Kabei: Fari kiel Kabe (pseŭdonomo de K. Bein), kiu, estinte tre vigla esperantisto, subite kaj tute forlasis la Movadon. (P.I.V.)
...kaj forlasis la Movadon en 1911, je la zenito de sia kariero. (El Esperanto en perspektivo).
Tiu ĉi verbo, kiu riĉigas nian vortaron per tia nuanco kiun la ceteraj "naturaj" lingvoj malhavas, estas unu el tiuj malfeliĉaj donacoj, kiun nia kulturo oferis al la lingvo. Ja tristas kaj afliktas la fakto, ke elstaraj esperantistoj ĝisas tiun mondon de ili vigle riĉigitan, sed paralele kaj ne tiom brue, okazas silentaj adiaŭoj far pli modestaj homoj, sennomuloj mastrintaj la zamenhofan lingvon, kiuj eterne restos sennomaj. Ankaŭ ilin ampleksas la semantika kampo de la verbo, malgraŭ la fakto, ke PIV ne mencias ilian kazon.
Amon disde malamo disigas nurmilimetra distanco. Ni imagu, ke ĉe ilia koro doniĝis grava elreviĝo, kial ili ne forlasis la aferon antaŭ la akiro de matureco? Kial ili longe argumentis favore al la perfekteco kaj avantaĝoj de la lingvo? Ĉar tiajn demandojn mi ne povas respondi, ia penso kondukis min en la konkludon, ke ne temis pri lingva elreviĝo sed pri alispeca kuraĝigo por la preno de la definitiva decido.
Se temis pri brave aktivaj movadanoj, eble ilin povis elrevigi la fakto, ke tra tiu vojo oni iras nenien, ke Esperanto ricevadas tiom multe da atakoj, kaj, ke post cent jaroj la projekto atingis tiel malgrandan sukceson, ke ne valoras plua penado. Sed se ne temis pri tiaj esperantistoj, mi ne povos ne esprimi mian bedaŭrindan konstaton, ke eble la forto ilin puŝanta eksteren troviĝas en "nia granda rondo familia" mem. Laŭ mia propra sperto, mi ja povas aserti, ke pluraj miaj konatoj troviĝas ĉe kabeo ĝuste pro tiu kialo. Ĉiamaj stelistoj, kiuj post amaso da jaroj ne kapablas (simple ĉar ili ne emas) eĉ balbuti en la plej simpla el ĉiuj lingvoj; ĉiamaj "kielvifartuloj", kiuj kuraĝas (ĉar oni permesas) stiri la ĉaron de la organizaj kaj instruaj tavoloj de nia movado; ĉiamaj monolitaj sintenoj antaŭ la natura ampleksiĝo de la eblecoj de nia lingvo; ĉiamaj kvazaŭreligiaj konceptadoj de la celo de la Internacia Lingvo; ĉiama pajacado tra la arbaro de niaj aranĝoj; konklude, nekompetenta, ridinda, maladekvata kaj klaŭna sinprezento al la ekstera mondo kaj al nia mondo mem, ĉio ĉi, iompostiome plenigas la amaran glason de la kabeo.
Kompreneble, pliaj personaj kaj intimaj kialoj nenie trakteblaj estigas
alispecajn kabeojn, sed mi ne povis ne ŝuti mian konkretan konstaton laŭ
mia propra sperto. Multaj homoj (kaj feliĉe, ke temas ankoraŭ pri multaj)
sukcesas iele-trapele antaŭeniri malgraŭ la ĵus priskribitaj
cirkonstancoj, eble ĉar ili atingis konstrui ĉirkaŭ si muron fermantan
ilian mondon, sed la bazo de ĉiuj kolonoj ne estas tiel fortika. Espereble
la templo ne sobfalu porĉiame.
Alberto Franco Ramírez.