Kaputas la murego de Berlino. Bonvenu, fratoj. Jen nia mondo dismalfermas al vi siajn pordojn. Alpaŝu al nia eldorado laŭ takto rokenrola, havigu al vi viajn unuaj aŭtentajn ĝinzojn, spraju viajn akselojn per plej fajnaj parfumoj, atingu la plezuran klimakson per la tikla eksplodeto de la bobeloj koka-kolaj sur via gorĝo, furaĝu vin per hamburgo-sandviĉoj kaj forsponginte ĉiajn idealojn el via cerbo, ekrevu nur pri plej rapidecaj flamantaj aŭtoj, pri plej altteknologiaj son- kaj video-sistemoj, eniru en la universon de la komputoroj kaj la diĝita elektroniko kaj konkuru kontraŭ ĉiuj por enviciĝi inter la veraj triumfantoj, nome la plej monhavaj.
Dissaltis la ferkurteno. La pulvo de la liberavido bezonis nur taŭgan pramon, la perestrojkon, por elĉenigi la eksplodon.
Ankoraŭfoje la libero sanĝas la kurson de la historio. Ankoraŭfoje tiu pravigas la asertojn de la disdenataj liberecanoj kaj antiaŭtoritatanoj ĉiutempaj: la ekspluatado de la homo per la homo ne finiĝas, kiam la laboristaro konkeras la produktorimedojn. Endas ne nur memmastrumi ilin ekster ajna gvidanta kasto, interpretanto de la popolaj aspiroj laboristaj kvintesenco ema burokratiĝi, koruptiĝi -la potenco koruptas- tiraniiĝi, sed konstrui novan modelon de interrilatoj surbaze de libero, egalo kaj interhelpo, naskontaj la novan homon, la plenan homon, samtempe mergiĝantan ĝisfunde en la socian teksaĵon kaj mastron de si mem.
Jam antaŭ cent dudek kvar jaroj la Unua Internacio proklamis en Ĝenevo: "ke la emancipiĝo de la laboristoj estu farata de la laboristoj mem". Jam, same pasintjarcente, Bakunin deklaris: "Ke la libero sen socialismo egalas al la privilegio, al la maljusto; kaj ke la socialismo sen libero egalas al la sklaveco kaj la brutaleco". "La egalo eblas nur kun kaj per la libero. Egalo sen libero, jem la ŝtata despotismo. Kaj la despota ŝtato ne povus ekzisti eĉ unu solan tagon sen havi almenaŭ unu eskpluatantan kaj privilegiitan klason". "Nenia diktaturo povas havi alian celon, ol daŭradi, nenia diktaturo povas naskigi kaj disvolvi en la popolo, kiu ĝin elportas, ion alian krom sklaveco; la libero povas esti kreata nur per la libero".
Kaj nia Anselmo Lorenzo (1841-1914), dudekkvarkarata personono, jene resumis siajn konsiderojn pri la afero: "Ĉiu homo povas iĝi via kunlaboranto, sed neniu via direktisto, absolute neniu, eĉ la plej bona, eĉ ne la plej saĝa, eĉ ne la plej elokventa, eĉ ne la plej kuraĝa; ĉar, eĉ se en li plejaltgrade kolektiĝus ĉiuj ĉi kvalitoj kune kaj multaj pliaj, ĉiam li pli malsuperus, ol la tuto de la viroj kaj la virinoj, kies gvidadon li entreprenus, kaj, tial, ke lia supereco limigus tiun de liaj direktatoj, li nepre estus tirano. Pro tio, laŭdire, S-ro La-Tuta-Mondo scias pli, ol ĉiuj saĝuloj".
Kaj, tamen, la saĝuloj kaj saĝumantoj, la brilcerbuloj kaj pedantaj interpretistoj de la hermeneŭtikaj kleoj de la scienca socialismo vidis nur dupaĵon en ĉi trafaj, mi dirus profetaj, startpunktoj de niaj poetoj de la socia justo.
Nun, kiam la ferkurteno renversiĝis, kiam la transaj popolamasoj, ĝisoste enuigitaj de diktaturoj, forskuas jugojn kaj katenoj kaj -kia bedaŭro!- identigas socialismon kun infero kaj kapitalismon kun paradizo, la ruĝaj popoj orient-eŭropaj ĵus malkovris la liberon kaj travestas sin per socialdemokrataj kostumoj, dum la okcident-eŭropaj jen krucas la brakojn kaj sidas en pemelo neniofare, jen frapas al la pordo de la Dua Internacio, la prezentinda belvizaĝa flanko de la kapitalismo, aŭ palpebrumas al ĝi... Kia sarkasmo de la historio!
Disfrakasiĝis la ferkurteno. Principo pri ago kaj reago: En GDR kaj Hungario la popolo balotas por la dekstrularo; en Pollando kristano ĉefministras, la Eklezio fariĝas la unua politika forto, kaj la enketo elmontras la tendencojn kapitalisman kaj konservativan de la majoritato; en Sovetio kaj pluraj aliaj landoj el la socialisma bloko la fanatikecoj etnaj makulas la vivon per sango, kaj ĝuste tiu principo pri ago kaj reago sekvigas groteskan deformon de la realo: okaze de manifestacioj kaj protestoj ĉi-landaj ne malofte vidiĝas flirtantaj flagoj de Usono kiel paradigmo de demokratio, kiel socipolitika modelo dezirinda kaj liberiga. Ĉu oni forgesis, ke laŭlonge de ĉi jarcento Usono invadis, por ekzemplo, Latin-Amerikon pli ol cent fojojn, ĉiam nome de la demokratio kaj ĉiam por altrudi sabroregadojn aŭ pulĉinelajn registarojn, savantojn de la minacata mono? Ĉu oni ne scias, ke la ŝtonkartona, kapitalisma mondo ŝtopas sin per paperserpentoj kaj konfetoj, blindigaj reklamlumoj kaj butikoj koste de la plej nigra mizero de la tri kvaronoj de la homaro, de la dekmilo da infanoj ĉiutage mortantaj de malsato?
Momentoj de konfuzo. Distordoj de la vero. Kompreneblaj translimiĝoj kaj transfuĝoj far homoj lokitaj rande de la angoro. Sed la tempo sedativas, kaj la okuloj vidas. Oni esperas ankoraŭ. Eĉ pli, ol iam ajn antaŭe. La okcidenta gazetaro stulte cimalas la venkon de la kapitalismo super la socialismo, la morton de la maldekstraj idealoj, la krepuskon de la ideologioj, kvazaŭ la disrabo de la biosfero, la detruo de la urbaj areoj, la ruinigo de la Tria Mondo, la kraŝo de la borso kaj la financaj krizoj konstituas kategorian imperativon de la kreaĵo, kvazaŭ la transmuraj eŭropaj popoloj pretus forĵeti en rubujon la pli malpli gravajn sociajn avantaĝojn atingitajn malgraŭ la ŝtata despotismo, kvazaŭ la milionoj da marĝenuloj kaj senlaboruloj, submetitoj kaj mortantoj de malsato ne dolorus en nia koro, ne krevigus la galon kaj estigus la naŭzon ĉe la homoj meze sentivaj kvazaŭ ni devus rezigni la poezion.
Dissplitiĝis la ferkurteno. Bonvenu, fratoj, laŭtkrias la okcientaj regnestroj, dum ili ope vulturas, ĉiu okulangule gvatante la alian por apike forsagi sob kiel unua la predon, la novajn konsumantojn, la novan merkaton.
Benatu la germana (re)uniĝo, hipokritas la Ek-ŝtatestroj, dum ili leporkore haste aranĝas pintajn kunvenojn por ellabori strategiojn kontraŭ la evoluo de estonta lando, Germanio, kiu (re)unuiĝinte, kun okdek milionoj da loĝantoj kaj bruta interna produktado komparebla kun tiuj de Francio kaj Britio kune, povus tremigi la fundamentojn de ĉi klubo de komercistoj nomata Eŭropa Komunumo (EK).
Bonvenu al la libero, fratoj, naive sed sincere jubilas bonvolaj homoj kredantaj je la kapitalisma libero per la efiko de la lastatempa atmosfero de triumfo super la progresemaj sintenoj. Kaj ŝprucas defetismo ĉe la socialismaj vicoj. Kaj la maldekstrularo pasie serĉas siajn radikojn. Sed de kie ni devenas? Ĉu ne de la utopio? Ni do estu realistoj, alstrebu la utopion, laŭ la moto de la junuloj, kiuj en Majo 68 komociis la mondon. Ja niatempe la burokratoj, la uzurpatoroj de la socialismo, malprestiĝis la esperon kaj enkotigis la plej belan el la homaj aventuroj. Sed mi kredas, ke la socialismo ne egalas la stalinismon. Ni turnu nin denove al la antiaŭtoritataj majstroj. Mi, verŝajne nekuracebla revulo, kredas ankoraŭ, ke la poezio eblas, ke iam la vorto libero ne plu skribiĝos per homaj sango kaj suferoj, ke la homo ne estas kondamnita al la egoismo kaj al la hida sintrenado al la mono, ke la socialismo ne forpasis, ĉar ĝi ankoraŭ ne naskiĝis, kaj ke hodiaŭ estas la unua tago de la longa vivo, kiun ĝi havas antaŭ si.
Miguel Fernández Martín.
_______________________ _______________________
Gesamideanoj: Ni petas al niaj abonantoj ne tro prokrasti la pagon de la nunjara abonkotizo. En la certeco, ke vi aŭskultos nian peton, ni jam antaŭdankas vin!