Lastateme en la gazetaro de Esperantujo aperis raportoj indikantaj, ke en UEA ne ĉio estas en ordo malantaŭ la pordo. La plej oftaj plendoj rilatas al la organizado (aŭ misorganizado) de diversaj aspektoj de la Universalaj Kongresoj. Estas evidente, ke la verdaj burokratoj de Roterdamo ne tro diferencas disde siaj kolegoj ekster Esperantujo. Ĉu, do, valoras plendi? Malkovri misagojn? Postuli klarigojn? Verŝajne ne, ĉar ankoraŭ ne evoluis en la Esperanta Komunumo sufice potenca morala sinteno, kiu povas devigi homojn agi respondece. La esperanta etiko -se ĝi vere ekzistas- estas nur por eksporto, t.e. propagandado ne por enoficeja uzo.
Ekde aŭgusto 1985 mi povis akiri informojn pri la elspezoj de UEA rilatantaj al la disvastigado de Esperanto en Afriko. Tiaj donitaĵoj neniel devas esti sekretaj aŭ konfidencaj, se la mono estis uzata honeste kaj la celoj pravigeblaj. Estas do, tre strange, ke la tiama respondeculo pri financaj aferoj en UEA, Grégoire Maertens, neniam dignis respondi miajn perleterajn demandojn pri la uzo de la financaj rimedoj de UEA en Afriko Temas ne nur pri senrespondeco sed ankaŭ malĝentileco, ĉar mi skribis al li du fojojn en 1985, kaj atrendis pacience dum pli ol duonjaro, sed Maertens ne respondis. Ankaŭ D-ro Ivo Lapenna amare informis min, ke tiu sinteno de Maertens ne estas unika. Li ĉiam rifuzas respondi embarasajn demandojn kaj nur silentas. Kiel estas eble devigi funkciulojn de UEA plenumi siajn moralajn devojn kaj ne preteratenti en malestima maniero la sincerajn demandojn de membroj de la organizaĵo?
La 8an de Januaro 1986 mi sendis al la oficiala organo de UEA, "Esperanto", nefermitan leteron al Grégoire Maertens, havantan la titolon "Kio okazis al la 30,000 guldenoj en Afriko?" Geoffrey Sutton, la antaŭa redaktoro de la revuo, rifuzis publikigi la nefermitan leteron, kvankam li esprimis la vidpunkton, ke oni povas debati pri la elspezo de guldenoj en Afriko kaj aliloke. Cetere, Sutton naive supozis, ke mi jam ricevis respondon de Maertens. Li konĵetis, ke Maertens aŭ ne sciis, kiel la mono estis elspezita kaj hontis konfesi tion, aŭ li ja sciis, ke la mono estis disipita sed timis diri la veron.
Ankaŭ la redakcioj de aliaj Esperantaj periodaĵoj ne emis publikigi la nefermitan leteron. Rezulto de la rifuzo permesi liberan diskuton pri la demando, plifortiĝis la konspiro de silento en UEA.
Por ke legantoj de "Kajeroj el la Sudo" povu mem formi opinion pri la afero, jen la nefermita letero al Grégoire Maertens, kiu ankoraŭ atendas respondon:
Kio okazis al la 30.000 guldenoj en Afriko?
Nefermita letero al S-ro Greégoire Maertens, la prezidanto de UEA.-Vesprém, la 8an de januaro 1986
Estimata S-o Maertens:
La 30-an de aŭgusto 1985 mi skribis al vi pri tre grava afero. Ĉar mi ne ricevis respondon, mi skribis denove la 26an de novembro kaj petis, ke vi sendu vian detalan respondon al mi ne pli malfrue ol la 31a de decembro. Jam forpasis tiu dato, kaj mi ankoraŭ atendas respondon de vi.
En la junia numero de "Esperanto" mi legis sur paĝo 113 pri la regiona agado de UEA. Estas dirite, ke en la pasinta jaro (t.e. en 1984) UEA *investis* pli ol 30.000 guldenojn pere de Fondaĵo Azio-Afriko. La lasta parto de la koncerna alineo tekstas jene:
La aludo en tiuj du frazoj ne estas tute klara, do mi petas pli da detaloj de vi. Ĉar vi okupiĝas pri financaj aferoj den UEA, mi estos danka, se vi povas informi min pri la preciza maniero, en kiu la 30.000 guldenoj estis elspezitaj. Plue, kiuj estas la pozitivaj kaj daŭraj rezultoj de tiu investo?
Mi nuntempe kolektas donitaĵojn por ankoraŭ unu artikolo pri la provoj enkonduki Esperanton en Afrikon kaj mi deziras pritrakti en ĝi la elspezon de la 30.000 guldenoj.
Se ne estas eble scii, kiel la koncerna sumo estis elspezita, bonvolu informi min pri tio.
Kun sinceraj salutoj,
Bernard Golden
Csikáz u 11. III.3
H-8200 Vesprém.- Hungario.
(Dumviva membro de UEA)