Recenzo

Aperas nova libro de Giordano

Gekamaradoj: "Barcelona Esperanto-Centro" eldonis la verkon "Esperanto en prospektivo" originale verkitan de nia SAT-kamarado Giordano Moya Escayola, aŭtoro ankaŭ de "La homa vivaventuro". En tiu nova verko nia kamarado Giordano analizas la penson de D-ro Zamenhof kaj ties idearon en rilato al la esperantista movado, kaj konceptas ĝin kiel la portanton de ideo-forto kapabla ŝanĝi nian aktualan civilizacion.

La libro, 145 paĝ., prezas 950 pesetojn. Por Libro-Servoj nur 700 Ptojn ĉiu ekz. (minimume kvin).

Mendoj ĉe Barcelona Esperanto-Centro aŭ rekte al nia k-do: Giordano Moya Escayola; Balmes, 38.- E-08225 TERRASA (Barcelona) (Hispanio).

Jen interesa studo pri ideo de Esperanto kaj pri la Homaranismo.


Kajero 5ª ~ En PDF (paĝo 5ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo