lamas ĉe konversacio. Ĝi baziĝas sur 12 ĉefaj kaj 24 malĉefaj parolsituacioj, kun strukturo, kiun ilustras jena ekzemplo el al broŝuro mem: Per 11 linioj da simpla, tamen suka lingvaĵo, ni scias pri situo de la lago Nes, pri asertoj kaj ekzisto de monstro en ĝi, ktp.; tiun enkondukon sekvas 14 frazoj kun adjektivoj, esprimoj, k.s., kiuj konsistigas helpan bazon por la dialogo, eĉ debato, inter du lernantoj pri la vero aŭ malvero de tiaj asertoj, ktp.

Ĉiu konversacio estas aranĝita por du parolantoj (do, la instruisto dividu grupojn al ĉiam diversaj duopoj); ĉiu lernanto disponu ekzempleron de la broŝuro, kaj prefere antaŭstudu hejme la koncernan ekzercon.

Mi varme rekomendas tiun ĉi bonegan -kaj etkostan!- verkon, tiel al memlernantoj, kiel al gvidantoj de superaj aŭ mezaj kursoj, eĉ de elementaj, ĉar mi estas plene certa pri ĝia efikeco. Kaj mi gratulas la aŭtoron kaj la eldoniston, ĉar ili sekvas la vojon de vera pedagogio per uzado de korekta lingvo -eĉ se komence simpla- en vere lingvaj situacioj (parolado, konversacio, debato, diskuto, k.s.), kaj ne per uzado de t.n. "drills" laŭ la angla tgerminologio de "moderna" pedagogio (termino kiu, ironie, signifas aŭ "trejnado" aŭ "borilo"... por meti doloron kaj enuon en la kapon de la lernantoj).

Antonio Alonso Núñez.    


Kajero 9ª ~ En PDF (paĝo 18ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo