Kristnaskon Feliĉan

Ĉu ne ĝenas vin, ke oni bondeziru vin okaze de Kristnasko? Nun ŝajnas, ke ĉiuj paŭzas en la batalo pro la vivo, pri ĉiutaga fiagado favore al sia propra profito, kaj ni ĉiuj estas bonaj, agrablaj kaj ni deziras plej bonon unu la aliajn, kvankam neniu malsukcesas rimarki tion, ke plej bono por kelkaj estas plej malbono por la ceteraj.

Kristnasko Min ja ĝenas tio pri bonaj deziroj punktaj kaj sezonaj, ĉefe ĉar la okazo estas la naskiĝo de la Filo de Dio, kiu —senrigarde al tio, ĉu li estis filo de Dio, ĉu tiu ĉu ekzistas, ĉu ne— ni jam scias, ke li ne naskiĝis en Decembro. La vera papo je tiuj tempoj, Konstantino la Granda, Imperiestro de Romio, decidis je la jarcento 4-a, ke la vintraj festoj, kiujn romianoj celebris tradicie ĉirkaŭ la solstico de vintro, la 21-an de decembro, kiam la tago estas plej mallonga, okazu honore al naskiĝotago de Jesuo de Nazareto. Ni scias, ke je tiuj tagoj, la Imperiestro decidis, kaj la papo obeis, ĉar temis pri povo, kiun la eklezio katolika devis gajni por la estonto. Kaj, ankaŭ, antaŭ tiu momento kristanoj ne celebris la naskiĝtagon de Jesuo ĉar ili ne sciis kiam ĝi okazis. Inter alie, ĉar ili ne legis la Evangelion, kiujn oni ne pridifinis ĝis du jarcentoj poste. Sed se oni legas tiun dokumenton zorge, oni vidos, ke ŝafistoj dormas sur la grundo, kiam anĝeloj venis diri al ili, ke la Filo de Dio ĵus naskiĝis! Nu, oni scias, ke en la montoj proksime al Belen' estas sufiĉe da malvarmo, kaj vintre estas memmortige dormi tie. Sekve, ne estis vintro, sed inter marto kaj septembro. Oni kalkulas nun, ke estis ĉirkaŭ junio.

Sed romianoj ankaŭ ne sciis pri tiuj teknikaĵoj: ili nur sciis, ke ĉiujare estas festo honore al Suno, eble festo prenita el kulto al Mitro, mezorienta diino, kaj ili festumis kaj ne sindemandis pri la afero. Ni scias, ke la popolo romia vivis nur por pano kaj spektakloj.

Sekve, Kristnasko estas renoviĝo de pagana festo, kiun en si mem ateisto ne devus trovi ĝenanta, ĉar ĝi esta certigilo, ke kristanoj estas iel ateismaj.

Sed ateistoj kutime estas etikaj personoj, kaj ne kongruas al tiu etiko, ke oni partoprenu en ĝeneralan ĝojadon okaze de trompo. Ankaŭ, estas trompo esenca en tiu bondeziroj, ĉar se oni deziras feliĉon en kristnasko, oni deziras ĝin nur dum unu tago, aŭ okaze de unu tago (kelkajn horojn, fakte), datrevene de io, kio okazis antaŭ du mil jaroj —pli-malpli, ĉar kronologio oficiala ankaŭ glitas pri la ekzaktaj jaroj— kaj aldone, La Bona Nokto aŭ kristnaska vespero kaj la Kristnaska Tago estas nur unu aŭ du tagoj, sed kio pri la ceteraj tagoj? Tial mi preferas bondeziri feliĉajn vintrajn festoj, kaj al tiu, kiu ne havu ilin, deziri, ke li aŭ ŝi ankaŭ havu ilin baldaŭ.

Gazetoteko Lanti Sekve, mi deziras feliĉan vintroferiadon al vi ĉiuj. Sed ne malsukcesu vidi ĉiuj, ke la plej bona afero fari por la ceteruloj ne estas deziri ion ajn, sed labori por aliaj homoj. Ĉiujn tagojn.

Kaj mi laboras ĉiun tagon, aŭ preskaŭ, laborante por vi tiel, ke mi sinsekve povas oferti al vi la Gazetotekon Lanti, kiun vi povas legi je http://www.gazetoteko.com de antaŭ kelkaj semajnoj, la 14-a de decembro. Mi fondis ĝin por profito al novaj kaj aktualaj esperantistoj, sed honore al pasintaj esperantistoj, kiuj parolas al ni de la pasinto, ofertante al ni sian sperton kaj agadon.

Jesuo, decembro 2003

Muziko: Danco sankta kaj profana, de Klod Debisi'.

Internacia Esperanto Simpozio Aliaj numeroj ~ Indekso 5-a Al Afrikaj usonanoj