La murdo de Garcia Lorca
La socipolitika radikaliĝo de kelkaj politikaj grupoj en Hispanio en
1936, la uzo de la perforto kiel nura sistemo por solvi la problemojn de
la socio, kaj la influo de la tiranoj starigitaj dum tiu epoko en Italio
kaj Germanio, ne nur prave eroziis la kunvivadon de la hispanoj, sed
enkondukis la landon al nura elirebla vojo: la milito.
Kiam en februaro de la menciita jaro, la demokratoj venkis en la
ĝeneralaj balotoj la reakcion konsistantan el militistoj, faŝistoj kaj
certaj agresemaj dekstruloj, oni tuj komprenis per ilia viva reago, ke la
civila milito estis neevitebla...
La 18an de Julio 1936 eksplodis tiu milito kaj nur unu monaton poste,
ĝuste la 19an de Aŭgusto, Federiko Garcia Lorka falis murdita de la
faŝistaj kugloj.
La poeto de Granada simbolis ĉion, kion la reakcio plej abomenis: la
kulturon, la liberon, la popolan humanismon, ĉiujn aspirojn pri elgalrajto
kaj justeco. Individue, Lorka estis ekzemplo pri popola intelektulo: lia
teatro naskiĝis en la profundo de la homa spirito, en la humanaj sentoj
kaj pasioj kaj ne kiel produkto de falsa intelektismo; kaj liaj versoj,
plenaj de elegantaj metaforoj, kantis lirike popolajn rakontojn, dramojn
popularajn, historioj pri amo kaj morto, kiuj konkeris la popolajn korojn
kaj la universalan admiron. Unuafoje post pluraj jarcentoj, kiam la
hispana teatro turnea prezentiĝis en placoj de urboj kaj vilaĝoj, Lorka
faris la samon kaj vizitis kun siaj artistoj la plej apartajn regionojn de
Hispanio. Tiu famo, landa kaj eksterlanda estis tio kion la reakcio volis
detrui mortigante la poeton. La reago al tiu murdo en la tuta mondo estis
enorma. Multenombraj artikoloj kaj belaj poemoj honore al la mortigito
ekfloris en ĉiuj liberaj landoj...
Francisko Salinas, unu el la plej elstaraj poetoj de la hispana
sudoriento, verkis en 1936 poemon, kiun mi prezentas hodiaŭ al niaj
legantoj kiel dokumenton de l' pasinto:
Dokumentoj el pasinto.-
KIAL ONI MURDIS LA NAJTINGALON.-
Nur ĉar ĝi mirinde kantadis
oni murdis la najtingalon!
Florplenas la blankaj karmenoj,
(1)
ploras Granada senkonsole,
pugnoj vibrantaj kun kolero
postulas punvenĝon furore.
Venas el vilaĝa turo
funebra plor' de sonoriloj,
larmas silenttrista la luno
post la morto de Federiko.
Eksonas gitaro preĝanta
el kapricoaraba fenestro...
La revaj kortoj de Alhambra
vibras en doloro kaj plendoj.
Via murdo, Garcia Lorka,
celis morton de kant' senmorta!
Inter la floroj bonodoraj
ne plu ekzistas rozoj blankaj:
ĉiuj fariĝis ruĝkoloraj
de sango el poet' giganta.
Ruĝsango el poet' popola
de brila najtingal' hispana
kies triloj mirinde sorĉaj
ĉarmis la genton liberaman.
Nur pro ĝia kanto senmorta
oni murdis la najtingalon!
Antaŭ mil junkokruzoj flavaj
ĵuris la brunaj ciganinoj
kun vizaĝoj kolere palaj
venĝaci asambro-kantiston!
(2)
Ciganoj forgesas neniam
ekster la tolzon' la tranĉilon,
nek sur a ĉeval' andaluza
lasas ciganan lankovrilon,
ĉar se cigan' pro malam' ĵuras
kun rankor' el fund' de l' animo
la ĵuron ili ja plenumas
sen atendadoj kaj sen timo.
Via murdo, Garcia Lorka,
trafis vin en horo plej glora!
Kiam via "Yerma", alloga,
sukcesis sur la franca tero,
kaj la Xirgu
(3)
mielparola
faris per sia artlerteco
viajn teatraĵojn tutmondaj
universalaj viajn versojn...
Andaluzio, mia kara,
ne ploru: n' estas hor' bedaŭra!
Estas monumento ideala
por batali pri mond' pli justa,
por art' pli libera kaj grava,
kiun Federiko postulas
por la tuta gento hispana,
kun revoj pri paco plenluma
kun aspiroj pri mond' homama.
Hont' eterna al la krimuloj,
kiuj vundis korojn ciganajn
kaj plorigis blankan lunon
murdante birdon en Granada!
Ĉiuj gitaroj andaluzaj
ĉiuj fontanoj de l' Alhambra
disputis inter si ĵaluzaj
l' amon de la poet' afabla
kies poemojn oni aŭdas
dum sorĉvesperoj en Granada.
La murdo de Garcia Lorka,
najtingalo universala,
plenigis de angor' dolora
ĉiujn korojn liberamajn.
Nur ĉar ĝi mirinde kantadis
oni murdis la najtingalon!!
Francisco Salinas
-1.936.-
(1) Karmeno: populara nomo de vilao
en Granada.
Daŭrigi.
(3) Margarita Xirgu: fama
teatrartistino, kiu disvastigis tra la mondo, krom la hispanajn
klasikulojn, la teatron de Federico Garcia Lorca.
Daŭrigi.