Ne unuafoje, ke ni perdis nian spritan trankvilon komentante la temon pri la naciismoj, ĉu en "Sennaciulo", ĉu en prelegoj aŭ, tute simple, en privataj konversacioj. Niaj artikoloj, laŭlonge de jaroj, tre ofte insistis pri la danĝero de la naciismoj kiel elemento regresema en la irado de la homaro, faktoro de perforto kaj malpaco, kaj kiel serioza barilo en la interkompreno de popoloj kaj diverslandaj laboristoj. Sed, laste, la arbo ne lasis vidi la arbaron: la politikaj perspektivoj de la Eŭropa komunumo, anoncanta proksima la malaperon de siaj landlimoj, cetere, la influo (ankoraŭ viva en niaj medioj) sur sennaciismaj idealoj, kaj en la romantikemaj eĥoj devenantaj de la pasinta jarcento pri sociaj kaj liberecanaj ideoj, tre firmaj en la koro de multaj el ni, fermigis la okujlojn de niaj kamaradoj.
Seriozan averton jam singifis la fakto, ke je la fino de la diktaturo de Franco, en Hspanio ŝprucis kun perforto certaj iberiaj naciismoj, sed multaj observantoj erare konsideris tion nur lokan aferon tute ne transcenda.
Subite, en la Orient-Eŭropaj landoj, en similaj kondiĉoj al la antaŭe citita kazo, sed grandsake, brue eksplodis la kolero de multaj popoloj post longa neeltenebla subpremado, sopirantaj pri libero kaj svingantaj la flagon de la naciismo, eble kiel ŝajna lasta reprezento de la mem-regado.
Nun ne plu estas nur ni, modestaj laboristoj, la denuncantoj. Ŝtata homo, kiel prezidento Miterrand kaj aliaj gravuloj, anoncas, ke la naciismoj estos unu el la plagoj plej gravaj kaj danĝeraj dum la venontaj jaroj kaj komencoj de la jam proksima jarcento.
La fulmaj ŝanĝoj en la Orient-Eŭropaj landoj okazas tiel rapide, ke ili apenaŭ lasas al ni la tempon sufiĉan por mediti pri la veraj kaŭzoj de tiuj eventoj. Tamen, evidentiĝis certaj simptomoj pri malkontento, kiuj montris, ke la pacienco de la popoloj ne povas daŭri senlime, ĉar la politika sistemo reganta en tiuj landoj ne toleris la liberpensadon, ne respektis la homajn rajtojn kaj liberojn minimumajn de la individuoj, kio ebligis aŭguri, ke la artifikaj politikaj strukturoj perforte regantaj nur atendis oportunan ŝancon por dissalti po mil pecoj, kiel efektive okazis.
Sed..., kio reale fiaskis en Sovetio kaj ceteraj Orient-Eŭropaj landoj?, ĉu la marksismaj ideoj, kiel stulte proklamis certaj reakciuloj?, ĉu la homoj kiuj gvidis tiun socipolitikan sperton? Ne, ne fiaskis la Marks-teorioj. Marks, kiel Hegel, Kant, Aristotelo aŭ Platono estis filozofoj kiuj elpensis belajn kaj brilajn ideojn ne facile realigeblajn en la pragmata mondo de la homoj. Afero homa estas interpreti kaj apliki ilin en la socia kunvivado. En tiu ĉi kazo, eble, eraris Lenin, kiu misinterpretis tiujn teoriojn en la konstruo de socio pli justa kaj egalrajta: li, fakte, atingis per klasbatalo kiel decida elemento de la historia dinamismo, doni socian sencon al la popolamasoj, sed ignoris, ke scienco kaj tekniko povos superi tiun faktoron, provokante ŝanĝojn sociajn, politikajn ekonomiajn kaj historiajn, kiel efektive okazis dum la nelonga periodo de apenaŭ unu jarcento. Lenin intencis eviti la ekspluatadon de la homo fare de l' homo, kaj faris el la ŝtato la ekspluatiston senvizaĝan kaj kruelan, el kiu la teknokratoj iĝis novaj feŭdaj sinjoroj.
Pli okulfrapaj kaj doloraj ankoraŭ la eraroj de Stalin, kies fera kaj malhomisma disciplino faris el sia politika reĝimo abomenan diktaturon, el la scienca socialismo, bazita sur filozofia materialismo, fermitan doktrinon kun nediskuteblaj dogmoj, kaj el la dialektiko (racia faktoro en la futuro kaj evoluo de la propraj ideoj) blindan mizeran idearon neŝanĝeblan , kun fatalaj rezultoj. Tiuj politikaj reĝimoj kunportis en la konsisto mem de sia neebla evoluo la dinamiton eksplodendan de la propra detruo: neniam la tiranio eterniĝis!!
Nun la urĝo de nia hodiaŭo konsistas el la distingo pri la realaj valoroj de la aktualaj socipolitikaj liberaj sistemoj, kiujn ni, laboristoj, devas elekti por nia mem-regado, ĉar oni ne povas anstataŭigi malbonon per malbono. La naciismoj estas sistemoj jam kadukaj, rigardantaj nur la pasinton, kaj la popoloj devas rekte serĉi, batali kaj revi pri homaro kun futuro. Ne vane la naciismoj, bazitaj sur mistikaj doktrinoj kaj pasintaj tradicioj, nur ekzaltas la proprajn ambiciojn, ne gravas ĉu pravaj ĉu ne, kaj neniam la homajn valorojn. Kion ni certe neniam devos toleri jenas: manko de niaj individuaj liberoj, forpreno de la homaj rajtoj, minacoj kontraŭ la paco kaj sekureco de la personoj. La volo de la popolo estu ĉiam la bazo de niaj elektotaj registaroj, kun la nepra kondiĉo de nia suverena libero, ne nur por elekti, sed ankaŭ por korekti niaj proprajn decidojn, se ni eventuale eraris.
Nia futuro ne troviĝas en la nigra regresema tunelo de la naciismoj, sed en la brila suno de libera homaro, sen baroj, tiranioj kaj maljustoj.
Al tiu celo ni konstante strebos!
La Redakcio.