In English. |
En español |
Samideanoj! En la momento de la malfermo de nia tria kongreso ni ne povas silenti pri la tro multaj amikoj, kiujn la morto kaptis dum la pasinta jaro; vi ĉiuj memoras, ke tuj post la Ĝeneva kongreso, ni sciiĝis pri la malfeliĉa morto de D-ro Lloyd, prezidanto de Liverpoola Grupo. Ni perdis ankaŭ du eminentajn amikojn de nia afero, la gloran scienculon Berthelot kaj Prof-on Michael Foster, kiu esperis nin akcepti en Kembriĝo. Fine, mortis nia plej kara samideano kaj amiko, kiu estis la animo de niaj ĝisnunaj kongresoj, la ĉefa motoro de nia lasta kongreso en Ĝenevo, la fondinto, subteninto kaj inspirinto de nia Konstanta Kongresa Komitato. Vi ĉiuj scias, pri kiu mi parolas. Nia neforgesebla amiko Javal plu ne ekzistas. Al vi, amikoj-Esperantistoj de ĉiuj landoj, kaj al vi, niaj estimataj gastoj, kiuj simpatias nian aferon, mi proponas, ke ni honoru la memoron de nia multemerita samideano kaj de ĉiuj mortintaj Esperantistoj per leviĝo de niaj seĝoj.
Samideanoj! Antaŭ tri semajnoj finiĝis ĝuste dudek jaroj de la tago, kiam aperis publike la unua libro pri la lingvo Esperanto. En ĉiuj partoj de la mondo la Esperantistoj festis tiun tagon. Kiel fondinto de Esperanto, mi ricevis en tiu tago multajn gratulajn telegramojn kaj leterojn. Ĉar mi ne havas kancelarion, sed mi devas mem ĉion plenumi en miaj liberaj horoj, tiel oni facile komprenos, ke respondi ĉiujn ricevitajn esprimojn de amikeco estis por mi afero absolute ne ebla, kaj oni min facile pardonos. Mi uzas nun la bonan okazon, por esprimi mian plej sinceran dankon al ĉiuj, kiuj sendis al mi amikajn bondezirojn. La gratuloj apartenas kompreneble ne al mi persone, sed al la tuta batalantaro Esperantista, kaj mi estas nur la centra punkto, en kiu kolektiĝis ĉiuj gratuloj, por resalti de tie al ĉiuj flankoj de la mondo, al ĉiuj lokoj, kie loĝas kaj laboras niaj senlacaj samideanoj. Kvazaŭ silente komisiita de la tuta Esperantistaro, mi vokas al ĉiuj Esperantistaj batalantoj: Mi vin gratulas! Mi kore vin gratulas, ke vi pacience eltenis en la daŭro de dudek jaroj, malgraŭ la multaj atakoj kaj malagrablaĵoj, kiuj al neniu el vi mankis. Mi kore vin gratulas pro tiuj rezultatoj, kiujn donis via energia kaj sindona dudek-jara laborado. Dudek jaroj da laborado por la Esperantismo! Kion tio signifas, -- oni komprenos nur iam poste, kiam oni legos la detalan historion de la Esperantismo. Kian grandegan gravecon havas niaj ĝisnunaj akiroj, tion oni ankaŭ ĝuste komprenos nur iam poste, kiam oni ekscios detale la historion de niaj unuaj jaroj, kiam la akiro de ĉiu nova Esperantisto estis ligita kun senfina laborado kaj oferado. Multaj el vi konas la historion de la lastaj dek jaroj de la Esperantismo, kiam la longe dormintaj semoj komencis doni la unuajn trunketojn; sed tre malmultaj el vi konas la historion de la unuaj dek jaroj, kiuj konsistis el senfina, ŝajne tute sensukcesa semado. La historio de la Esperantismo iam rakontos al vi pri ĉiuj tiamaj semantoj. Nun nia afero staras forte. La glacia tavolo da antaŭjuĝoj de la mondo estas rompita, kaj nia afero kreskas regule kaj senhalte. Ĉiu jaro potence pligrandigas niajn fortojn, kaj ni iras al nia celo jam kun plena trankvileco. Centoj da miloj da radikoj kaj radiketoj subtenas nian arbon, kiu jam ne timas la venton. La naturo, kiu longan tempon batalis kontraŭ ni, batalas nun por ni, ĉar tiu sama forto de inercio, kiu longan tempon terure malhelpis ĉiun nian paŝon, ĝi mem ŝovas nin antaŭen. Eĉ se ni volus halti, ni jam ne povus.
Mi transiras al la vera temo de mia hodiaŭa parolado. Mi volas paroli al vi hodiaŭ pri la esenco kaj celo de niaj kongresoj. Sed por eviti ĉian malkompreniĝon, mi tuj en la komenco atentigas vin, ke mia parolo ne estas io oficiala, ĝi prezentas simple mian personan opinion, kiun ĉiu el vi povas aprobi aŭ ne aprobi.
Ĉar ni decidis kunvenadi ĉiujare el ĉiuj landoj de la mondo kaj
multaj el ni faras eĉ tre grandajn oferojn, por povi partopreni en niaj
kongresoj, tial ni devas klarigi al ni, por kio ni kunvenas. Se ni konscios
bone la esencon kaj celon de niaj kongresoj, tiam ni venados al ili kun ĉiam
freŝa kaj neniam malfortiĝanta entuziasmo, kiel homoj, kiuj klare vidas
antaŭ si la belan celon, al kiu ili iras; sed se ni ne konscios la celon de
niaj kongresoj tiam ni baldaŭ tute malvarmiĝos por ili, kiel homoj, kiuj
vagas sencele kaj kiujn tiu vagado baldaŭ lacigas kaj enuigas. Por kio do
ni kunvenas? Ĉu ni kunvenas por paroli pri Esperantaj lingvaj demandoj?
Ne! tiuj ĉi demandoj apartenas ne al la kongreso, sed ekskluzive al la
Lingva Komitato, kaj por ili sufiĉus kongreso de komitatanoj. Ĉu ni
kunvenas por ekzerciĝi en Esperanta parolado? Por tio sola ni ne bezonas
veturi al kongreso, ĉar en niaj hejmaj grupoj ni povas en la daŭro de la
tuta jaro multe pli ekzerciĝi, ol en la kelkaj tagoj de la kongreso, kaj por
la sola kelkataga ekzerciĝo en parolado neniu entreprenus vojaĝojn. Ĉu
ni kunvenas por fari manifestacion kaj sekve propagandon? Jes, certe! Sed
ĉar el cent kongresanoj almenaŭ naŭdek-naŭ havas de Esperanto nur moralan
profiton, por kio do ni ĝin propagandas? Mi ne dubas, ke plimulto el vi
donos al ni nur unu respondon: Ni faras manifestacion kaj propagandon por la
Esperantismo ne pro ia utilo, kiun ĉiu el ni persone povas havi de ĝi, sed
pro tiu gravega signifo, kiun la Esperantismo havas por la tuta homaro, pro
tiu komunehoma celo, kiu nin, aktivajn Esperantistojn, altiris al Esperanto;
ni kunvenas ĉiujare el ĉiuj partoj de la mondo, por havi la ĝojon vidi
samideanojn, por premi al ili la manon, por varmigi en ni per reciproka
renkontiĝo kaj kunvivo la amon kaj entuziasmon por la ideo, kiun la
Esperantismo en si enhavas. Kiel la antikvaj Hebreoj tri fojojn ĉiujare
kunvenadis en Jeruzalemo, por vigligadi en si la amon al la ideo monoteisma,
tiel ni ĉiujare kunvenas en la ĉefurbo de Esperantujo, por vigligi en ni la
amon al la ideo Esperantisma. Kaj tio ĉi estas la ĉefa esenco kaj la
ĉefa celo de niaj kongresoj.
Ĉar la mondo ĉiam komprenis, ke la Esperantismo estas forte ligita kun
certa interna ideo, kaj tre multaj personoj ne volis lerni kaj uzi Esperanton
nur tial, ĉar ili ne volis esti rigardataj kiel partianoj de ia ideo, tial
-- por ne fortimigi de ni grandajn amasojn, -- ni estis devigitaj klarigi
per la Bulonja deklaracio, ke la simpla Esperantisteco, t.e. la uzado de la
lingvo Esperanto, neniun devigas esti partiano de tiu aŭ alia ideo, ke ĉiu
Esperantisto restas homo tute libera kaj unuj Esperantistoj ne respondas por
la ideoj de aliaj Esperantistoj. Sed se la simpla praktika Esperantisteco,
t.e. la simpla lernado kaj uzado de Esperanto, neniun devigas aliĝi al ia
ideo, tamen neniu povas dubi, ke ĉiujn, aŭ almenaŭ la grandegan plimulton
de la personoj, kiuj batalas por Esperanto, ligas unu komuna ideo, kiu estas
la tuta stimulo de ilia laborado.
Ĉiu privata Esperantisto povas havi tiajn konvinkojn aŭ fari tiajn
agojn, kiajn li volas, kaj ni ne respondas por liaj konvinkoj, nek agoj, kiel
li ne respondas por niaj. Li povas esti la plej granda egoisto, genta
ŝovinisto, malamantoj de homoj aŭ eĉ la plej malnobla krimulo, kaj se li
nur uzas la lingvon Esperanto, ni ne povas malpermesi al li, nomi sin
Esperantisto. Sed se li volas veni al Esperantista kongreso, aŭ se li
volas aliĝi al alia institucio, kiu portas la verdan standardon, tiam la
afero ŝanĝiĝas. Tiam li venas en landon, kiu havas siajn apartajn
leĝojn, siajn apartajn morojn kaj principojn.
En Esperantujo regas ne sole la lingvo Esperanto, sed ankaŭ la interna
ideo de la Esperantismo; en Esperantujo regas ne sole la oficiala ĝenerala
Esperantismo, -- tie regas ankaŭ io alia, io ĝis nun ankoraŭ ne precize
formulita, sed tre bone sentata de ĉiuj Esperantujanoj -- tie regas la
verda standardo!
Kio estas la verda standardo? Se por iu komercisto, kiu uzas
Esperanton nur por vendi siajn komercaĵojn, aŭ por iu sportisto, kiu uzas
Esperanton nur por amuziĝi, nia standardo estas simpla signo de nia lingvo,
simpla interkonsentita dekoracio por niaj kongresoj kaj institucioj -- ni,
Esperantistoj-batalantoj certe vidas en nia standardo ion alian: Ĝi estas
por ni io sankata, ĝi estas la signo, sub kiu ni marŝas al nia paca
batalado, ĝi estas la voĉo, kiu konstante memorigas al ni, ke ni laboras
por Esperanto nur tial, ĉar ni esperas, ke pli aŭ malpli frue, eble post
multaj jarcentoj,
Sur neŭtrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian.
Ni konstante ripetadis, ke ni tute ne deziras nin enmiksi en la internan
vivon de la gentoj, sed ni deziras nur krei ligantan ponton inter la gentoj.
La devizo de la ideaj Esperantistoj, neniam ĝis nun precize formulita, sed
ĉiam klare sentata, estas: "Ni deziras krei neŭtralan fundamenton, sur kiu
la diversaj homaj gentoj povus pace kaj frate interkomunikiĝadi, ne
altrudante al si reciproke siajn gentajn apartaĵojn".
Tia, laŭ mia opinio, estas la devizo de la verda standardo, de tiu bela
kaj majesta standardo, kiu kunvokas nin ĉiujare el ĉiuj partoj de la mondo
en la nomo de la plej bela revo de la homaro.
Por formuli precize ĉiujn detalojn de la dirita devizo, ne venis
ankoraŭ la tempo; ili formuliĝos per si mem, iom post iom, per nia ĉiujara
kunvenado kaj kunvivado. Mi volis nur atentigi vin, ke niaj kongresoj,
farataj sub la signo de la verda standardo, estas ne sole kongresoj de la
lingvo Esperanto, sed ankaŭ de la interna ideo de la esperantismo. Sekve
ĉiu temo, en kiu ni sentas la spiriton de la verda standardo, ĉio kio
kondukas al rompado de la muroj inter la gentoj, apartenas al nia kongreso.
Vi ofte aŭdis pri la neŭtraleco de niaj kongresoj. Jes, neŭtraleco
estas la ĉefa principo de niaj kongresoj; sed oni devas ĝuste kompreni la
sencon de tiu ĉi neŭtraleco. Neŭtraleco ekzistas en ĉiuj internaciaj
kongresoj; sed dum tie la neŭtraleco estas simple afero de takto, ĉe ni
ĝi estas la ĉefa principo, ĉe ni la neŭtraleco, aŭ pli ĝuste la
neŭtraligo de la intergentai rilatoj estas la tuta enhavo, la tuta celo de
niaj laboroj. Tial ni neniam devas paroli en niaj kongresoj pri aferoj
speciale politikaj, kiuj apartenas al la diplomatoj, aŭ pri aferoj speciale
religiaj, kiuj apartenas al la ekleziuloj kaj filozofoj, -- ĉar la verda
standardo malpermesas al ni fari ion, kio povus ofendi tiun aŭ alian genton
aŭ religian grupon; sed ĉio, kio neniun ofendante, povas krei pacan ponton
inter la popoloj, tio ne sole ne devas esti timeme evitata en niaj kongresoj,
sed kontraŭe, ĝi devas esti ĝuste la esenco de niaj kongresoj, ĉar ĝi
apartenasal la verda standardo.
Se ni memoros pri la postuloj de la verda standardo, tiam ni ne timos
plu paroli kaj agi, tiam ni irados al nia celo konscie kaj kuraĝe, kaj niaj
kongresoj fariĝos kun ĉiu jaro pli interesaj kaj pli gravaj por la mondo.
La verda stelo ĉesos esti malkuraĝa signo de silento, ĝi fariĝos signo de
laboro.
Ĉio, kio kondukas al rompado de la muroj inter la gentoj, apartenas al
nia kongreso. Vastaj kaj grandaj estas la rilatoj inter la gentoj kaj
nacioj, kaj vastaj kaj multenombrai estas la temoj, kiujn ni devos
pridiskutadi. Tiel ekzemple, havante nenian intencon enmiksi sin en ian
specialan sistemon pri tiu aŭ alia temo, oni povas proponi al niaj kongresoj
internaciajn sistemojn por la oportuneco kaj neŭtraleco de la rilatoj
internaciaj, kiel ekzemple internacian monsistemon, horsistemon, kalendaron
k.t.p., kaj tiam ni povos esplori, ĉu la propono estas bona aŭ ne, sed ni
ne devas diri, ke la diskutado pri tiuj projektoj estas kontraŭa al nia
programo. Oni eble ankaŭ proponos al ni la aranĝon de kelkaj festoj
intergentaj, kiuj ekzistus paralele kun la specialaj festoj de ĉia gento kaj
eklezio kaj servus por frate ligi inter si la popolojn; oni proponos ankaŭ
aliajn similajn aferojn. Ne venis ankoraŭ la tempo, por paroli pri ĉio
detale, tial pardonu min, ke mi nur aludas per kelkaj vartetoj tion, pri kio
mi volus multe, tre multe paroli kun vi; sed ĉiam pli kaj pli, komencante de
aferoj bagatelaj kaj transirante al aferoj plej gravaj, komencante de aferoj
pure materialaj kaj transirante al ĉiuj flankoj de la homa spirito kaj
moralo, oni proponados al ni diversajn rimedojn, kiuj servas al la fratigado
de la homoj kaj al la rompado de la muroj inter la gentoj -- kaj ĉion tion
ĉi ni povos prijuĝi, akcepti aŭ ne akcepti, sed ni neniam devos ĝin
blinde forĵeti antaŭe. Ĉar ĉio, kio servas al la fratigado de la gentoj
kaj al la rompado de la malamikaj muroj inter la popoloj -- se ĝi nur ne
enmiksas sin en la internan vivon de la gentoj -- apartenas al la verda
standardo.
Karaj amikoj! -- Mi klarigis al vi, kio -- laŭ mia opinio -- devas
esti la celado de niaj kongresoj. Dum ĉiu privata esperantisto povas
kontentiĝi per tio, ke li uzas la lingvon Esperanto, niaj kongresoj -- laŭ
mia opinio -- devas labori ne sole por la lingvo, sed ankaŭ por la interna
ideo de la esperantismo. Mi ripetas, ke tio ĉi estas mia privata opinio,
kiun mi tute ne volas proponi al vi kiel ian oficialan programon por niaj
kongresoj. Nia kongreso devas esti simple kongreso de esperantistoj, kaj,
kondiĉe ke ĝia programo estu preparita laŭ la kongresa regularo, ĝi devas
resti tute libera kaj konformiĝi ĉiufoje al la opinioj kaj deziroj de la
plimulto de la kongresanoj. Sed ĉu vi aprobos mian opinion aŭ ne, ĉu vi
volos labori laŭ la postuloj de la verda standardo aŭ ne -- mi ne dubas,
ke en la profundeco de viaj koroj vi ĉiuj sentas la verdan standardon, vi
ĉiuj sentas, ke gi estas io pli, ol simpla signo de lingvo. Kaj ju pli ni
partoprenados en niaj ĉiujaraj kongresoj, des pli ni interfratiĝos kaj des
pli la principoj de la verda standardo penetros en nian animon. Multaj
personoj aliĝas al la esperantismo pro simpla scivoleco, pro sporto, aŭ
eble eĉ pro atendata profito; sed de la momento, kiam ili faras la unuan
viziton en Esperantujo, ili malgraŭ sia propra volo ĉiam pli kaj pli
entiriĝas kaj submetiĝas al la leĝoj de tiu lando. Iom post iom
Esperantujo fariĝos edukejo de la estonta interfratigita homaro, kaj en tio
ĉi konsistos la plej gravaj meritoj de niaj kongresoj.
Vivu Esperanto, sed antaŭ ĉio vivu la celo kaj la interna ideo de la
esperantismo, vivu la frateco de la popoloj, vivu ĉio, kio rompas la murojn
inter la gentoj, vivu, kresku kaj floru la verda standardo!
L.L. Zamenhoff